2007-07-16

Malpopulariĝo

Pro diversaj kialoj mi neglektis tiun ĉi blogon dum monatoj. Mi ekde nun denove provos afiŝi almenaŭ unu artikolon ĉiusemajne.

Kvankam mia antaŭa afiŝo aperis nur fine de oktobro 2006, iompostioma malpopulariĝo de la retejo observeblas jam dum tuta jaro:

Site Meter: vizitoj kaj paĝorigardoj dum la lastaj 12 monatoj
Site Meter: vizitoj (flave) kaj paĝorigardoj (ruĝe) dum la lastaj 12 monatoj

Kelkaj kontribuaĵoj intertempe malaktualiĝis kaj restos interesaj nur el historia vidpunkto: Retlando ja estas rapide ŝanĝiĝanta mondero.

Espereble vi baldaŭ trovos freŝajn artikolojn pri babilejoj kaj aliaj aspektoj de la reta vivo.

Krome mi certe iom eksperimentos pri la aspekto de la blogo, ĉar Blogger intertempe aldonis kelkajn eblojn.

2 komento(j):

Blogger María diris:

kara, la malpopulariĝo de via blogo estas tute komprenebla...vi skribis nenion dum monatoj do, oni supozis la blogo estis morta...Mi tamen gxojas ke gxi pluvivas denove...
amike via

afiŝita je 24 Juli, 2007 00:14 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Bonvenon reen! Malkiel Luneto mi ne supozis vian blogon morta, nur dorma, kaj pro neeviteblaj kialoj. Mi kontrolis ĝin regule.

Ken

afiŝita je 24 Juli, 2007 04:01 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Malpopulariĝo

<< Reen al la ĉefpaĝo