Pri la babilejo de lernu.net (I)
[Noto: Tiu ĉi estas la unua afiŝo el serieto. Eble vi jam legis ĝin kaj ŝatus iri rekte al la dua aŭ tria parto.]
Jam en aŭtuno de la jaro 2007 mi aliĝis al lernu.net. Ne por lerni la lingvon plian fojon — ankoraŭ mia forgesemo ne tiomas ;-) —, sed por povi partopreni babilejon.
La babilejo de lernu estas relative simpla, ĉar nur unuĉambra kaj ĉiuj mesaĝoj estas publikaj, do legeblaj de ĉiuj partoprenantoj.
Jen la Esperantlingva versio de la ĉefpaĝo:1
Vi notos2, ke
Jen la supra parto de la retpaĝa registrilo ĉe lernu.net plenigita per fikciaj informoj:
Movu vian musmontrilon sur demandosignon en kvadrato por vidi klarigojn.
Pri iuj detaloj vi povas decidi, ĉu ili estu videblaj al ĉiuj aŭ nur viaj amikoj aŭ neniu alia lernu-ano.
Atentu: La loĝlandoj estas ordigitaj laŭalfabete ne laŭ la nomo de la lando, sed laŭ ties dulitera ISO-kodo! Do ekz. Germanujo (= DE) ne aperas sub G, sed jam ĉe D.
Jen la malsupra parto de la sama retpaĝo:
Antaŭ nelonge lernu ŝanĝis la parton, kie oni informu pri siaj lingvaj scioj: Nun vi povas elekti lingvojn el listo kaj ties nomoj aperos nacilingve.
Se lingvo ne aperas en la listo, vi povas tajpi ĝin en la lokon por ceteraj lingvoj. Mi rekomendas uzi aŭ la nacilingvan nomon aŭ la Esperantan, do ne la nomon en via unua|denaska|gepatra lingvo.
Ne forgesu mencii vian unuan|denaskan|gepatran lingvon mem! ;-)
Cetere: Mi konstatis, ke multaj profiloj ŝajne restas senŝanĝaj post la aliĝo de la babilanto. Eble vi foje kontrolu, ĉu via profilo ankoraŭ konformas al la realo. Krome via lingvonivelo eble kreskis dume kaj vi ŝatus informi pri tio.
Aŭ vi nun parolas Esperanton sufiĉe bone por anstataŭigi iam nacilingvan prezenton per Esperantlingva aŭ korekti la Esperantlingvan tekston, kiun vi enigis, kiam vi ankoraŭ estis komencanto …
Oni ja povas ŝanĝi ĉiujn detalojn de sia profilo post sukcesa registriĝo. Nur via lernu-a kromnomo (= salutnomo) estas neŝanĝebla, do zorge elektu ĝin. :-)
Post la registriĝo vi povas ekz. serĉi aliajn uzantojn:
Vi notos, ke
Ĉu vi pretas por la babilejo?
Kiam vi alklakas la blankan inversan trianguleton sur blua diska formo ĉe Tumesaĝilo, vi vidos ion similan al tio ĉi:
Jen kiel la babilejo aspektas, kiam oni uzas ĝin ene de la ĉefpaĝo.
Mi rekomendas uzi ĝin en tutekrana aparta fenestro.
Tiucele vi povas alklaki la blankan sageton sur griza fono.
Vi ankaŭ povas rekte eniri la babilejon per URLo, se vi jam estas (daŭre) ensalutinta al lernu.net:
Jen ekranfoto de babileja konversacio hodiaŭa:
Rigardu la simboletojn malsupre sur tiu ĉi paĝo:
Por ke la babilejo subtenu la verajn Esperantajn literojn kun supersigno (Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ), vi devas tajpi laŭ la ikso-metodo:
Do premu la klavojn C kaj X unu post la alia por vidi Ĉ. Tio funkcias ankaŭ per la ceteraj konsonantoj (G, H, J kaj S) kaj eĉ per vokalo: U + X → Ŭ.
Se vi ne volas meti supersignon sur literon, sed fakte vidi ikson post ĝi, premu la X-klavon dufoje: C + X + X → CX, U + X + X → UX.
Tio funkcias por grandaj (ĈĜĤĴŜŬ) kaj malgrandaj (ĉĝĥĵŝŭ) literoj.
Se vi preferas alian metodon kaj via komputilo funkcias per Vindozo, vi eble ŝatus legi pri la programo Tajpi.
Por forlasi la babilejon simple alklaku la ferman "X"-on en la supra dekstra angulo de la retumila fenestro.
Piednotoj:
1 Alklaku bildon por vidi pli grandan version en aparta fenestro.
2 Atentu la ruĝajn kadrojn en la bildoj! ;-)

- en la supra dekstra angulo oni povas elekti alian lingvon, kiu ŝanĝos la aspekton de la retejo,
- ekzistas menuero Registriĝi kaj
- la babilejo ial nomiĝas Tujmesaĝilo.
Jen la supra parto de la retpaĝa registrilo ĉe lernu.net plenigita per fikciaj informoj:
Movu vian musmontrilon sur demandosignon en kvadrato por vidi klarigojn.
