Trezoreto
En sia blogero de 2005-11-29 Ken MINER atentigas pri TTTejo, kie elŝuteblas la iama E-librejo. Mi ne scias, kiu unue informis pri tiu ebleco, sed mi trovis ĝin meze de novembro en anglalingva respondo al afiŝo al la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.
Ken ja tute pravas pri la efemereco de tiaj retejoj. Sekve mi decidis komisii mian komputilon pri la elŝtuado. Tiucele mi uzis la programon wget, ĉar ĝi kapablas elŝuti tutan TTTejon aŭtomate. Se vi atente legos la oficialan retpaĝon pri wget, vi trovos, ke ĝi ne nur disponeblas por Linukso kaj uniksoidaj operaciumoj, sed ankaŭ por Vindozoj.
Mi kutime uzas komandan linion similan al:
wget -b -rx -np URL
Ĉi-kaze per
wget -b -rx -np http://82.182.30.179/inko/
mi elŝutigis entute 326 MB en 521 dosieroj (inter ili 236 PDF-aĵoj) dum ĉirkaŭ unu horo.

2 komento(j):
Stephan,
Fakte, estis vi, kiu atentigis min pri la haveblo de la iama eLibrejo. Mi ĵus estis aldononta tion al mia blogaĵo de 29a Novembro, 2005, sed nun post via mencio tio eble kaŭzus konfuziĝon, do mi simple agnoskas ĝin ĉi tie.
Ken
Kara Ken,
vi pravas. Mi ja konservemas kopiojn de retleteroj forsenditaj. ;-)
Sed aliflanke via blogero memorigis min pri tio, ke mi ankoraŭ ne elsuĉis (tiel!) la trezorejon. :-)
Cetere, wget ankaŭ taŭgas por elŝuti tutan retejon al sia hejma komputilo, ekz. por fari vicrisurcon sur lumdisko aŭ por uzi ĝin surloke:
wget -rx -np --convert-links -b http://sunflower.com/~miner
(Kompreneble la supra komando estu nur unulinia.)
Faru komenton pri Trezoreto
<< Reen al la ĉefpaĝo