2005-12-06

Pri la babilejoj de Ĝangalo (II)

Enhavo:
Averto

Nek la babilejoj de Ĝangalo nek la retpaĝaro mem plu ekzistas!

En la Interreta Arkivo vi povas trovi plurdek konservitaĵojn el la jaroj 2003 ĝis 2008.

Tiu ĉi blogero publikiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam Ĝangalo ankoraŭ viglis.

Konsideru ĝin historia dokumento. :-)


Originala teksto

En mia unua afiŝo pri la Ĝangalaj babilejoj mi jam iom detalumis pri la „malnova“ aŭ PHP-a babilejo. Certe mi povus ankoraŭ aldoni pliajn sciindaĵojn pri tiu ĉi, sed hodiaŭ mi traktos la „novan“ aŭ Flash-an babilejon. Por faciligi la aferon mi enmetis kelkajn ekranfotojn1, apud kiujn mi metis la korespondajn klarigojn.
  1. Eniro

    enirpaĝoSur la enirpaĝo al la babilejo videblas, ke vi bezonas konton (t.e. kaŝnomon kaj pasvorton) por partopreni. Se vi ne jam disponas babilejan konton, vi devas alklaki la ligilon „Registriĝu“: malfermiĝos nova paĝo.
    Se vi scivolemas pri la aktuala situacio en la babilejo, vi povas alklaki la ligilon „Kiu(j) babilas nun?“: nova fenestreto malfermiĝos.2
    Se vi jam havas konton kaj forgesis vian pasvorton, vi povas peti pri transsendo de nova aŭ de la nuna pasvorto alklakante la koncernan ligilon.
    Kiel vi vidas, mi elektas „Esperanto“-n kiel babilejan lingvon. Por eniri mi alklakas la butonon „Eniru fenestre“. Krome mi tutekranigas la aperontan fenestron. Poste mia ekrano montras ion similan al tio.

  2. Aktuala situacio

    aktuala situacioEn la ŝprucfenestro videblas tabelo kun la aktualaj ĉambroj kaj ĉeestantaj babilantoj.
    Konstantaj publikaj ĉambroj nur estas jenaj: Amikeco, Komencantoj, Politiko kaj Sekso.
    Se iu babilanto kreis plian publikan ĉambron, tiu ĉi aperos en la listo. Sed tiaj ĉambroj estas efemeraj, do malaperos post iom da tempo.
    Privata ĉambro kreita de iu babilanto estas nevidebla, do ne aperos en la listo. Privata ĉambro malaperos post la eliro de sia lasta vizitanto.
    Post eniro al la babilejo vi neeviteble unue alvenas en Amikeco.

  3. Registriĝo

    registriĝa paĝoPor registriĝi vi devas doni almenaŭ kaŝnomon („Kromnomo“) kaj pasvorton.
    Prefere elektu kaŝnomon, kiu konsistas nur el jenaj signoj: la literoj A–Z aŭ a–z, la ciferoj 0–9 kaj la substreko („_“).
    La pasvorton vi devas tajpi dufoje. Prefere ne forgesu ĝin!
    Se vi ne volas malkaŝi pliajn detalojn pri vi, ne plenigu la koncernajn zonojn de la formulario.3
    La vorto „Ĝenro“ estas fuŝo: ĉi tie vi povas indiki vian sekson.
    Se via lando ne troveblas en la listo, ne malesperu: vi povas enigi ties nomon poste (kp. Pri unuopa babilanto).
    Fine alklaku la „Sekurigu“-butonon (kiu fakte devus nomiĝi „Kreu konton“ aŭ simile).
    Ĉiukaze indas kontroli kaj laŭbezone modifi la kontajn datumojn post la unua eniro al la babilejo.

  4. Minimuma konto

    minimumaj kontodatumojLa apuda bildo montras ekzemplon de minimuma konto, kia ĝi estas videbla eĉ al neregistritoj (kp. Ĉiuj kontoj).
    La sola „informo“ krom la kaŝnomo de la babilanto estas, ke ne klaras, ĉu la persono estas vira aŭ ina (vi vidas la anglan vorton „other“, kiu signifas „alia“).
    Tia minimumeco ne atingeblas dum la registriĝo, ĉar vi ne povas malhelpi aperon de la lando.4
    Do necesas modifi la kontajn datumojn post eniro al la babilejo.

