2006-08-05

Reta kongresumado

Postvivinte la streĉegajn tagojn en Rejnlando mi saĝe decidis ne veturi al Toskanujo por denove sperti similan veteron en Florenco. ;-) Tamen mi ja ne tute maltrafis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto.

Kongresa Kuriero elshutebla de la oficiala TTT-ejo de la 91-a UKIam la Kongresa Kuriero, t.e. la bulteno distribuata dumkongrese, nur haveblis surloke kaj surpapere. Sed meze de la unua jardeko de la 21-a jarcento oni povas ankaŭ elŝuti la ĉiutagajn eldonojn de la Florenca Lilio1 el la oficiala TTT-ejo de la kongreso. Kaj kiel konvenas, la dokumentoj estas PDF-dosieroj.2

Artikoloj de Libera Folio pri la 91-a UKIuj nomas ĝin „skandalema klaĉgazeto“, aliaj aprezas ĝian sendependecon de la movada (ŝajn)moŝtularo. Libera Folio ne ĉiam raportas pri mondskuaj eventoj, kvankam iuj eble konsideros tia ĉiun furzeton de ajna Esperantisto pro ties kontribuo al aŭ la nemalhelpebla pereo aŭ la neevitebla fina venko de la movado. Sed ĝi certe jam fariĝis unu el la ne tro multaj legindaj kaj legendaj magazinoj en Esperantlingva Retlando. Kaj ne nur la artikoloj mem enhavas (foje senintence) spritajn aŭ harstarigajn rimarkojn. Ankaŭ la komentoj lasitaj de kelkaj el ĝiaj legantoj distingiĝas per granda varieco de ties vidpunktoj.3

La apuda bildo montras la plej freŝajn artikolojn kiel ili anonciĝas sur la informa retpaĝo de e-planedo, dum mi verkas tiun ĉi afiŝon. La redakcio ja estas inter la partoprenintoj de la ĉi-jara UK.4

Elsendoj de Radio Polonia dum la 91-a UKPri la kongreso oni ankaŭ povis aŭdi multon en Radio Polonia. La Esperanto-redakcio sendis du raportistojn al Florenco, kies kontribuaĵoj dum la kongresa semajno konsistigis la plej grandan parton de la ĉiutagaj elsendoj el Varsovio.

La apuda bildo montras la elsendojn intertempe elŝuteblajn el la Esperanto Radio Arkivo (tiel!). La elsendoj abundas je intervjuoj kun ne nur estraranoj, sed ankaŭ aliaj elstaraj movadanoj. Kompreneble la polaj ĵurnalistoj ne estas tiom skandalemaj kiom la redakcio de Libera Folio. ;-)

Momenta bildo el filmeto de Libera FolioLa videoblogo Farbskatol' fine de julio disponigis la unuan el supozeble serio da epizodaj filmetoj pri la UK. La apuda foto montras momenton el la intervjuo kun Bertilo WENNERGREN.

Ankaŭ Farbskatol' estas vizitinda retejo ne nur pro tiu blogero. Ĝi aperis en aprilo 2006 kaj debutis per humura filmeto, kiu aludas la financan situacion de Internacia Televido.

La filmoj enretigitaj apartenas al multaj kategorioj, inter ili kuirarto, muziko kaj fikcio.

Piednotoj:

1 La nomo de la bulteno aludas la blazonon de la gastiga urbo.

2 Ankaŭ dum la antaŭa kongreso en Vilno oni enretigis la unuopajn numerojn de la Kongresa Kuriero.

3  Ve! La viruso de t.n. „politika korekteco“ ankaŭ infektis min! ;-)

4 Ne malŝparu vian tempon per provoj instigi min aldoni mian blogon al la listo de e-planedo. Mi provizore rezignos pri tiu eblo eĉ pli famiĝi. ;-)