2009-05-14

Kunveno de Kolonja Esperanto-Klubo (KEK)

Post longa paŭzo ĉi-monate mi fine denove ĉeestis laŭvican kunvenon de la Kolonja Esperanto-Klubo.

Klubvesperoj estas iom maloftaj, ĉar okazas nur unufoje en monato kaj eĉ ne ĉiumonate pro lernejaj ferioj. Ofte la germanlingvanoj restas inter si, sed bonŝance Kolonjo ne estas tute seninteresa urbego: Alilingvaj Esperantistoj foje vizitas ĝin kaj ni jam bonvenigis gastojn el diversaj aliaj landoj.

Pasintan lundon dek homoj kunvenis, inter ili nur unu virino, sed ankaŭ eksterlandano: anglalingvano el Kimrujo.

La renkontiĝo komenciĝis per agrabla surprizo: Iu nekonata mecenato regalis la klubon per ekzempleroj de libro, kiu aperis en 2008. Temas pri la Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto Esperanto-Deutsch, kiun mia samgeneraciano d-ro Ulrich MATTHIAS verkis surbaze de la Weltsprachenwörterbuch Deutsch-Esperanto Esperanto-Deutsch de la sviso Dietrich M. WEIDMANN, ankaŭ mezaĝulo.

Tiu ĉi vortaro havas plurajn avantaĝojn:
  1. Ĝi ne estas dika kaj pezega, do facile kunportebla.

  2. La kvalito estas alta, ĉar temas pri bindita libro.

  3. La prezo estas modesta. Do eĉ se oni ne trovas mecenaton, oni tamen povas aĉeti ĝin. :-)

  4. Inter la elektitaj vortoj estas multaj el sufiĉe modernaj terenoj. Junuloj aprezos, ke ankaŭ cool resp. mojosa troveblas en la libro.

  5. Iom nekutima, sed certe ne senutila por multaj komencintoj: En la Esperanta parto formoj kun mal-, ne-, sen- kaj kelkaj aliaj „prefiksoj“ ne aperas ĉe la baza radiko, sed enviciĝis laŭalfabete.

  6. Mi ankoraŭ ne posedis ĝin. ;-)
Poste la klubestro disdonis kopiojn de teksto, en kiu priskribiĝas la celoj de EDE, kiu aperos kiel unu el pli ol tridek partioj sur la balotilo por la Eŭropa Parlamento. La klubanoj laŭvice laŭtlegis parton kaj mi povis konstati, ke plej multaj el ili certe ne ofte faras tion. Se ĉeestintus neŭtrala observanto, li aŭ ŝi konstatintus parte fortan germanan akĉenton. Ankaŭ nia eksterlanda gasto prononcis treege anglece. Supozeble mi estis la sola inter la ĉeestantoj, kiu uzas Skajpon por paroli Esperanton kun alilingvanoj.

Post ioma diskuatdo pri EDE okazis ankoraŭ kelkaj pli-malpli amuzaj lingvoludoj kaj tiam jam temp' está por iri al la surloka d|trinkejo, kie oni denove germanumis — ĉefe pri la ekonomia krizo.

La venonta klubvespero estos je la 8-a de junio. Mi klopodos partopreni ankaŭ tiun ĉi.

En julio kaj aŭgusto ne okazos kunvenoj pro la someraj ferioj en Nordrejn-Vestfalujo.

Certe iuj kolonjanoj ĉeestos internaciajn renkontiĝojn kaj jubileajn kongresojn dum tiuj monatoj, sed mi ne estos inter ili.