  5. Detala konto

    detalaj kontodatumojLa apuda bildo montras ekzemplon de detala konto (fakte la mian), kia ĝi estas videbla eĉ al neregistritoj (kp. Ĉiuj kontoj). La angla vorto „male“ signifas „vira“.
    Vi konstatos la kromajn zonojn „Urbo“ kaj „Alia ligilo“. Tiuj ĉi – kaj aldone „Aliaj nomoj“ – nur aperos, kiam vi, enirinte la babilejon, uzas la eblecon modifi la datumojn de via konto.

  6. Nova pasvorto*

    paĝo por peti novan pasvortonSe vi forgesis vian pasvorton, vi povas peti novan pasvorton per tiu ĉi paĝo.
    Tio antaŭkondiĉas, ke vi antaŭe plenigis la zonon „Retadreso“ de la registriĝa formulario per valida retadreso.
    Se ne, via konto estos perdita kaj vi devos krei novan per Registriĝo.
    Se vi do ne volas malkaŝi vian retadreson al la tuta mondo, nepre notu vian pasvorton sur retrovebla slipo aŭ konservu ĝin alimaniere – tuj post la kreiĝo de via konto.

  7. Pasvorta memorigilo*

    paĝo por peti la nunan pasvortonSe vi forgesis vian pasvorton, vi povas peti sendi ĝin al vi retpoŝte per tiu ĉi paĝo.
    Tio antaŭkondiĉas, ke vi antaŭe plenigis la zonon „Retadreso“ de la registriĝa formulario per valida retadreso.
    Se ne, via konto estos perdita kaj vi devos krei novan per Registriĝo.
    Se vi do ne volas malkaŝi vian retadreson al la tuta mondo, nepre notu vian pasvorton sur retrovebla slipo aŭ konservu ĝin alimaniere – tuj post la kreiĝo de via konto (kp. Helpo).

  8. Ĉiuj kontoj

    paĝo kun ĉiuj kontojĈiu ajn povas peti de la babilejo liston de ĉiuj kontoj kreitaj ĝis nun.
    Tiucele vi simple iru ĉi tien. Aperos paĝo kun listo ordigita laŭ Askio (eble eĉ laŭ Unikodo).
    Serĉu la ligilon al difinita konto, alklaku ĝin kaj vi vidos la datumojn, kiujn la koncerna babilanto publikigis.
    En la momento, kiam mi lastfoje redaktis tiun ĉi afiŝon, ekzistis jam pli ol 2.400 kontoj. Tiu nombro ne nepre egalas al la nombro de babilantaj personoj. Certe estas babilantoj, kiuj – pro ajnaj kialoj – kreis plurajn kontojn, kaj aliaj, kiuj venis nur unufoje al la babilejo. La fakta nombro de aktivaj babilantoj ne determineblas de eksterulo.

  9. Akcepto

    situacio post eniroLa apuda bildo montras la situacion tuj post mia eniro. En tiu momento la babilejo – pli precize ties publikaj ĉambroj – krome tute malplenis.
    Vi vidas la bonvenigan mesaĝon en la plej granda zono, kie aperos, kion tajpis la babilantoj.
    Krome vi konstatos la efikon de kelkaj el miaj agordoj:

    • Mia stato estas „Konektita“.

    • Mia momenta skriba koloro („inko“) estas verdeca.

    • Apud mia kaŝnomo en la listo de la ĉeestantoj (dekstre) aperas germana flageto.

    • La fonoj de ĉiuj zonoj estas grizecaj.

    Pri tiuj detaloj mi blogos iam poste.

