2009-05-19

Parolu Esperanton, mondo!

Kolonjano dum skajpa konferenco kun brazilaj komencantoj je 2009-04-18Kontraste al la supozo de iuj, Esperanto estas prononcebla kaj do ja parolebla lingvo.

Kaj ne nur tio: Ĝi eĉ taŭgas por komuniki kun alilingvanoj, do ne nur uzeblas por foje malkrokodileti nacilingvece en onia loka klubo.

Eble tiuj, kiuj renkontas min en tajpbabilejo, supozas, ke fakte ankaŭ mi uzas la lingvon nur skribe.

Bedaŭrinde ili malpravas. ;-)

Meze de aprilo Emilio CID serĉis eksterlandajn skajpanojn, kiuj pretos renkontiĝi kun brazilaj komencantoj voĉe kaj vide.

Mi estis inter kelkaj volontuloj, kiuj dum iu sabata posttagmezo pruvis al entuziasmaj transekvatoraj lernantoj, ke Esperanto ja uziĝas ankaŭ de alinacianoj kaj ke tiuj eĉ povas lerni unu frazon en la portugala.

Kion mi ne sciis: La skajpaj renkontiĝoj filmiĝis. Kaj poste oni kreis filmeton longan ĉirkaŭ 17 minutojn, kiu konsistas el kelkaj scenoj kun diversaj skajpanoj.

En la retejo de Parolu, mondo! vi povas spekti la rezulton: Komencantoj el la brazila urbo Santos komunikiĝis kun skajpanoj en Ĉinujo, Kanado, Germanujo kaj Italujo.