2006-07-18

Mia dua provizora publikigejo

hejma termometro de KolonjanoKiel dum la pasintaj jaroj ankaŭ ĉi-somere Rejnlando spertas tagojn eksterordinare varmegajn. La termometro ekstere indikas pli ol 30 gradojn, kaj ankaŭ sur tiu en mia loĝejo legeblas tro alta temperaturo.

Kiel oni vidas, la apuda termometro nur disponas tiun skalon, kiun oni uzas en plej multaj landoj nuntempe.

Sed oni ja povas facile transkalkuli inter gradoj laŭ Celsius kaj Fahrenheit: Akvo frostiĝas je 0 °C (= 32 °F) kaj vaporiĝas je 100 °C (= 212 °F). Do cent gradoj laŭ Celzio egalas al cent okdek laŭ Farenhajto.

Tio donas al ni jenajn formulojn:

°F   =   32   +   9/5   ×   °C      resp.      °C   =   (°F   −   32)   ×   5/9

Rezulto: 30 °C egalas al 86 °F.1


Semajnfine mi uzis la pli elteneblajn vesperajn horojn por promenadi. Akompanis min mia cifereca fotilo kaj tiel estiĝis kelkdek novaj bildoj. Ili aldoniĝas al tiuj, kiuj jam plenigas mian diskon.

Hieraŭ mi eksciis el la plej freŝa blogero de kunbloganto pri plia senpaga publikigejo por fotoblogoj. Mi spontanee decidis afiŝi kelkajn el miaj plej novaj fotoj en tiu ĉi TTT-ejo.

Provizore mi enŝutis 26 fotojn, kiuj entute jam okupas sesonon de la disponebla retspaco. Se mi do volos prezenti pli ol 150 fotojn samtempe, mi devos konsideri ekuzi plian senpagan servon …

Mia dua provizora publikejo do estas mia unua fotarretejo. Interesaj trajtoj de fotix.net:
  • Kategorioj: Se vi volas, vi povas meti ĉiun foton en unu, du aŭ eĉ tri kategoriojn.

  • Priskriboj: Vi povas aldoni priskribon al ĉiu unuopa foto.2

  • Komentoj: Vizitontoj al la retejo povas lasi komenton pri unuopaj fotoj („Kiel vi sukcesis tiom fuŝi per via fotilo? Nekredeble!“)

Piednotoj:

1 Krome ekzistas la skalo laŭ Kelvin (K), kiun fizikistoj uzas por mezuri temperaturojn. 0 K indikas la absolute minimuman temperaturon. (Do ne ekzistas negativaj temperaturoj laŭ tiu ĉi skalo.) 0 °C = 32 °F = 273,16 K kaj 100 °C = 232 °F = 373,16 K. Diferenco de cent gradoj laŭ Celzio do egalas al cent Kelvin.

2 Mi konstatis, ke la supersignitaj Esperantaj literoj fuŝiĝas, kiam ili aperas en titoloj kaj nomoj de kategorioj, sed ne en priskriboj. Tial mi ĉiam metis „nevideblan“ spacon kiel titolon. Pri la kategorioj mi laŭbezone procedos laŭ la Fundamenta metodo.

1 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Ho Dio! Kompatindaj kolonjanoj!(KoLonJaNo)
Ecx por ni kubanoj tio estas varmego!
Belajn bildojn mi vidas
en via Unua Fotarretejo.
Lidja

afiŝita je 23 Juli, 2006 06:24 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Mia dua provizora publikigejo

<< Reen al la ĉefpaĝo