2006-10-25

Pri la babilejoj de Ĝangalo (IV)

Enhavo:
Averto

Nek la babilejoj de Ĝangalo nek la retpaĝaro mem plu ekzistas!

En la Interreta Arkivo vi povas trovi plurdek konservitaĵojn el la jaroj 2003 ĝis 2008.

Tiu ĉi blogero publikiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam Ĝangalo ankoraŭ viglis.

Konsideru ĝin historia dokumento. :-)


Originala teksto

Pasis kelkaj monatoj de post mia antaŭa afiŝo pri la babilejoj de Ĝangalo. Dume la situacio iom ŝanĝiĝis, kio neprigas denove trakti la temon.

La 26-an de julio 2006 en la retejo de Ĝangalo aperis notico pri iu „hakera“ atako al la Flash-a babilejo. (Tiu ĉi retpaĝo atingeblas ankaŭ tiel.1).

La atako ŝajne ne longe difektis la Flash-an babilejon. Ĝi daŭre disponeblas, sed plej ofte ĝi estas tute malplena. Same kiel la PHP-a babilejo daŭre disponeblis, dum popularis la Flash-a …

Ambaŭ Ĝangalaj babilejoj do (ankoraŭ) funkcias, sed multaj babilantoj eble tute ne (kon)scias tion. Kial ne?

Mi supozas, ke multaj babilemuloj alklakas la ligilon Babilejo sur la enirpaĝo de Ĝangalo. Kaj tiu ĉi ja sendas ilin nur al la „malnova“ babilejo.

Ekde la apero de la julia notico la situacio estas jena:La retadresoj de la du babilejoj do simple interŝanĝiĝis.

Fine de la notico de 2006-07-26 ni povas legi interesan anoncon (kiun kelkaj eble eĉ konsideris minaco4):
Temas pri provizora solvo, ĉar la teknika teamo de Ĝangalo profitos la okazon por lanĉi sian novan babilejon flaŝan, multe pli sekura, kaj kun multe pli da eblecoj teknikaj, en aŭgusto.
Vi certe komprenos, ke tiu frazo ne instigis min daŭrigi mian serieton pri la jam ekzistantaj babilejoj.

Pasis julio, aŭgusto, septembro … sed ne aperis la promesita novega babilejo.

Dume la malnova babilejo revigliĝis per multaj „veteranoj“ kaj antaŭaj uzintoj de la nova babilejo. Kaj tiu ĉi ja dezertiĝis …

Kompreneble multaj iamaj frekventantoj de la PHP-a babilejo ne plu memoris pri ties sciindaĵoj, ekz. pri la avantaĝoj de registriĝo kaj la misteraj „pupetoj“. Antaŭaj babilejaj kontoj ja estis forviŝitaj okaze de la apero de la Flash-a babilejo (kp. la Ĝangalan noticon de 2005-06-27)5.

Kiu volas informiĝi pri la nuntempe plej populara babilejo Ĝangala, eble konsideru legi la unuan afiŝon el mia serieto.

(daŭrigota)


Piednotoj:

1 TinyURL.com estas reta servo, kiu disponigas mallongan „alternativan“ retadreson por origine relative longa aŭ komplika URL.

2 koncize: http://tinyurl.com/j23ot

3 koncize: http://tinyurl.com/vpsyb

4 Jam la ekzistanta Flash-a babilejo koompare al la PHP-a postulas multe pli da komputilaj fortoj. La anoncita pli ampleksa (ĉu pli mojosa?) Flash-ejo certe ne postulus malpli.

5 koncize: http://tinyurl.com/y3y54z

1 komento(j):

Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:

Hodiaŭ mi aldonis enhavoliston kaj averton al tiu ĉi blogero.

afiŝita je 13 August, 2009 14:01 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri la babilejoj de Ĝangalo (IV)

<< Reen al la ĉefpaĝo