2006-05-19

Pri la babilejoj de Ĝangalo (III)

Enhavo:
Averto

Nek la babilejoj de Ĝangalo nek la retpaĝaro mem plu ekzistas!

En la Interreta Arkivo vi povas trovi plurdek konservitaĵojn el la jaroj 2003 ĝis 2008.

Tiu ĉi blogero publikiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam Ĝangalo ankoraŭ viglis.

Konsideru ĝin historia dokumento. :-)


Originala teksto

Jam pasis pli ol kvin monatoj post la publikigo de mia dua afiŝo pri la Ĝangalaj babilejoj. Mi reviziis tiun blogeron antaŭ nelonge. (Pri la aktualeco de iu afiŝo en tiu ĉi blogo konsideru jenan komenton.)

Ankaŭ la tria parto de la mini-serio temas pri la „nova“ aŭ Flash-a babilejo, kiun mi iam ŝerce baptis b4 (kp. la afiŝon de 2006-03-23 en la blogo de Kenneth L. MINER). Ĉi-foje mi traktas kelkajn detalojn sciindajn por ĉiutaga vizitanto. Pri agordeblecoj („Opcioj“) vi espereble legos en plia afiŝo aperonta laŭeble baldaŭ.

Por faciligi la aferon mi denove enmetis kelkajn ekranfotojn1, apud kiujn mi metis la korespondajn klarigojn.
  1. Stato

    StatoKiam vi eniras la babilejon, via stato estas „Konektita“.
    La babilejo ne ŝanĝas aŭtomate vian staton, se vi dum iom da tempo tajpas nenion.
    Por indiki, ke vi ne ĉeestos dum iom da tempo („Mi tuj revenos“), estas okupita per iuj aliaj aferoj („Okupita“) aŭ foriris de via komputilo dum pli ol momento („For“), necesas mane elekti la staton. Por fari tion, simple alklaku la statan tekston kaj elektu inter la disponeblaj esprimoj.
    Se via aktuala stato estas alia ol „Konektita“, ĝi aperas ene de rondaj krampoj apud via kromnomo en la listo de ĉeestantoj. Tiel la aliaj babilantoj scias pri ĝi.2

  2. Ridetuloj

    RidetulojLa babilejo disponigas liston da t.n. ridetuloj, kiujn oni povas enmeti en tajpotan tekston.3
    Fakte vi trovos ne nur la tradiciajn mienvinjetojn, kiuj esprimu senton per vizaĝo, sed ankaŭ aliajn simbolojn, i.a. la flagetojn de kelkaj ŝtatoj.
    La listo montras ne nur la bildeton, sed apud ĝi ankaŭ la tekston, per kiu oni povas rekte enmeti la simbolon, sen devi elekti ĝin el la listo. Multaj ridetuloj laŭtekste formiĝas per :nomo:.
    Kelkaj bildetoj estas moviĝantaj. La bloganto spertis konsiderindan malrapidiĝon de la babilejo, kiam multaj el ili aperis sur sia ekrano. Krome moviĝadantaj elementoj sur la ekrano kutime indiku daŭre atentindajn lokojn. Tiaj ne nepre ekzistas en babilejo. La bloganto trovis, ke la plej atentiga ridetulo :shock: (flagranta stelo kun vizaĝo) aparte ĝenas sian koncentriĝon. Resume: babilantoj zorge elektu kaj apliku ridetulojn.
    La tradukilo de la babilejo ne estas senerara: tajpado de ") ial rezultigas aperon de &quot sekvata de ;-).

  3. Modifiloj

    ModifilojPer la du modifaj butonoj vi povas ŝanĝi la aspekton de via mesaĝo.4
    Per B (angle: „bold“) vi grasigas vian tekston.
    Per I (angle: „italics“) vi kursivigas vian tekston.
    Eblas kombini grasigon kaj kursivigon.
    Ambaŭ butonoj estas ŝaltiloj, do aktivigas resp. malaktivigas la efikon post alklakado.
    Atentu: Dum iu el la modifiloj aktivas, tajpado de kelkaj komandoj restos senefika – ties teksto aperos kiel ordinara mesaĝo. Sed ankaŭ tiam ja funkcias jenaj ordonoj: /back, /clear kaj /me.

