2009-05-19

Pri la babilejo de lernu.net (III)

[Noto: Tiu ĉi estas la tria afiŝo el serieto. Eble vi ankoraŭ ne legis la unuan kaj duan parton.]

En tiu fina parto mi traktos jenajn temojn: adresado de mesaĝoj, aliro al profiloj, kiel konduti en la babilejo.

Adresado de mesaĝoj

Kiam vi tajpas mesaĝon kaj sendas ĝin — per la eniga klavo — al la babilejo, ĝi aperos sen "adreso", do celos ĉiujn ĉeestantojn.

Ofte oni volas sendi mesaĝon nur al unu alia babilanto. Por ke ne okazu konfuziĝo, oni indiku la celon de la mesaĝo:

Adresado de mesaĝoj
En la supra fragmento de konversacio vi vidas, ke Gambo kaj mi reciproke adresis nin.

Por aldoni adreson, do meti la kromnomon de alia babilanto antaŭ vian mesaĝon, alklaku la kromnomon en antaŭa mesaĝo de tiu persono. La kromnomo ja aperas diklitere (kun indiko de dato kaj horo) komence de ĉiu unuopa mesaĝo.

Se la adresato de via mesaĝo estis silenta ĝis nun, vi bedaŭrinde devas mane tajpi >Kromnomo: komence de via mesaĝo.

Iuj babilantoj preferas rekte tajpi koncizigitajn versiojn de kromnomo por adresi mesaĝon, ekz. Kol anstataŭ KoLonJaNo.

Aliro al profiloj

Iuj babilantoj estas kuraĝaj kaj en siaj profiloj mencias multajn detalojn kaj eble eĉ verkas tekston, kiu informas pri interesoj, ŝatokupoj, manĝkutimoj, politikaj preferoj, sekretaj planoj k.s.

Tiuj babilantoj eble faris tion, por ke aliaj sciu, pri kiuj detaloj ne necesas fari demandojn dum babilado. ;-)

Tiukaze demandoj kiel ekz. Kiu estas via lando?Kiom da jaroj vi havas?Kiam okazos la revolucio? estas eviteblaj, se vi fakte legis la profilon.

Bonŝance la kromnomoj de la ĉeestantoj aperas kiel ligiloj en la listo:

Aliro al profiloj
Do vi nur bezonas alklaki nomon kaj aperos plia fenestro kun ties lernu-a profilo.

Kiel konduti en la babilejo

Jen listo de kelkaj aldonaj konsiloj, kiujn vi nepre ne atentu, se vi estas memfida kaj sendependa babilanto ( ;-) ):
Ne tajpu longegajn mesaĝojn!

La maksimuma nombro de signoj, kiuj povas aperi en unu mesaĝo, estas 255.

Se vi vere bezonas skribi longegajn mesaĝojn, konsideru sendi privatan mesaĝon (kvazaŭ internan retleteron) al babilanto, diskuti en iu el la forumoj de lernu — aŭ aliĝi al la Esperantlingva blogantaro. :-)

Uzu mienvinjetojn laŭbezone!

Mienvinjetoj helpas por scii, ĉu babilanto eble ŝercis aŭ ironiis. Ankaŭ aliaj emocioj povas facile esprimiĝi per aperigo de mienvinjeto.

Do uzu la disponeblajn mienvinjetojn por eviti miskomprenojn.

GRANDAJ LITEROJ indikas kriadon!

Kiam en via mesaĝo aperas vortoj kun GRANDAJ LITEROJ, oni komprenos, ke vi ekscitiĝis kaj krias.

Por emfazi vortojn uzu konvenan tiparfasonon.

Legu antaŭajn mesaĝojn!

Ofte babilanto alvenas kaj demandas Kio okazas?Pri kio temas la konversacio?

