2005-11-25

Pri la babilejoj de Ĝangalo (I)

Enhavo:
Averto

Nek la babilejoj de Ĝangalo nek la retpaĝaro mem plu ekzistas!

En la Interreta Arkivo vi povas trovi plurdek konservitaĵojn el la jaroj 2003 ĝis 2008.

Tiu ĉi blogero publikiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam Ĝangalo ankoraŭ viglis.

Konsideru ĝin historia dokumento. :-)


Enkonduko

Multaj eble tute ne scias, ke fakte daŭre ekzistas du Ĝangalaj senvoĉaj babilejoj (kp. Ĝangala notico de 2005-06-27). En tiu ĉi blogero mi volas resumi kelkajn observojn faritajn dum plurmonata uzado de la „tradicia“ babilejo. Eble ili estos utilaj almenaŭ por kelkaj babilemuloj.

La „malnova“ aŭ PHP-a babilejo ebligas anoniman babiladon, t.e. babilanto ne bezonas registriĝi. Tamen estas rekomendinde registrigi sian kaŝnomon pro diversaj kialoj:
  1. La kaŝnomo protektiĝas per pasvorto (kiun oni kompreneble ne forgesu!).

    Multaj babilantoj konatiĝas (nur) pro sia kaŝnomo. Se la kaŝnomo estas registrita, la cetera babilantaro pli volonte akceptas, ke ties aktuala uzanto identas kun la koncerna babilanto.

  2. Registrito povas meti kelkajn sciindaĵojn pri si mem en sian profilon.

    Pri la aŭtentikeco de la informoj ne estas garantio. La registranto devas indiki personan kaj familian nomojn kaj retadreson. La retadreso povas resti nevidebla al la aliaj babilantoj. Oni ne devas malkaŝi sian sekson (kvankam estas du radiobutonoj en la profila formularo, kiuj sugestas devigan elekton).

  3. Nur registritoj povas krei privatajn ĉambrojn.

    Sur la enireja paĝo al la babilejo ne nur elekteblas el listo de (daŭraj aŭ dumtempaj) publikaj ĉambroj. Registrito ankaŭ povas krei publikan aŭ – pli interese – privatan ĉambron (kies nomon li devos memori!). La sola protekto de privata ĉambro estas ties nomo: ĉiu, kiu konas la nomon, povas eniri ĝin!

    En privata ĉambro la fondinto aŭtomate estas ties (unua) moderiganto. Moderiganteco ebligas uzadon de kelkaj ordonoj ne disponeblaj por „ordinaruloj“ (ekz. /promote kaj /kick).

Registrigo

Do, kiel oni registrigas kromnomon?

Nu, oni faras tion sur la enireja paĝo de la babilejo.

Grava informo: Iukiale uzanto ne povas sukcese registriĝi per la Esperanta versio de la enirpaĝo al la babilejo (kia fuŝego!). Antaŭe oni nepre devas alklaki iun el la ceteraj flagetoj por aperigi version nacilingvan! Inter la multaj flagetoj ankaŭ estas du „miksitaj“: la usona-brita (angligas la paĝon) kaj la aŭstra-germana (germanigas ĝin).

Kiam oni vidas antaŭ si la elektitan nacilingvan version de la enirejo, oni alklaku la vorton, kiu signifas „Registriĝi“. Aperos aparta fenestreto kun formulario plenigenda per kelkaj informoj:
  • kromnomo: la kromnomo, kiun vi volas registrigi

  • pasvorto: la pasvorto (ne forgesenda!), kiu protektos la kromnomon

  • persona nomo: via persona nomo

  • familia nomo: via familia nomo

  • sekso: elektu aŭ ne (kp. la supran rimarkon)

  • lingvoj: informos pri la lingvoj, kiujn vi scipovas. Mi rekomendas procedi laŭ (nur!) unu el jenaj manieroj:

    • donu la nomon de lingvo en tiu lingvo mem (ekz. English, Deutsch, Français, Español, Português, …)

    • donu la Esperantan nomon de la lingvo (ekz. angla, germana, franca, hispana, portugala, …)

    • uzu kodojn laŭ la normo ISO 639 (ekz. en, de, fr, es, pt, … resp. eng, deu, fra, spa, por, …)

  • hejmpaĝo: la URLo de via nepre vizitinda kaj vizitenda TTT-ejo (http://…)

  • via retadreso: tiu el viaj retadresoj, kiu povas toleri spamon

  • montri retadreson, kiam iu uzas /whois: faru aŭ ne faru vian kruceton
Alklaku la „Registru“-butonon. Se la kromnomon ne jam okupis iu alia babilanto, vi vidos konfirmon de sukcesa registriĝo.

