2009-05-24

Elektado de la federacia prezidanto

Standardo de la federacia prezidantoAntaŭ tridek jaroj la Bundesversammlung (= federacia kunveno) unuafoje kunsidis la 23-an de majo por elekti novan Bundespräsidenten (= federacian prezidanton). Konforme al tiu tradicio ankaŭ hieraŭ la membroj de tiu konstitucia organo, kiu havas nur unu celon, plenumis sian taskon en la plenkunsida salono de la germana Reichstag (= regna parlamentejo) en la centro de Berlino.

Normale tie kunvenas nur la anoj de la Bundestag (= federacia parlamento), sed ĉi-foje ne nur ĉiuj 612 parlamentanoj, sed aldone sama nombro de deputitoj elektitaj de la Landtage (= landaj parlamentoj) de la dek ses Bundesländer (= federaciaj landoj) devis trovi sidlokon.

Entute 1.2241 homoj kunvenis por decidi pri la estonta plej altranga reprezentanto de la Federacia Respubliko Germanujo. Kvar homoj estis kandidatoj, el kiuj nur du havis ŝancon fakte elektiĝi: la ĝisnuna federacia prezidanto s-ro Horst KÖHLER kaj denove s-ino Gesine SCHWAN, kiu dum la antaŭa balotado en la jaro 2004 malvenkis.

La subtenantoj de KÖHLER konsistis el reprezentantoj de la konservativaj partioj (CDU kaj CSU), la liberala partio (FDP) kaj de la t.n. Freie Wählergemeinschaften (= liberaj komunumoj de voĉdonantoj), kiuj sukcesis eniri la bavaran parlamenton en 2008.2

SCHWAN estis kandidato de la maldekstraj partioj: socialdemokratoj (SPD) kaj verduloj (Bündnis 90/Die Grünen) subtenis ŝin. Krome oni esperis, ke la kandidato de la ekssocialistoj (Die Linke) post la unua voĉdonado retiriĝos kaj do ankaŭ ties partio subtenos la profesorinon.

Laŭ la konstitucio dum la unuaj du voĉdonadoj kandidato bezonas absolutan plimulton, do ĉi-foje minimume 613 el 1.224 voĉoj. Dum eventualaj pliaj voĉdonadoj sufiĉas relativa plimulto.

Oni antaŭe kalkulis, ke KÖHLER povus reelektiĝi jam per la unua voĉdonado, se ĉiuj subtenantoj restus fidelaj.

Aliflanke SCHWAN esperis, ke tio ne sukcesos kaj ŝi havos ŝancon, se ankaŭ dum la dua voĉdonado kelkaj preferus ŝin aŭ sin detenus. Tria voĉdonado povus alporti venkon ankaŭ por ŝi.

La rezulto de la elekto do estis necerta, sed aliflanke ĉiuj tri el la ĝisnunaj federaciaj prezidantoj, kiuj deĵoris dufoje3, reelektiĝis per absoluta plimulto jam en la unua voĉdonado.4

La voĉdonado estas sekreta, tamen por multaj gravas partianeco, kvankam federacia prezidanteco laŭkonstitucie postulas neŭtralecon kaj superpartiecon.

Ne okazas prezentiĝo de kandidatoj nek debatoj antaŭ la voĉdonado. La prezidanto de la federacia parlamento prezidas la kunvenon kaj certigas, ke oni procedas laŭregule.

La unua voĉdonado ekis iom post tagmezo kaj ĉirkaŭ du horojn poste parlamenta prezidanto Norbert LAMMERT povis komuniki la rezulton: KÖHLER fakte venkis per la minimuma absoluta plimulto de 613 voĉoj.

La naŭa federacia prezidanto do estos la kvara, kiu deĵoros entute dek jarojn.

Krome la plej alta ŝtata ofico de Germanujo restas vira afero.5

Fine mi ankoraŭ menciu, ke ankaŭ alia germana Esperantisto blogis pri la evento: Nepre legu la artikolon de Dirk BINDMANN.

Piednotoj:

1 Fakte unu parlamentano ne povis partopreni pro subita grava malsaniĝo.

2 Pro la sukceso de tiuj novuloj, la konservativa CSU perdis sian absolutan plimulton en la parlamento. Tial post jardekoj ĝi unuafoje devis koalicii kun alia partio por povi denove regi Bavarujon. Rezulto estas landa registaro, al kiu apartenas ankaŭ pluraj ministroj el la FDP.

3 Kontraste al la federacia kanceliero, kiu povas reelektiĝi senlime — Konrad ADENAUER (naskiĝis en 1876 [!]) oficis de 1949 ĝis 1963, Helmut KOHL eĉ de 1982 ĝis 1998 —, federacia prezidanto oficas kvin jarojn kaj nur tuj poste unufoje reelekteblas.

4 En 1989 Richard VON WEIZSÄCKER okaze de sia reelektiĝo tiom popularis, ke eĉ ne ekzistis alia kandidato. VON WEIZSÄCKER deĵoris de 1984 ĝis 1994, do li estis prezidanto de tuta Germanujo dum la lastaj jaroj, kvankam neniu orientgermano voĉdonis por li.

5 Aliajn altajn oficojn ja jam okupis aŭ okupas inoj: De 1972 ĝis 1976 Annemarie RENGER estis prezidanto de la germana parlamento kaj de 1994 ĝis 2002 la federacia konstitucia kortumo havis prezidantinon, Jutta LIMBACH. Ekde aŭtuno 2005 oficas federacia kancelierino Angela MERKEL.
Aliflanke ĝis nun ne estis prezidantino de la federacia konsilantaro, en kiu reprezentiĝas la federaciaj landoj. En 2005 la ĝis nun ununura ĉefministrino de federacia lando, Heide SIMONIS, ne reelektiĝis kaj do maltrafis la okazon, kiam estis la vico de ŝia lando, Ŝlesvig-Holstinujo.

5 komento(j):

Blogger Kolonjano diris:

Mi venis per Gugla konto kaj tio funkcios senprobleme. :-)

afiŝita je 13 August, 2009 17:40 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Mi estas tute anonima!!! :-D

afiŝita je 13 August, 2009 17:41 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Malbona Ludoviko diris:

Mi estas la Malbona Ludoviko! >:->

afiŝita je 13 August, 2009 17:43 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Ĉu ankaŭ per OpenID?

afiŝita je 13 August, 2009 17:47 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Jes, mi povis!!! :-)

afiŝita je 13 August, 2009 17:55 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Elektado de la federacia prezidanto

<< Reen al la ĉefpaĝo