Mesaĝoj post iom da tempo definitive malaperas el la babilejo, sed kutime la konversacio dum la pasintaj minutoj ankoraŭ videblas. Do iom legu mesaĝojn, kiuj aperis antaŭ ol vi mem eniris la babilejon.

Foje la babilejo viglegas kaj okazas pluraj konversacioj inter malsamaj grup(et)oj. Ankaŭ tiam utilas iom studeti antaŭajn mesaĝojn por ekscii, ĉu indas partopreni aŭ nur "spekti".

Salutu kaj ĝisu!

Estas ĝentile saluti la babilantaron, kiam oni alvenas, kaj anonci, kiam oni estas forlasonta la babilejon.

Ne estas devige informi pri sia fartado kaj la surloka vetero aŭ peti tiujn informojn de aliaj babilantoj. ;-)

Iuj babilantoj — ĉu pro komencanteco, ĉu pro ofta okupateco — apenaŭ aŭ tute ne babilas, sed dum multaj horoj aperas en la listo de la ĉeestantoj. Tiuj nomiĝas fantomoj.

Ne krokodilu!

Memoru, ke la babilejo estas por komunikiĝi en Esperanto.

Kvankam Esperantistoj ofte babilas pri nacilingvaĵoj, oni tamen ne uzu alian lingvon por monologi aŭ babili kun samlingvano dum longa tempo.

Tiucele ekzistas multege da aliaj babilejoj kaj tujmesaĝiloj en la reto kaj la diversaj nacilingvaj forumoj de lernu.

Foje la babilejo estas tre silenta, tiel ke konversacio en nacia lingvo ne ĝenas (kaj fantomoj ne plendu ;-) ). Sed kutime estas babilantoj, kiuj tute ne ŝatas legi mesaĝojn en lingvo, kiun ili ne scias aŭ ne komprenas same bone kiel Esperanton. Krome la babilejo de lernu estas unuĉambra kaj ne eblas ignori (t.e. senvidebligi) mesaĝojn de unuopaj babilantoj.

„Mi estas komencanto! Mia Esperanto ne estas bona!“

Se vi fakte estas ankoraŭ komencanto, vi verŝajne ne legos tiun tekston. Vi tamen sciu, ke iuj babilantoj emas atentigi komencantojn pri eraroj. Tio ne estas por montri onian superecon, sed celas subteni vian espereblan progresadon.

Mia persona opinio estas: Ne faru la duan paŝon antaŭ la unua!

Do unue lernu la lingvon dum kelka tempo por povi formi koncizajn senerarajn frazojn sen bezoni konsulti vortaron. Se vi daŭre devas serĉi pri eĉ tre bazaj vortoj aŭ ne certas pri elementaj gramatikaĵoj, la babilado estas streĉa por vi kaj la aliaj eble ne ŝatos babili kun vi.

Esperanto estas relative facila lingvo, sed tamen oni bezonas iom da tempo kaj peno por lerni ĝin. Ĉu ne estus ironie, se eble vi fanfaronus pri la facileco de la lingvo kaj mem ne sukcesus skribi kvin vortojn sen kvin eraroj?

Ne estas bona ideo eniri babilejon post la unua aŭ dua leciono de kurso kaj mesaĝi en iu stranga miksaĵo de onia gepatra (aŭ la angla) kaj Esperanto.

Via lingvaĵo fariĝos pli bona kaj eraroj malaperos, se vi ofte uzas la lingvon kaj atentas konsilojn de pli spertaj babilantoj.

Kaj iam vi ne plu tradukos el via lingvo en Esperanton, sed rekte pensos en Esperanto!

1 komento(j):

Blogger Kolonjano diris:

Ĝisdatigo fare de la bloganto:

Hodiaŭ mi aldonis etikedojn kaj ligilojn al la parto Kiel konduti en la babilejo por ebligi pli precizan citadon. ;-)

afiŝita je 09 August, 2009 16:54 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri la babilejo de lernu.net (III)

<< Reen al la ĉefpaĝo