2006-07-24

Elĉerpigaj tagoj

Jen du lastatempe tipaj indikoj de mia ekstera termometro1:

nokta minimuma temperaturo eksterataga maksimuma temperaturo ekstera
minimuma temperaturo dumnoktamaksimuma temperaturo dumtaga

Dum multaj jaroj mi supozis, ke mi vivas en regiono kun „modera klimato“. Intertempe ŝajnas, ke ankaŭ en Rejnlando oni devos alkutimiĝi al ekstremaj vetersituacioj. La transiraj sezonoj – printempo kaj aŭtuno – cedis al pli longaj periodoj de vintreca resp. somereca vetero.

Relative malaltaj temperaturoj ne tiom ĝenas min. (Tamen mi ne planas transloĝiĝi al Siberio. :-) ) Sed la nuna varmego – dum kelkaj tagoj aldoniĝis alta relativa humideco – vere malhelpas normalan vivon dum la „blanka tago“2.

Jen kial vi ne legis afiŝon ĉi tie dum la lastaj tagoj. Ja ne mankas priblogindaĵoj – eĉ se nur estas la lastatempaj aldonaĵoj al aliaj blogoj en Esperanta Retlando … ;-)

Piednotoj:

1 Legantoj, al kiu la skalo laŭ CELSIUS estas mistero, bonvolu konsideri legi jenan blogeron.

2 Tiun neforgeseblan terminon mi lernis de slovaka retamikino.

2 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

37, 38 lastatempe en la Sunflora Sxtato. Sed mi komputilumas en la domo - malkiel, ŝajne, vi germanoj ;)

Mi fakte eĉ ne ŝaltas la klimatizilon en mia kabineto, ĉar mi ne povas toleri la bruon. (Ĝi ne klakadus, se ĝi ĝuste situus en la fenestro, sed ...)

Parenteze, ŝajne ankaŭ mi denove povas atingi Ĝangalon. Ĝis rebabilado!

Ken

afiŝita je 24 Juli, 2006 15:07 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

"Klimato estas tiu kiun vi anticipas. Vetero estas tiu, kiun vi spertaĵas."

Robert Heinlein, "Tempo Sufice por Amo."

afiŝita je 29 Juli, 2006 18:23 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Elĉerpigaj tagoj

<< Reen al la ĉefpaĝo