Demandoj kaj respondoj
  • Kiel registrito distingeblas de ordinarulo?

    Registrita babilanto facile distingeblas pro tio, ke aperas figureto („pupeto“, fakte: kapo) antaŭ ties kaŝnomo. La bildeto estas aŭ viro (nigraharulo) aŭ ino (blondulino) aŭ „neŭtra“ (fakte: blanka silueto de ina kapo).

  • Kiel oni povas legi la informojn en la profilo de registrito?

    Oni simple alklaku ties pupeton. Tiam aperos plia fenestreto kun la profilaj informoj. Tio antaŭkondiĉas, ke oni ne malpermesis t.n. ŝprucfenestroj (termino nekonfirmita; angle: pop-up windows). Oni povas ankaŭ uzi la ordonon /whois tiucele.

    Se vi alklakas vian propran pupeton, vi povos modifi la datenojn de via konto.

(daŭrigota)

6 komento(j):

Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto: Mi ĵus relegis kaj iom reverkis tiun ĉi blogeron pri la "klasika" Ĝangala babilejo.

Verŝajne mi afiŝos plian parton I bis priskribanta lastatempajn observojn de "dezertiĝinta" retejo baldaŭ.

afiŝita je 04 April, 2006 08:19 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Leginte. Dankon pro la informoj. Pietro-IT

afiŝita je 18 April, 2006 22:53 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto: Mi ĵus ŝanĝis la enhavon de la supra blogero plian fojon.

Mi aldonis detalajn informojn pri la registrigo de kromnomo.

afiŝita je 29 Juli, 2006 17:08 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:

Hodiaŭ mi pli faciligis la aliron al unuopaj partoj de la blogero.

Krome mi aldonis averton.

afiŝita je 13 August, 2009 12:54 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Pastoro diris:

Mi ja memoras la babilejon de Ĝangalo. Malfeliĉe la retejo paneis kaj mi ne daŭrigis la praktikadon dum mia unua kontakto kun Esperanto.
Ĉu vi scias, amiko, kio okazi(a)s ekde tiam? Grava afero, kiun mi ankaŭ memoras, estas ke, la tiama babilado estas lerta, klera kaj kleriga. Ho ve! Uzantoj kutimis diskuti pri diversaj temoj, plejofte pri fakaj temoj kiel astronomiaĵon, historiajn momentojn, politikajn problemojn, ktp.
Nuntempe, ekzemple de la babilejo de lernu.net: la loko abundas je fantomoj, la uzantoj kutimas krokodili kaj la babilado preskaŭ ĉiam temas pri la vetero, daŭro de esperantistiĝo aŭ alia simpla kaj tedema afero. Plie, Esperanto kiu legeblas tie estas malbonkvalita kaj plena de terura salamandrado.
Mi jam ne eniradas la babilejon de lernu. Nuntempe mi serĉas aliajn lokojn por praktiki la Internacian Lingvon.
Parenteze: Amiko, feliĉigas min la reaktiviĝo de via blogo. :)
Salutojn el Meksiko.
Pastoro.

afiŝita je 13 August, 2009 16:56 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Pastoro diris:

Amiko, nun mi cerbumas pri la skipo de Ĝangalo. Ĉu vi scias ion pri ili? Kial ili simple malaperis? Ja mi memoras, ke la ĝangala televido estas tre spektinda esperantaĵo. Fakte mi kutimis ĉiutage (dum la tuta tago) spektis ties programerojn. Tiutempe mi ankoraŭ estis rezidanto kaj kompreneble ofte mi deĵoris kaj sendormis. Sed la afero ne gravis pro tio, ke mi spektis feliĉe la ĝangalan televidon.
Do, mia dudo estas: kio okazis al la skipanoj? Mi ankaŭ memoras, ke ili devenis el multaj landoj inkluzive de Meksiko, :) Ĉu nun ili estas UEA-anoj? Ĉu la plej parto el ili kabeis? Amiko, bv skribi pri tio sur vian blogon.

afiŝita je 15 August, 2009 04:04 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri la babilejoj de Ĝangalo (I)

<< Reen al la ĉefpaĝo