2006-05-18

Plia majstra aŭtografo

Evidente mia hieraŭa tasketo montriĝis tro facila. Du legantoj unu sendepende de la alia jam lasis solvon surloke, kiu identas kun mia propra.

Tial mi hodiaŭ prezentas al vi leteron de ZAMENHOF, kiu neniel rilatas al la libro (mia ekzemplero de la Proverbaro Esperanta), sur kies dorsa paĝo mi trovis ĝin.

Vi rimarkos, ke la manskribo ĉi-foje aspektas ne kiel tiu de persono, kiu trankvile sidas ĉe sia tablo kaj verkas tekston.

Ĉar mi daŭre ne disponas skanilon, mi fotis la paĝon per mia cifereca fotilo. Mi ja esperas, ke la rezulto estas kontentiga.

Mi atendos viajn proponojn.

Letero aŭtografa de Zamenhof

2 komento(j):

Blogger María diris:

Estimata amiko, mi ne sentas min kapabla "malkodi" la nunan tekston.
Cxu vi sukcesis?

afiŝita je 18 Mai, 2006 23:23 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Ankaŭ mi ne ĉifoje -- troa defio!

Ken

afiŝita je 19 Mai, 2006 14:42 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Plia majstra aŭtografo

<< Reen al la ĉefpaĝo