2006-05-17

Majstra aŭtografo

Antaŭ nelonge mi "foliumis" la iam elŝutitan trezoreton. En iu el la PDF-dosieroj, traduko de verko de Charles DICKENS, mi hazarde trovis aŭtografon de ZAMENHOF.

Mi prezentas ĝin ĉi tie kiel tasketon por miaj legantoj. Interesas min, ĉu vi povas legi la manskribon de La Majstro. Ne hezitu lasi la rezulton de via deĉifrado en komento surloka!

Mian propran "solvon" mi malkaŝos post iom da tempo ĉi-bloge.

Jen la frazoj, kiujn ZAMENHOF skribis kvazaŭ antaŭparole. (Alklaku la bildon por povi rigardi ĝin pli granda en aparta paĝo.)

Aŭtografo de Zamenhof

2 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Jen mia provo:

* * *
AL LA LEGANTOJ

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tiun oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estis tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris eldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj Esperantistoj, eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto; tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

L. L. Zamenhof
* * *

Nun mi memoras, ke mi ie legis tiun noton presitan, sed... kie?

Ken

afiŝita je 17 Mai, 2006 14:25 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger María diris:

Al la legantoj,
En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron ( tradukon de verko de Dickens) kaj diris: Cxi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoro ke li eraras mi prenis la libron kaj tradukis gxin.
kCxar la verko ne sole estas tradukita el la originalo, se mi ecx ne komparis gxin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni gxin. Sed kelkaj amikoj trovis ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto. Tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

***********************************

Tre probable mi eraris en kelkaj partoj. Amike, LUNO

afiŝita je 17 Mai, 2006 16:26 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Majstra aŭtografo

<< Reen al la ĉefpaĝo