2009-05-16

Tajpi — klavarilo por Esperantistoj

Inter la Esperantistoj multaj uzas komputilon, kiu funkcias per operaciumo de la firmao Microsoft, do iu speco de Vindozo.

Por ke tiuj povu uzi la verajn Esperantajn literojn kun supersigno: Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ, rusa samideano antaŭ jaroj kreis EKEsperanta Klavaro por Vindozo 9x/ME/NT/2000/XP.

Dume la evoluo de Vindozoj ne haltis kaj aperis nova speco, Vista, kaj jam Vindozo 7 prepariĝas por anstataŭi tiun ĉi.

Se via komputilo estas sufiĉe aĝa kaj vi eble eĉ ankoraŭ uzas Vindozon 98 — ja afero de pasinta jarmilo, ĉu ne? ;-) — vi ne bezonas ion novan.

Sed se vi uzas 21-a-jarcentan operaciumon, do Vindozon 2000 | XP | Vista | 7, eble interesos vin digna posteulo de EK, kiun kreis brita programisto.

Tajpi estas malgranda programo, kiu do senprobleme elŝuteblas ankaŭ de homoj, kies retkonekto ne altkapacitas aŭ malrapidegas.

Komence de majo 2009 Thomas M. JAMES (skajpe: tommjames) reverkis Tajpi kaj ankoraŭ pretas aldoni pliajn kapablojn al tiuj, kiujn jam havis EK. Do ne hezitu kontakti la aŭtoron retpoŝte, tujmesaĝile (per GoogleTalk) aŭ skajpe.

1 komento(j):

Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:
Hodiaŭ mi eksciis, ke Thomas M. JAMES metis la programon en alian retejon kaj ĝisdatigis la ligilon en la blogero.

afiŝita je 04 Juni, 2009 20:24 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Tajpi — klavarilo por Esperantistoj

<< Reen al la ĉefpaĝo