2007-08-29

Pri la babilejoj de Ĝangalo (V)

Kiel vi certe scias, la projekto Ĝangalo pereis1 iam fine de la jaro 2006. Kune kun ĝi malaperis tre populara renkontiĝejo2 de plej diversaj babilivolaj kaj/aŭ babilipovaj retanoj – inter ili (ankoraŭ) komencantoj kaj (jam) komencintoj, sed ankaŭ (eble iam) komencontoj kaj (evidentaj) komencuntoj3.

Momenton! Mi iom simpligis la aferon …

Estas vere, ke la portalo mem, t.e. ties enirpaĝo, ne plu ŝanĝiĝis post aŭgusto 2006. Jen ekranfoto, kiun mi faris hodiaŭ:

La enirpaĝo de Ĝangalo je 2007-08-29
Dum la lastaj tagoj de la jaro 2006 la konataj „malnova“ kaj „nova“ babilejoj4 anstataŭiĝis per „novega“ babilejo surbaze de PHPOpenChat.

Mi ne faris detalajn notojn pri tiu ĉi (ĝis nun lasta uzebla) Ĝangala babilejo.

Eble menciindas, ke ĝi fakte estis nur unu-ĉambra, mankis indikoj pri dato kaj horo de mesaĝoj kaj oni tute ne atentigis pri Esperanto sur ĝia enirpaĝo.

Krome la novega babilejo ne uzeblis per E-lingva fasado. Sed almenaŭ ĝi povis asimiliĝi al kelkaj gravaj nacilingvoj (inter ili la angla, franca, portugala kaj germana, sed ekz. ne la rusa, tamen ja la pola – kiel sola reprezentanto de la slavaj lingvoj). Por ŝanĝi la aspekton oni devis alklaki iun (espereble taŭgan) el la flagetoj sur la enirpaĝo.

Evidente tiu aranĝo iom malhelpis la partoprenadon de babilemuloj, kiuj ne estis tiom bonŝancaj scii iun el la lingvoj disponeblaj.

Mi konservis nur unu ekranfoton, kiu montras momentan situacion en germanigita babilejo:

Ekranfoto de la novega babilejo de Ĝangalo
Tiu ĉi babilejo postvivis kelkajn monatojn, ĝis ankaŭ ĝi malaperis. Mi ne memoras la daton, sed iutage la enirpaĝo prezentiĝis tre simpla kaj nur anglalingva:

Enirpaĝo al la babilejo de Ĝangalo (I)
Kompreneble mi provis eniri la babilejon per miaj kutimaj kromnomo kaj pasvorto. Sed alklakinte la butonon „Enter Chat“ („Eniru la Babilejon“) mi nur vidis jenan paĝon:

Enirpaĝo al la babilejo de Ĝangalo (II)
Ĉar mia ekzistanta konto ŝajne ne plu ekzistis, mi provis registriĝi denove, sed retletero konfirmanta la re-aliĝon neniam atingis min. Mi konkludis, ke oni nuligis la datumbazon kun ĉiuj informoj pri babilantoj.

Aliflanke tiu subita ŝanĝo eble estis indiko por tio, ke fine io okazis kaj Ĝangalo reaperos baldaŭ.

Kaj fakte, en julio 2007 oni povis legi novaĵon en Libera Folio. Bedaŭrinde aŭgusto preskaŭ pasis kaj eĉ la anoncita „intervjuo kun la nova administranto Marcos Zlóv“ ne aperis en la retejo.

Aŭ ĉu eble mi ne sufiĉe serĉis pri ĝi?

Piednotoj:

1 Kaj se vi ne jam sciis, vi eble ŝatus legi pri la afero en Libera Folio, kiu raportis pri Ĝangalo plurfoje, ekz. en oktobro kaj decembro de la pasinta jaro.

2 Se vi interesiĝas pri la iamaj babilejoj de Ĝangalo, vi trovos la koncernajn afiŝojn en la sekcio „Ĝangalo“ sub „Afiŝoj laŭ temoj“.

3 Eble vi stumblis pro tiu nekutima participo. :-)

4 Kp. la afiŝon Pri la Babilejoj de Ĝangalo (IV).

3 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Ja laŭ Libera Folio (http://www.liberafolio.org/2007/ghangaloreveno/) Ĝangalo estis revenonta en Aŭgusto. Aŭgusto estas nun for.

Intertempe babilejo.org ŝajne ĉesis funkcii. Ĉu hazarde vi scias ion pri tio? Ĉu eble oni tro fidis la renovigon de Ĝangalo?

Ken

afiŝita je 06 September, 2007 13:20 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Nenge diris:

Mi reiris "Esperantujon" nur antau du monatoj. Mi neniam konis Ghangalon sed ofte legas pri ghi.

afiŝita je 11 September, 2007 05:01 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Ken: Mi ĵus rimarkis ke ankoraŭ ne eblas eniri la babilejon je babilejo.org. Mi pensis ke kelkaj tagoj antaŭe oni forigis la problemon, sed ŝajne mi eraris.

Eblas, tamen, uzi klienton por eniri ĉi tien: www.babilejo.org/gaim

Mi provos trovi iun, kiu scias kiel ripari ĉion.

afiŝita je 13 September, 2007 16:29 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri la babilejoj de Ĝangalo (V)

<< Reen al la ĉefpaĝo