  10. En ĉambro Amikeco

    momenta situacio en ĉambro AmikecoLa apuda bildo montras la situacion post mia eniro al ne tiom malplena babilejo.
    Mi ĵus tajpis /clear kaj poste /back 50 (kp. Helpo).
    Tiam mi enigis mian salutan frazon (videbla tute sube en la grandega zono).
    Vi konstatos, ke la babilantoj uzas diversajn skribajn kolorojn.
    Kelkaj uzas „ridetulojn“, kiuj aperos antaŭ sia kaŝnomo en la mesaĝa zonego kaj/aŭ en la listo de ĉeestantoj de Amikeco.
    Iuj iksumas, dum aliaj aperigas literojn kun supersignoj5.
    La videbla kursoro en la suba griza tajpzono indikas, ke la babilejo pretas akcepti mian venontan mesaĝon.
    Sub la titolo de la fenestro vi vidas linion komenciĝanta per Bonvenon, KOLONJano. Fine de tiu ĉi linio troveblas la oficiala elireja butono. Alklaku ĝin, kiam vi intencas forlasi la babilejon.

  11. Helpo

    listo de disponeblaj ordonojAnkaŭ tiu ĉi babilejo estas ido de IRC. Ekzistas aro da komandoj, kiuj distingiĝas de kutimaj mesaĝoj per tio, ke ili komenciĝas per oblikva frakcistreko. Se vi enigas /help en la tajpzonon, aperos listo da disponeblaj komandoj en la mesaĝozono. La unuopaj komandoj laŭtradicie estas anglalingvaj. Bedaŭrinde ankaŭ la klarigoj estas en tiu ĉi lingvo.
    Jen kelkaj gravaj komandoj kaj ties efikoj:

    • /clear forviŝas ĉiuj mesaĝojn en la grandega zono

    • /back <nombro> montros la lastajn nombro mesaĝojn en la grandega zono (ekzemplo: /back 50).6

    • /whowas <babilanto> aperigos apartan paĝon kun la kontaj datumoj de babilanto kiel en Detala konto (ekzemplo: /whowas redakcio). Se vi uzas anstataŭ babilanto vian propran kaŝnomon (miakaze do: /whowas Kolonjano), vi aperigos apartan paĝon similan al tiu, kiun vi vidis dum Registriĝo, sur kiu vi povos modifi viajn datumojn.

    • /me <agado> aperigos „agadon“ en la grandega zono. /me anstataŭiĝas per via kaŝnomo (ekzemplo: /me provizore adiaŭas fariĝos mesaĝo Kolonjano provizore adiaŭas, se mi tajpas tion).

  12. Pri unuopa babilanto

    eblecoj pri unuopa babilantoLa unuopaj kaŝnomoj en la listo de ĉeestantoj (trovebla en la dekstra zono) povas esti uzataj por adresi babilanton rekte: Simple alklaku la simbolon apud kaŝnomo kaj la nomo de la babilanto aperos en la eniga zono.
    Krome vi povas alklaki la kaŝnomon mem kaj elekti unu el la eblecoj de la aperonta kunteksta menuo.
    Jen la disponeblaj menueroj:

    • Private ekas privatan konversacion kun la babilanto. Malfermiĝos aldona Flash-a fenestro, per kiu vi povos babili aparte kun tiu babilanto. La fenestro kaj ties enhavo ne estas videblaj por la cetera babilantaro.

    • Invitu sendos invitan mesaĝon al la babilanto. Uzu ĝin, kiam vi volas peti babilanton veni el sia al via ĉambro.

    • Dividu dosieron estas por transsendi dosieron de via komputilo al tiu de la babilanto. La grandeco de tia dosiero estas tre limigita (preciza nombro nekonata). Krome la babilejo ne permesas transsendon de ĉiuspecaj dosieroj.7

    • Ignoru malebligas, ke la babilanto ekas privatan konversacion kun vi. Tio povas esti utila, se estas trudiĝema persono.

    • Konto havas la saman efikon kiel /whowas (kp. Helpo).

Piednotoj:

1 Mi uzas la anglan version de Netscape 7.2 sub Vindozo XP Hejmo SP2. (Povas esti, ke aliaj kombinaĵoj el retumilo kaj operaciumo montras paĝon malsame.) Alklaku bildeton por povi rigardi ĝin pli granda en aparta paĝo.

