2006-04-04

Iom da reviziado

Ankaŭ en tiu ĉi blogo sendube troveblas legindaj kaj ne tiom legindaj afiŝoj. Por faciligi aliron al la unuaj mi enmetis plian kategorion en la dekstran kolumnon. Inter Ligiloj kaj Antaŭaj afiŝoj nun troviĝas krome: Gravaj temoj. Tiu ĉi kvazaŭindekso videblas sur la ĉefpaĝo kaj la arkivaj paĝoj de mia blogo.

Aktuale la kategorio listigas du temojn, pri kiuj mi afiŝis pli ol unu fojon. La romujaj ciferoj estas rektaj (konstantaj) ligiloj al la unuopaj "partoj". (Ne paniku: la tria parto de la "babileja serieto" ankoraŭ ne pretas, sed laŭeble baldaŭ ja aperos. ;-) )

Mi relegos la koncernajn afiŝojn – redaktitaj ja antaŭ monatoj – por eltrovi, ĉu la enhavo ankoraŭ validas. Povas esti, ke mi devos ŝanĝi la tekston diversloke. Bedaŭrinde tiu ĉi mia Blogger-a fuŝejo ne estas Vikipedi-eca, tiel ke la legontaro ne tuj vidos, ĉu io, kaj se jes, kio modifiĝis. Tamen mi esperas, ke abundos komentoj, kiuj helpos taŭgigi la gravajn temojn eĉ por homoj ne suferantaj pro profesia blindeco.

2 komento(j):

Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto: Provizore mi decidis ĝenerale informi pri modifoj de iu afiŝo en komento surloka.

Tiel la dato de la lasta priŝanĝa komento estos indiko pri la fakta aktualeco de la prikomentita blogero mem. ;-)

[Kiu scias? Eble mi iam sukcesos aperigi eĉ – aŭtomate aktualiĝantan – liston de la laste aperintaj priŝanĝaj komentoj ... Kia blago! :-D ]

afiŝita je 04 April, 2006 08:35 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger María diris:

Kara Kolonjano, mi gxojas ke vi aktualigxas vian blogon, mi jam vidis ke gxi endormigxis iomete sed tio ja okazas.
Amike, LUNO

afiŝita je 09 April, 2006 12:53 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Iom da reviziado

<< Reen al la ĉefpaĝo