Plia majstra aŭtografo (solvo)
Ŝajne mia dua tasko deĉifri ZAMENHOF-an aŭtografon estis tro malfacila por miaj legantoj. Dum tri tagoj aldoniĝis nur du komentoj kaj tiuj ja ne proponis solvon.
Do mi nun prezentas la tekston kiel mi legis ĝin:
Kara Sinjoro,
mi danke ricevis Vian leteron (kaj mia edzino Vian poŝtan karton), el kiu mi kun plezuro vidis, ke Vi bonstate revenis hejmen. –
Vi ne bezonas vin senkulpigi, ĉar [...]1 mi tiam vespere estis iom ekscitita, la kulpo estis ne Via, sed mia: en la lasta tempo mi estas tro nerva.
Novan saluton al Vi kaj Via estimata edzino.
Al mia edzino rapide mi2
1 Ĉi tie videblas (eble dulitera) vorteto.
2 Tiuj vortoj skribiĝis vertikale sur la maldekstra flanko.
Kiel vi vidas, ankaŭ mi ne certas pri ĉiuj vortoj.
Precipe la finaj vortoj restas iom misteraj. Ĉu mi mislegis ilin? Ĉu ili estas daŭrigo de la lasta frazo en la horizontale skribita parto?
Kion vi opinias?
Do mi nun prezentas la tekston kiel mi legis ĝin:
1912-02-15
Kara Sinjoro,
mi danke ricevis Vian leteron (kaj mia edzino Vian poŝtan karton), el kiu mi kun plezuro vidis, ke Vi bonstate revenis hejmen. –
Vi ne bezonas vin senkulpigi, ĉar [...]1 mi tiam vespere estis iom ekscitita, la kulpo estis ne Via, sed mia: en la lasta tempo mi estas tro nerva.
Novan saluton al Vi kaj Via estimata edzino.
Al mia edzino rapide mi2
Via L. L. ZAMENHOF
1 Ĉi tie videblas (eble dulitera) vorteto.
2 Tiuj vortoj skribiĝis vertikale sur la maldekstra flanko.
Kiel vi vidas, ankaŭ mi ne certas pri ĉiuj vortoj.
Precipe la finaj vortoj restas iom misteraj. Ĉu mi mislegis ilin? Ĉu ili estas daŭrigo de la lasta frazo en la horizontale skribita parto?
Kion vi opinias?
4 komento(j):
Interesa letero. La dulitera vorteto sub (1) sendube estas "se". Ankaux mi ne tuj komprenis la lastajn vortojn, sed mi relegos ilin poste. Do eble ...
Mi kredas ke la fino de la letero estas:
... "Koran saluton al vi kaj al via estimata edzino de mia edzino kaj de mi. Via Zamenhof"
Post pli ol semajno ne alvenis kromaj komentoj.
Mi do konkludas, ke la proponoj de Morten estas ĝustaj. :-)
Fakte mi konsentas kun ambaŭ konjektoj liaj:
1. La konjunkcio "se" pravigas la videblan komon malantaŭ "ekscitita".
2. La vertikale skribitaj vortoj nun bone kuntekstas kun la antaŭa frazero.
Dankon al bloganto el alia provinco de Planlingvujo!
mi ne povis solvi la lastan leteron de Ludoviko... iom malfacila skribmaniero.
Cxiukaze, mi scivoleme atendas eblan venontan defion.
Amike
Faru komenton pri Plia majstra aŭtografo (solvo)
<< Reen al la ĉefpaĝo