2 Tio antaŭkondiĉas, ke vi permesis kaj plenumadon de JavaScript-aj proceduroj kaj aperigon de ŝprucfenestroj (angle: pop-up windows) por la domajno gxangalo.com.
Se vi ne volas fari tion, eblas ekscii la aktualan situacion de la babilejo ankaŭ per aparta paĝo, kiun vi poste prefere forigu mane (t.e. alklakante la fenestrofermigan piktogramon en la supra dekstra angulo).


3 Se vi metas tekston en zonon, kie la formulario atendas ligilon, certigu, ke tiu kondukas al valida celo. Ligiloj al iu TTT-ejo nepre devas komenciĝi per http://. Se vi forgesas tiun ĉi „prefikson“, la babileja programo aŭtomate metos http://gxangalo.com/babilejo/ antaŭ vian ligilon!

4 La defaŭlta lando estas „Usono“. Nepre ŝanĝu ĝin, se vi ne estas usonano!

5 Por aperigi ĉapelitajn literojn eble elŝutindas EK. Krome vizitindas jena retpaĝo de s-ano Andreas KÜCK, kiu detale traktas la temon.

6 Bedaŭrinde tiu ĉi komando ne ĉiam funkcias fidinde. Se vi elĵetiĝis kaj reenirinte la babilejon postulas la (re)aperigon de antaŭaj mesaĝoj, ne estas garantio, ke vi vere vidos ilin tiaj, kiaj ili aperis dum la babilado.

7 Se la dosiernomo enhavas finaĵon, ĝi nepre devas esti unu el la jenaj ses: gif, jpg, pdf, rar, sitzip.

* Mi tute ne certas, ĉu tiu ĉi paĝo efektive faras, kion ĝi promesas!

(daŭrigota)

4 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Kol,

Via "tutorial" pri la babilejo tre utilas! Mi aprezas la laboron, kiun vi dediĉis al tio.

Mi atentigas nur, ke la komando /ignore ĉe mi ĝis nun neniam funkciis; ŝajne ĝi nur malpermesas sendi privatajn mesaĝojn. Ekzemple dum la lastaj tri monatoj Kofo "ignoras" min (senintence; io fuŝiĝis ĉe li), sed li legas ĉion, kion mi tajpas; nur ne eblas sendi al li privatan mesaĝon.

En IRC aliflanke, oni vere povas ignori iun! kaj fojfoje tion ja volegas...

Ken

Ken

afiŝita je 06 April, 2006 17:19 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto: MI ĵus reviziis la supran afiŝon. Mi nepre rekomendas al vizitantoj kaj vizitemuloj al la Flash-a babilejo de Ĝangalo (re)legi la tekston.

La kvalito de tiuj informoj ankaŭ dependas de vi, karaj gelegantoj. Do, se vi trovas ion korektendan aŭ aldonindan, lasu komenton ĉi tie!

afiŝita je 17 Mai, 2006 05:54 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Ken,

"/ignore" ĉi-babileje fakte nur taŭgas por malebligi privatajn atakojn.

(Pri IRC: mi foje vizitas la kanalon #esperanto, sed plej ofte ne sufiĉe viglas tie por povi provi tiajn komandojn.)

Jen ankoraŭ anekdoto:

Antaŭ nelonge uzanto "Peniso" aperis en la babilejo kaj tedegis la ĉeestantojn. Kelkaj fakte eliris pro liaj diraĵoj ...

Baldaŭ poste mi eniris la babilejon, kiam mi refoje renkontis "Peniso"-n. Ĉi-foje mi spontanee kreis privatan ĉambron Decejo kaj invitis ĉiujn Amikeco-anojn tien, lasante la tedanton babili al si mem.

Post kelkaj minutoj "Peniso" eliris kaj la grego povis reiri publikejen.

Mi ne scias, ĉu "Peniso" intertempe plian fojon regalis la babilejon per siaj allogaj mesaĝoj ...

afiŝita je 17 Mai, 2006 06:08 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:

Hodiaŭ mi aldonis enhavoliston kaj averton al tiu ĉi blogero.

afiŝita je 13 August, 2009 13:17 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri la babilejoj de Ĝangalo (II)

<< Reen al la ĉefpaĝo