Pri iuj detaloj vi povas decidi, ĉu ili estu videblaj al ĉiuj aŭ nur viaj amikoj aŭ neniu alia lernu-ano.
Atentu: La loĝlandoj estas ordigitaj laŭalfabete ne laŭ la nomo de la lando, sed laŭ ties dulitera ISO-kodo! Do ekz. Germanujo (= DE) ne aperas sub G, sed jam ĉe D.
Jen la malsupra parto de la sama retpaĝo:
Antaŭ nelonge lernu ŝanĝis la parton, kie oni informu pri siaj lingvaj scioj: Nun vi povas elekti lingvojn el listo kaj ties nomoj aperos nacilingve.
Se lingvo ne aperas en la listo, vi povas tajpi ĝin en la lokon por ceteraj lingvoj. Mi rekomendas uzi aŭ la nacilingvan nomon aŭ la Esperantan, do ne la nomon en via unua|denaska|gepatra lingvo.
Ne forgesu mencii vian unuan|denaskan|gepatran lingvon mem! ;-)
Cetere: Mi konstatis, ke multaj profiloj ŝajne restas senŝanĝaj post la aliĝo de la babilanto. Eble vi foje kontrolu, ĉu via profilo ankoraŭ konformas al la realo. Krome via lingvonivelo eble kreskis dume kaj vi ŝatus informi pri tio.
Aŭ vi nun parolas Esperanton sufiĉe bone por anstataŭigi iam nacilingvan prezenton per Esperantlingva aŭ korekti la Esperantlingvan tekston, kiun vi enigis, kiam vi ankoraŭ estis komencanto …
Oni ja povas ŝanĝi ĉiujn detalojn de sia profilo post sukcesa registriĝo. Nur via lernu-a kromnomo (= salutnomo) estas neŝanĝebla, do zorge elektu ĝin. :-)
Post la registriĝo vi povas ekz. serĉi aliajn uzantojn:
Vi notos, ke
- mi estis ensalutinta, kiam mi faris tiun ekranfoton kaj
- mi iam faris ĉiujn kvar ekzamenojn de lernu — simple por ekscii, kiom malfacilaj ili fakte estas.
Ĉu vi pretas por la babilejo?
Kiam vi alklakas la blankan inversan trianguleton sur blua diska formo ĉe Tumesaĝilo, vi vidos ion similan al tio ĉi:
Jen kiel la babilejo aspektas, kiam oni uzas ĝin ene de la ĉefpaĝo.
Mi rekomendas uzi ĝin en tutekrana aparta fenestro.
Tiucele vi povas alklaki la blankan sageton sur griza fono.
Vi ankaŭ povas rekte eniri la babilejon per URLo, se vi jam estas (daŭre) ensalutinta al lernu.net:
Jen ekranfoto de babileja konversacio hodiaŭa:
Rigardu la simboletojn malsupre sur tiu ĉi paĝo:
- Alklako de la demandosigno malfermos fenestron kun (fakte ne tre helpa) informo.
- Alklaku la pupeton por (mal)ŝalti la liston Ĉeestas nun ...
- Kaj per la laŭtparolilo oni (mal)ŝaltas sonojn, kiuj indikas alvenon|foriron|mesaĝon de babilanto. Tiuj sonoj bone aŭdeblas kaj distingeblas, se vi uzas la retumilon Fajrovulpo.
Por ke la babilejo subtenu la verajn Esperantajn literojn kun supersigno (Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ), vi devas tajpi laŭ la ikso-metodo:
Do premu la klavojn C kaj X unu post la alia por vidi Ĉ. Tio funkcias ankaŭ per la ceteraj konsonantoj (G, H, J kaj S) kaj eĉ per vokalo: U + X → Ŭ.
Se vi ne volas meti supersignon sur literon, sed fakte vidi ikson post ĝi, premu la X-klavon dufoje: C + X + X → CX, U + X + X → UX.
Tio funkcias por grandaj (ĈĜĤĴŜŬ) kaj malgrandaj (ĉĝĥĵŝŭ) literoj.
Se vi preferas alian metodon kaj via komputilo funkcias per Vindozo, vi eble ŝatus legi pri la programo Tajpi.
Por forlasi la babilejon simple alklaku la ferman "X"-on en la supra dekstra angulo de la retumila fenestro.
(daŭrigota)
Piednotoj:
1 Alklaku bildon por vidi pli grandan version en aparta fenestro.
2 Atentu la ruĝajn kadrojn en la bildoj! ;-)
3 komento(j):
Noto de la bloganto:
La 28-an de majo 2009 mi enmetis kelkajn klarigojn pri la tajpado de Esperantaj literoj kun supersigno ĉe la fino de la afiŝo.
Noto de la bloganto:
Hodiaŭ mi redaktis la blogeron denove kaj skribis pli detale pri la registriĝo.
La antaŭa ekranfoto pri la registriĝo anstataŭiĝis per du novaj bildoj.
Krome oni nun vidas aktualigitan version de mia lernu-a profilo.
dankon pro la utilaj paĝoj pri la babilejo!
Faru komenton pri Pri la babilejo de lernu.net (I)
<< Reen al la ĉefpaĝo