2009-08-13

Navigado kaj komentado

Enhavo:

Enkonduko

Fine de iu el miaj antaŭaj blogeroj mi skribis:
Krome mi certe iom eksperimentos pri la aspekto de la blogo, ĉar Blogger intertempe aldonis kelkajn eblojn.
Por profiti la novajn eblojn mi devus „promocii“ mian ŝablonon. Laŭdire modifoj al la bloga fasono poste estos pli facile realigeblaj.

Sed aliflanke almenaŭ iuj el multaj individuaj agordoj, kiujn mi faris al la origina ŝablono, ne postvivus la modernigon. Ĉar mi investis multe da tempo kaj peno en la evoluigadon de mia nuna ŝablono, mi do provizore rezignis pri tiu paŝo.

Anstataŭe mi denove redaktis la ekzistantan ŝablonon por simpligi la uzadon de mia blogo.

Navigado

Kiam vi venas al la hejmpaĝo de mia blogo, vi vidas nur la afiŝon plej freŝan. Povas esti, ke vi tiam vidas pli ol unu afiŝon sur la ekrano, se ili publikiĝis en la sama tago.

Kiam ajn pli ol unu afiŝo aperas sur retpaĝo, ili prezentiĝas tiel, ke (relative) pli nova aperas pli supre.

En la dekstra kolumno sub Navigado frazo informas, ĉu vi troviĝas sur la ĉefpaĝo, unu el la afiŝaj paĝoj aŭ iu el la arkivaj paĝoj de la blogo.

La ceteraj navigaj ebloj varias laŭ situacio:
  • Kiam vi estas sur la ĉefpaĝo, vi povos iri al individua afiŝo aŭ elekti arkivan paĝon, kiu montros ĉiujn afiŝojn de specifa monato.

  • Kiam ajn vi ne estas sur la ĉefpaĝo, vi vidas dekstre ruĝan ligilon, per kiu vi povas iri hejmen al la bloga enirejo.

Jam antaŭe vi povis elekti iun el la (maksimume) dek lastaj afiŝoj. Tamen pli malnovaj afiŝoj estis atingeblaj nur nerekte per navigado al arkiva paĝo, kvankam ĉiu afiŝo ja publikiĝas sur aparta paĝo kaj ricevas sian propran konstantan ligilon1, per kiu ĝi estas daŭre rekte identigebla.

Sed ekde nun vi povas elekti ajnan afiŝon el la nova listo Afiŝoj laŭ temoj. Tiu listo ĉiam estas disponebla — ne gravas, sur kia paĝo vi aktuale troviĝas.

La laŭtema listo prezentas la titolojn de ĉiuj afiŝoj ĝis nun publikigitaj. Ĉiu afiŝo aperas sub unu kategorio. La kategorioj estas ordigitaj laŭalfabete, la sinsekvo de la afiŝoj ene de tia grupo estas laŭtempa (pli malnovaj afiŝoj listiĝas unue).

Komentado

Elektinte individuan afiŝon, vi konstatos, ke aperis listo Komentoj en la dekstra kolumno. Se iu jam faris komenton pri la artikolo, ties nomo kune kun dato kaj horo aldoniĝis. Alklaku listeron por rekte „salti“ al komento.

Se vi mem volas aldoni komenton al iu ajn afiŝo, tiu ja estas bonvena.

Por ebligi tujan publikiĝon de nova komento, mi malŝaltis la devigan aprobon kaj agordis la sistemon tiel, ke ankaŭ anonimuloj povas komenti.

Do vi ne bezonas akiri Guglan konton aŭ OpenID-on, se vi ankoraŭ ne havas iun.

Tamen estus ĝentile, se vi elektus la eblon Name/URL kaj donus almenaŭ kaŝnomon aŭ eĉ veran nomon kaj eventuale ankaŭ la URLon de via nepre vizitinda retejo. La sistemo ne kontrolos, ĉu la nomo kaj la URLo fakte ekzistas.

Blogger informos min retpoŝte pri ĉiu nova komento. Vi do ne bezonos min sciigi aparte. ;-)

Kiel aldoni komenton?
  • Se vi elektis individuan afiŝon2, trovu la tekston „Faru komenton pri“ fine de la paĝo kaj alklaku ĝin.

    Nova komento pri individua afiŝo

  • Se vi rigardas la ĉefpaĝonarkivan paĝon, alklaku la tekston „N komento(j)“3 sub la teksto de la afiŝo, pri kiu vi volas lasi komenton.