  4. Koloroj

    KolorojLa mesaĝoj, kiujn babilanto tajpas, videblos en difinita koloro.
    La babilejo disponigas al vi entute 216 pretajn kolorojn, el kiuj vi povas elekti taŭgan.5
    Post alklako de la kesteto dekstre al la modifiloj aperas tabelo de 18×12 kvadratetoj diverskoloraj. Per alklako de iu el la kvadradetoj vi ŝanĝas vian aktualan inkkoloron.
    Supre vi vidas vian aktualan koloron kaj ties deksesuman kodon por RVB. Vi ankaŭ povas rekte ŝanĝi la kodon por difini iun ajn el la 16.777.216 eblaj koloroj inter #000000 (nigra) kaj #FFFFFF (blanka).

  5. Alia ĉambro

    Alia ĉambroPor transiri de iu ĉambro al alia alklaku la nomon de la aktuala ĉambro apud la vorto „Ejo“.
    Vi vidos liston da ĉambronomoj, el kiu vi elektu vian celon.
    Post eniro en alian ĉambron, la babilejo aperigos bonvenigan mesaĝon sur via ekrano.
    La aliaj ĉambranoj vidos sciigon pri via alveno.
    Via kromnomo aperos en la dekstra listo de la ĉambranoj.

  6. Nova ĉambro

    Nova ĉambroEkzistas kvar konstantaj ĉambroj: „Amikeco“ (kie vi troviĝos tuj post enirado al la babilejo), „Komencantoj“, „Politiko“ kaj „Sekso“.6
    Eblas aldoni pliajn, tamen nedaŭrajn, ĉambrojn, kiuj povas esti aŭ publikajprivataj.
    Por aldoni ĉambron alklaku la „Aldonu“-butonon kaj plenigu la aperontan fenestreton laŭplaĉe. (Ne konfuziĝu pro la vorto „babilejo“ – fakte temas pri „ĉambro“.)
    Privata ĉambro komence nur estas videbla por la kreinto. Necesas inviti babilantojn tien, se oni ne preferas monologi.

Piednotoj:

1 Mi uzas la anglan version de Netscape 7.2 sub Vindozo XP Hejmo SP2. (Povas esti, ke aliaj kombinaĵoj el retumilo kaj operaciumo montras paĝon malsame.) Alklaku bildeton por povi rigardi ĝin pli granda en aparta paĝo.

2 Indikante vian aktualan staton vi evitas konfuziĝon de la ceteraj babilantoj, kiuj eble missupozas vin ĉeestanta, sed silentanta.

3 Uzado de ridetuloj estas rekomendinda por eviti miskomprenojn, ekz. se temas pri ŝerca aŭ ironia mesaĝo.

4 Konstanta aktiveco de modifiloj en viaj mesaĝoj estas malkonsilinda. Uzu ilin nur por distingi aŭ emfazi apartajn vortojn (ekz. en citaĵo). Por distingiĝi de aliaj babilantoj preferindas elektado de taŭga koloro.

5 Elektado de blanka aŭ helaj koloroj ĝenerale ne estas konsilinda, ĉar tiam la ceteraj babilantoj tre verŝajne ne povos legi viajn mesaĝojn.

6 Konversacio kutime okazas nur en „Amikeco“ – sendepende de temo kaj lingva nivelo de la babilantoj. La ceteraj ĉambroj aŭ uziĝas ripozocele aŭ vizitiĝas de privatemuloj, kiuj ne scias aŭ ne volas krei apartan ĉambron tiucele.

(daŭrigota)

2 komento(j):

Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:

Mi ĵus modifis la supran afiŝon.

Relegantoj sciu, ke mi ŝanĝis jenajn sekciojn: Ridetuloj, Modifiloj kaj Koloroj.

Se enŝteliĝis eraroj, ne hezitu atentigi pri ili.

afiŝita je 02 Juni, 2006 01:52 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:

Hodiaŭ mi aldonis enhavoliston kaj averton al tiu ĉi blogero.

afiŝita je 13 August, 2009 13:37 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri la babilejoj de Ĝangalo (III)

<< Reen al la ĉefpaĝo