2010-09-08

Re(t)konektiĝo I

Fine de februaro mi perdis mian fikstelefonan ligon kaj do finiĝis ankaŭ la uzeblo de ADSL por retumi altkapacite (4 Mbit/s por elŝuti, 600 kbit/s por alŝuti).

Dum la sekvaj ses monatoj mia poŝludilo telefonipova – ĝi ja estas mesaĝilo, fotilo, aŭskultilo, radio ktp. krom nura poŝtelefono – estis la sola aparato, per kiu mi povis aliri Retlandon.

Pro la limigoj de la modelo Nokia 6500s multaj retservoj ne uzeblis. Restis nur iom da retpoŝtado (ĉefe ricevado de mesaĝoj senditaj al jahuaj listoj) kaj TTT-umado per krozilo Opera Mini 4.2 (kiu cetere estas tre malgranda, sed ankaŭ „malpeza“ programo, simpla, sed utila retumilo por poŝtelefono sen tuŝekrano).

Por homo, kiu kutimas diri, ke Esperanto nun estas lia dua lingvo, estis tre ĝena afero, ke la poŝtelefono ne ĝuste bildigas dek el la dek du literoj kun supersigno de la Esperanta alfabeto. Nur la minuskloj ĝ kaj ŝ ne prezentiĝas kiel rektanguletoj.

Tial mi decidis uzi la tradician kaj laŭ-Fundamentan h-metodon en tekstoj, kiujn mi tajpis en la poŝtelefontaŭga retejo de Peplando.

Aliloke mi iksumis, sed kompreneble poste ne povis kontroli, ĉu malantaŭ rektanguleto kaŝiĝas la litero, kiun mi celis.

Sed la nesufiĉa klavareto, netaŭga bildigo de leteroj kaj manko de vortaro por profiti de T9 ankaŭ en Esperanto ne estis la solaj obstakloj: La ĉefa barilo estis la retkapacito. Mia poŝtelefono povas uzi nur GPRS, kiu signifas, ke elŝutado okazas nur per kelkdek kbit/s. Krome partoprenado en babilejoj, eĉ tiom praa kiom IRCuja kanalo, tute ne funkcias.

Do se vi cerbumis, kial tiu ĉi blogo ne plu ĝisdatiĝis aŭ kio diable okazis al tiu membro de Ipernity, kiu ja eĉ pagis por ĝui pro-statuson en tiu TTT-2.0-a komunumo, aŭ kien malaperis ofta partoprenanto en babilejoj tajpaj kaj voĉaj – nun vi scias.