2006-04-11

Helpo (ne nur) por blogantoj

Antaŭ kelkaj monatoj mi priskribis, kiel oni povas elŝuti tutan TTT-ejon, do ekz. ankaŭ blogon, per la programo wget. Mi mem uzis ĝin kutime post aldoniĝo de komento aŭ publikigo de plia afiŝo por certigi, ke mi disponas aktualan kopion ankaŭ eksterrete.

Hieraŭ mi modifis la ŝablonon de tiu ĉi blogo, kiu ŝanĝis la prezentiĝon de la enhavo. Vi certe rimarkis, ke aperis elektiloj en la dekstra kolumno. Tiu ĉi laboro estis instrua por mi, sed bedaŭrinde wget nun ne plu funkcias kontentige: ĝi simple ne trovas ligilojn al ĉiuj dosieroj elŝutendaj. Do mi lerte sukcesis seniĝi de valora helpilo. :-(

La oficiala Blogger-a metodo por fari rezervon de sia blogo ne ŝajnas al mi tre komforta. Mi eĉ ne serioze konsideris ĝin kiel solvon de mia dilemo.

Serĉado en la reto kondukis min al ... alia blogo, kiu estas aparte interesa kaj helpa por sam-Blogger-anoj, ĉar ĝi traktas teknikajn aferojn. Sed la afiŝo Backup Your Blog elstaras pro tio, ke ĝi priskribas programon kaj procedon, kiujn povas profiti ĉiuj blogujanoj. HTTrack estas komforta programo kun grafika uzulinterfaco, per kiu oni povas facile elŝuti TTT-ejon sur sian lokan komputilon. Ĝi kreas identan kopion ("spegulon") de la hipertekstaro, tiel ke oni povas foliumi la materialon sen bezono de retkonekto.

Mi jam sukcese aplikis ĝin al mia propra blogo kaj al tiu de Kenneth L. MINER. Tiu ĉi ja estas jam sufiĉe ampleksa. HTTrack bezonis ĉ. kvaronan horon por "elsuĉi" ĝin. Sed poste la programo ja des pli rapide plenumos la taskon ĝisdatigi mian kopion de la heliantujejo, kiam mi denove lanĉos ĝin.

Se vi hazarde perdos vian retkonekton dum elŝutado, tio ne estos problemo, ĉar post rekonektiĝo HTTrack simple ekdaŭrigos tie, kie ĝi interrompiĝis antaŭe.

Fine mi ne forgesu mencii, ke HTTrack estas libera programo: ĝi publikiĝis kun la Ĝenerala Publika GNU-Permesilo.

Do, kiam vi ekuzos HTTrack-on? :-)

1 komento(j):

Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris:

Kara Kolonjano, mi ektrovis vian blogon danke al blogaĵo far Beĉjo.
Pri HTTrack, mi akordas kun vi, ĝi estas utila, mi uzas ĝin jam dum iom longa tempo. Krom tiu programo mi ankaŭ uzas jenajn programojn kiuj eble interesos vin: IntelliTamper, trovebla en www.intellitamper.com por ekzameni la strukturon: Kie estas ĉiu dosiero de iu ajn retejo. Kaj Xenu Link Sleuth, ekzamenilo pri ligoj, trovebla en home.snafu.de/tilman/xenulink.html. Ĉi-lasta estas utila por kontroli ĉu la ligoj el niaj paĝoj ankoraŭ funkcias: ĉu la alligitaj paĝoj aŭ dosieroj jam malaperis.
Saluton.
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
blogo: Skribitaj Pensoj

afiŝita je 13 April, 2006 21:49 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Helpo (ne nur) por blogantoj

<< Reen al la ĉefpaĝo