    Nova komento sur ĉefpaĝo
Ambaŭkaze vi vidos (iunacilingvan) paĝon, sur kiu vi povas verki4 vian komenton (en la granda kesto dekstre supre). Por vidi, kiel aspektos via kontribuaĵo, alklaku la bluan butonon malsupre sur la paĝo. Kiam vi pretas sendi ĝin, alklaku la apudan oranĝkoloran butonon.

Jen tri ekranfotoj de sinsekvaj paŝoj uzante Blogger en la germana:

Nova komento per nomo kaj URLo I
Nova komento per nomo kaj URLo II
Nova komento per Nomo kaj URLo III
Se la dioj de Retlando bonhumoros, via komento tuj aperos sur la paĝo de la afiŝo.

Jen ekzemplo de kelkaj sukcesaj komentintoj:

Sukcesaj komentoj
Piednotoj:

1 Vi trovos ĝin je la fino de afiŝo sur la maldekstra flanko tuj post la teksto „afiŝita je“.

2 Komentoj pri ajna afiŝo aldoniĝas al ties retpaĝo. Tiu ĉi do „kreskas“ (tial la teksto „(konstanta ligilo al tiu ĉi afiŝo [kun komentoj])“ je la fino de la artikola teksto).

3 N estas nombro ≥ 0.

4 Spertuloj povas uzi ankaŭ HTML-aĵojn. Kelkaj ja disponeblas: <em>…</em>, <strong>…</strong> kaj <a href="…">…</a>.

7 komento(j):

Anonymous Pastoro diris:

Ho! Nun mi restas senduba. Dankon pro la klarigo. Unuafoje mi konfusiĝis pro la indikoj en la germana.
Plaĉas min la nova agordo de via blogo, amiko. La sekcio pri la ĉiublogera enhavo estas tre originala afero. Kvankam mi preferas blogumi per Wordpress mi agnoskas, ke vi bonregas Blogger-on. Gratulon kaj fortan brakumon el Meksiko. Daŭrigu la blogumadon.

afiŝita je 14 August, 2009 05:32 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous KoLonJaNo diris:

Saluton!

Dankon al vi por konsciigi min, ke tiu ĉi blogero estis nepre reverkenda.

La ruĝkolora ligilo en la dekstra kolumno espereble ankaŭ estonte helpos al vizitantoj, kiam tiu ĉi afiŝo ne plu estos sur la ĉefpaĝo. :-)

Antaŭ preskaŭ kvin jaroj mi elektis Blogger-on kaj plu uzos ĝin, ĉar mi jam alkutimiĝis (← jen denove tiu vorto! ;-) ).

Mi havas ankaŭ WordPress-konton, eĉ iam ekigis kvazaŭ paralelan blogon tie, ĉar evidente la bonkora ĉina registaro malhelpas, ke ĝia ĉiurilate protektenda loĝantaro renkontas la domajnon blogspot.com, kie abundas kalumniaj blogoj de fiaj mensogantoj.
Sed poste mi rezignis pri tio.

Mi esperas, ke oni ankoraŭ ne dubas pri la dececo de Ipernity. Eble mi foje uzos ĝin por blogeti.

Kolonjano

afiŝita je 14 August, 2009 08:23 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Aaron diris:

Kolonjano Gerda-is!

Hej kara, jen Aarono esprimante viabloge deziron al vi pri bona sano! Mi ne scias, kial vi malaperis, sed espereble tiu estis volata afero kaj ne subite 'ho kia ach' fushighas mia viv' pro eksterteranoj'-a.

Vi eble iam reaperu laupove, karulo, che Esperantio IRCa, chu ne? Vi sciigu al viaj geamikoj ke vi ne estas dolorita de iu fushula maristo!

Se mi ne atingos vin antau la venontaj festoj por pripeti vian adreson (temas pri sendado de karto, vi jam scias kia stranga mi estas pri kartosendemo kaj adresperdad'), diras mi BONAN KAJ FELICHAN JULON!

Jen mi diris, neniu povas nomi min nefestema :D

afiŝita je 27 November, 2009 09:21 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous poker88;poker online;game poker:poker indonesia;poker online indonesia diris:

Nice Info bro, can you update it ?

afiŝita je 13 September, 2015 09:39 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous togel;togel singapura;togel singapore;togel sgp;prediksi togel diris:

Very Impressive website, keep developing it

afiŝita je 13 September, 2015 09:39 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous taruhan bola;judi bola;agen bola;sbobet;judi online;bandar bola diris:

Your website give a big impact in technology development

afiŝita je 13 September, 2015 09:40 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous dewapoker;poker online;game poker:poker indonesia;poker online indonesia diris:

Thanks for share bro

afiŝita je 13 September, 2015 09:40 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Navigado kaj komentado

<< Reen al la ĉefpaĝo