2005-12-02

Pri mia nuna blogilaro

Tiu ĉi fariĝos nur la deka afiŝo en mia unua blogo, sed tamen mi aŭdacos jam raporti pri miaj spertoj kun Blogger. Mi ja trovis, ke kelkaj trajtoj de tiu sistemo plaĉas al mi kaj kelkaj ne.

Avantaĝoj de Blogger laŭ mi estas:
  1. Fasko da pretaj ŝablonoj ebligas elekton de tia stilo, kiu ne suferigas la vizitantojn. Por mi tio signifis, ke mi ne volis "frapi" per multaj koloroj, konfuziga aranĝo ktp. la okulojn de miaj legontoj.

  2. Unuopaj afiŝoj kaj komentoj ricevas "konstantan ligilon" (= permalink). Tiel ili estas kaj restas fidinde citeblaj. (Similan sistemon uzas ekz. la Vikipedio, kiu ebligas citadon de ne nur la aktuala versio de artikolo, sed ankaŭ de iu ajn el la antaŭaj.)

  3. Listo de ligiloj al la laste afiŝitaj blogeroj estas aŭtomate kreata.

  4. Listo de ligiloj al "arkivoj" tagaj, semajnaj aŭ monataj estas aŭtomate kreata.

  5. Freŝaj komentoj ne nepre tuj eniras la blogon. La administranto disponas plurajn barilojn por malhelpi al spamistoj invadi la blogon. Tiel eĉ "anonimaj" komentoj estas allaseblaj.

  6. Blogger disponigas sufiĉe da spaco por la blogantaro per siaj serviloj. Tamen ja eblas elŝuti sian blogon, ekz. per wget (kp. Trezoreto).

  7. Blogger disponigas (simplan) redaktilon por afiŝoj, kiu ebligas al la aŭtoro prilabori lian tekston sur la HTML-a nivelo aŭ kiel en verkilo. Ankaŭ por komentontoj disponeblas redaktilo, en kiu uzeblas almenaŭ manpleno da HTML-aĵoj.
Kaj jen la malavantaĝoj:
  1. Oni plene dependas de la fidinda funkciado de la serviloj de Blogger. Kiam servilo ne bone kontakteblas dum redaktado, tio povas signifi, ke okazas perdo de blogeroj. Foje la responda rapideco de la servilo estas malkontentiga.

  2. Kelkaj agordoj en Blogger estas limigitaj nur al certaj lingvoj. Do, ne ĉio estas Esperantigebla.

  3. La redaktilo por komentoj diferencas de la blogo pro sia malsama aspekto kaj la angla lingvaĵo. Ĝis nun mi ankoraŭ ne eltrovis, ĉu eblas proponi al komentemulo alian paĝon. Kaj se jes, restos la problemo, kiel konservi la barilojn menciitajn supre ...

  4. Eĉ kiam oni faris nur ŝanĝeton, ofte necesas republikigi la tutan blogon, kio certe postulos sufiĉe da tempo post kelkaj monatoj da blogado.

  5. Elŝutado per wget tamen ne sukcesas pri bildoj enmetitaj en la blogon. Sed mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe okupiĝis pri la traktado de bildoj fare de Blogger. Krome mi eble pretervidis iun el la multaj komandliniaj parametroj de wget.
Resume la avantaĝoj de la elektita blogilaro ankoraŭ superas ties malavantaĝojn, tiel ke mi ne jam rezignos pri ĝi. Estonte miaj spertoj espereble kreskos tiom, ke mi trovos taŭgan kompromison el ĝuado de ekzistantaj aŭtomataj trajtoj kaj aplikado de permanaj agordeblecoj (de la ŝablono).

2 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Unu avantagxo de blogger estas tio ke sistemo mem disponigas eblecon por sercxi vortojn en iu certa blogo. Tion ekzemple ne faras sistemo de tiu blogo de ekzemple Ken Miner.

afiŝita je 05 Dezember, 2005 17:00 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Kara Beĉjo,

kompreneble vi pravas.

Fakte mi ja jam atentigis Ken MINER-on pri la serĉebleco sciante ke li iom malespere celas aldoni tian trajton al sia blogo.

Ĉar la blogo de Ken realiĝas ne per aparta blogilo, sed estas pure HTML-a (eĉ mankas CSS kaj JavaScript), kaj ĉar lia retprovizanto ŝajne ne permesas uzadon de CGI, tia trajto verŝajne neniam aldoniĝos – bedaŭrinde.

Restas nur la ebleco elŝuti la tutan Ken-an blogon kaj poste priserĉi la dosierojn sur sia komputilo.

Cetere, mi deziras al vi sukceson kaj bonfarton en via nova gastlando. Mi esperas, ke vi povos ankaŭ estonte daŭrigi vian blogadon je alta nivelo.

afiŝita je 05 Dezember, 2005 19:16 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri mia nuna blogilaro

<< Reen al la ĉefpaĝo