2006-06-11

Ĉu krizo en Blogger-ujo?

Antaŭ kelkaj monatoj mi jam skribis pri Blogger.

Dume mi plurfoje spertis neatingeblecon de mia blogejo. Sed dum la unuaj tagoj de junio Blogger havis gravajn problemojn sufiĉe ofte. Parte estis maŝinaraj kaŭzoj, parte kulpis la programaro.

Blogger mem pri tiaj bedaŭrindaj eventoj informas sur aparta retpaĝo (en la angla). Do, se vi ne povas legi la plej novan afiŝon de via ŝatata bloganto, eble tie vi trovos la kaŭzon …

Kompreneble la oficialaj informoj pri la stato de Blogger estas tre koncizaj. Tial en marto kunbloganto lanĉis plian (vd. lian profilon!) blogon, kiu traktas la „veran staton de Blogger (iom ironie subtitolita „La spertoj de la sensalajra Blogger-dungitaro“). Ne nur raportoj pri la paneoj en Blogger-ujo tie konserviĝas.

Por tiuj, kiuj ĵus aliĝis al la mondo de Blogger – kaj certe ne nur por ili – indas konsulti jenan blogon por novuloj.

Ni esperu, ke la servoj de populara blogprovizanto daŭre (re)stabiliĝos.

1 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Bedaurinde mi ankau en la cxi semajnfino spertis tiun problemon.

afiŝita je 12 Juni, 2006 18:15 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Ĉu krizo en Blogger-ujo?

<< Reen al la ĉefpaĝo