Pri la babilejo de lernu.net (II)
[Noto: Tiu ĉi estas la dua afiŝo el serieto. Eble vi ankoraŭ ne legis la unuan aŭ ŝatus legi la trian parton.]
Se vi jam legis la unuan parton, vi aliĝis al lernu.net, provis la babilejon kaj eble miras, pri kio alia mi skribos en daŭrigo.
Fakte ekzistas kelkaj menciindaĵoj, pri kiuj la retejo mem ŝajne ne informas: Oni povas korekti siajn mesaĝojn, uzi diversajn tiparfasonojn kaj aperigi (ne)moviĝantajn mienvinjetojn.
Korekteblo
Vi povas korekti viajn mesaĝojn eĉ post sendado: Simple alklaku mesaĝon dufoje per la maldekstra klavo de via muso, redaktu ĝin kaj konfirmu per la eniga klavo (<↵>) aŭ nuligu viajn ŝanĝojn per la eskapa klavo (<ESC>).
Tiparfasonoj
La lernu-a babilejo subtenas tradiciajn manierojn1 indiki alternativan tiparfasonon:
Mienvinjetoj
Ekzistas kelkaj specialaj komandoj por aperigi mienvinjetojn en la babilejo. Ili ĉiuj komenciĝas kaj finiĝas per steletoduopo. Por iuj ekzistas ankaŭ tradicia(j) mallongigo(j):
Piednotoj:
1 En prababilejoj nur uzeblis Askiaj signoj kaj tiparfasono tute ne videblis surekrane. Uzado de / kaj _ implicite kompreneblas; * sufiĉe okulfrapas.

- Por tajpi grase uzu steleton ambaŭflanke de la grasigenda teksto:
*grase* → grase - Kursivigon vi atingas per ambaŭflanka uzado de oblikva frakcistreko:
/kursive/ → kursive - Substreku vortojn per ambaŭflanka substreko:
_substrekita_ → substrekita
- *_Jen vere grava teksto!_* → Jen vere grava teksto!
- /Li *fakte* diris _tion_!/ → Li fakte diris tion!
- _/*La fina venko estas neevitebla!*/_ → La fina venko estas neevitebla!
Mienvinjetoj
Ekzistas kelkaj specialaj komandoj por aperigi mienvinjetojn en la babilejo. Ili ĉiuj komenciĝas kaj finiĝas per steletoduopo. Por iuj ekzistas ankaŭ tradicia(j) mallongigo(j):
Teksto | Bildo | Mallongigo(j) |
**rideto** | :-) kaj :) | |
**rido** | :-D | |
**ridego** | — | |
**malgajo** | :-( kaj :( | |
**ploro** | :'( | |
**okulumo** | ;-) kaj ;) | |
**demando** | :^) | |
**lango** | :-P | |
**timemo** | — | |
**murdisto** | — | |
**senkulpa** | — | |
**shoko** | :-O kaj :O | |
**sal** | — | |
**zam** | — | |
**zam2** | — | |
**ekstertemo** | — | |
**rubo** | — |
(daŭrigota)
Piednotoj:
1 En prababilejoj nur uzeblis Askiaj signoj kaj tiparfasono tute ne videblis surekrane. Uzado de / kaj _ implicite kompreneblas; * sufiĉe okulfrapas.
5 komento(j):
Dankon pro la listo de vizaĝetoj! Tre utile!
Very Impressive website, keep developing it
Your website give a big impact in technology development
Thanks for share bro
I like your website and post in this
Faru komenton pri Pri la babilejo de lernu.net (II)
<< Reen al la ĉefpaĝo