2009-05-22

60 jaroj da provizoreco

Morgaŭ estos la sesdeka datreveno de la ekvalidiĝo de la Grundgesetz1, la konstitucio de la dua germana respubliko.

Germanujo okupata de Britujo, Francujo, Soveta Unio kaj Usono en 1945 kaj 1946Post la fina malvenko kaj senkondiĉa kapitulaco de nazia Germanujo en majo 1945 la lando estis okupata de la kvar aliancaj potencoj.

Dum la orienta parto de Germanujo estis sub sovetunia influo (ruĝa), la okcidentan parton dividis inter si Britujo (verda), Francujo (blua) kaj Usono (flava). La mapo montras la situacion de 1946, kiam jam formiĝis la estontaj federaciaj landoj.

Vi konstatos:
  • Ankoraŭ ekzistis tri landoj en la sudokcidento: La nuna federacia lando Baden-Württemberg (= Baden-Virtembergo) formiĝis nur en 1952 per unuiĝo de la tri eroj.

  • Sarlando estis fakte sub franca influo kiel kvazaŭ aŭtonoma regiono. Ĝi aliĝis al la okcidenta germana ŝtato nur en 1957 post referendumo.

  • Ĉiu el la kvar potencoj respondecis pri parto de la iama ĉefurbo Berlino.
Jam komence de 1947 la brita kaj usona zonoj unuiĝis al t.n. Bizone (= Zonduopo). En marto de 1948 aliĝis la franca zono kaj do formiĝis la Trizone (= Zontriopo), unueca ekonomia teritorio okcidentgermana, kiun la loĝantoj ŝerce nomis Trizonesien (= Trizonlando — analoge al Indonesien).

En junio de 1948 la germana marko enkondukiĝis kiel nova monsistemo en la Zontriopo kaj la tri okcidentaj partoj de Berlino.

Paralele la evoluo al formiĝo de aparta okcidentgermana ŝtato progresis: Ekde septembro 1948 la Parlamentarische Rat (= Parlamenta Konsilantaro) kunsidis en la urbo Bonn por krei la estontan Grundgesetz. La 8-an de majo 1949 la konsilantaro aprobis la konstitucion kaj prezentis ĝin ne al la popolo — ĉar referendumo ne okazis —, sed al la parlamentoj de la unuopaj federaciaj landoj. El tiuj du trionoj devis konsenti, por ke la konstitucio fakte validiĝu.

Nur en unu lando, Bavarujo, plimulto de la parlamentanoj malaprobis la konstitucion, dum per alia plimulto oni tamen pretis submetiĝi al la decido de plejmulto de la landoj. Tial la provizora konstucio fine akceptiĝis ankaŭ en Bavarujo kaj la nova ŝtato naskiĝis je la 23-a de majo 1949. Bonn fariĝis provizora ĉefurbo kaj sidejo de parlamento kaj registaro de la Bundesrepublik Deutschland (BRD) (= Federacia Respubliko Germanujo (FRG)).

La federaciaj landoj de FRG en 1957De 1949 ĝis 1990 tiu konstitucio fakte validis nur en FRG, sed oni kreis ĝin supozante, ke iam — espereble baldaŭ — ankaŭ la homoj, kiuj loĝis en la orienta parto, do en la Deutsche Demokratische Republik (DDR) (= Germana Demokratia Respubliko (GDR)), estos civitanoj de tiam reunuiĝinta lando.

En la preamblo de la konstitucio de 1949 oni povis legi:
[...] Es hat auch für jene Deutschen gehandelt, denen mitzuwirken versagt war.

(= Ĝi [t.e. la germana popolo] agis ankaŭ por tiuj germanoj, kiuj ne povis kunlabori.)

Das gesamte Deutsche Volk bleibt aufgefordert, in freier Selbstbestimmung die Einheit und Freiheit Deutschlands zu vollenden.

(Por la tuta germana popolo restas la tasko, libere kaj memdecide kompletigi la unuecon kaj la liberecon de Germanujo.)
Fakte dum la unuaj jardekoj oni oficiale asertis, ke sole FRG rajtas reprezenti la germanojn kaj ne havis diplomatajn rilatojn kun ŝtatoj, kiuj agnoskis GDR-on. Nur komence de la 1970-aj jaroj la rilatoj intergermanaj iom normaliĝis pro kontrakto kaj en 1973 ambaŭ fine membriĝis en UN. Tio okazis, post kiam nova okcidentgermana registaro kun socialdemokrata federacia kanceliero Willy BRANDT sukcesis plibonigi ankaŭ la rilatojn kun aliaj ŝtatoj de la socialisma bloko: Soveta Unio, Polujo kaj Ĉeĥoslovakujo.

Tiam oni fakte akceptis la daŭran kunekzistadon de du ŝtatoj sur germana teritorio kaj klopodis laŭeble agrabligi la vivon de la „gefratoj“ en la oriento. Krome ŝajnis, ke per la nova Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Socialista Unueca Partio kaj Prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de GDR, Erich HONECKER, komenciĝis periodo de relativa libereco ankaŭ por orientgermanoj.

Sed reunuiĝo de Germanujo restis nerealisma revo de nur malmultaj hieraŭuloj, ĉar Soveta Unio neniam akceptos la reaperon de potenca ŝtato en centra Eŭropo. Almenaŭ tiel ŝajnis dum la erao de sovetunia estro Leonid BRESCHNEW.

Kiel ni scias, en 1985 enposteniĝis nova soveta Ĝenerala Sekretario Michail GORBATSCHOW, dum kies regado okazis ŝanĝoj, kiuj ebligis al la satelitoj de la orienta superpotenco liberiĝi kaj sendependiĝi. En GDR la gvidantaro ne povis akcepti la reformojn kaj provis konservi la antaŭan staton. La loĝantaro pli kaj pli malkontentiĝis, multaj homoj provis forlasi la landon tra Ĉeĥoslovakujo kaj Hungarujo kaj la opozicio plifortiĝis.

En aŭtuno de 1989 okazis paca revolucio en GDR, kiu sukcesis ankaŭ pro tio, ke ĉi-foje la sovetunia armeo ne subtenis la regantojn por savi ilin (kiel okaze de la ribelo je la 17-a de junio 1953). Antaŭe oni timis, ke eble okazos io simila al la perforta ĉesigo de la protestoj sur placo Tian An Men en Pekino. La 9-an de novembro 1989 la landlimo de GDR al FRG kaj Okcidenta Berlino malfermiĝis kaj multaj GDR-anoj unuafoje povis transiri al okcidento (kaj reveni hejmen) sentime.

En marto 1990 la civitanoj unuafoje povis elekti nacian parlamenton laŭ vere demokrataj reguloj. En majo okazis liberaj elektoj de komunumaj parlamentoj. En julio la okcidenta germana marko fariĝis laŭleĝa mono ankaŭ en GDR. En septembro FRG, GDR, Britujo, Francujo, Soveta Unio kaj Usono subskribis kontrakton, per kiu finiĝis ĉiuj ĝistiamaj privilegioj de la iamaj aliancanoj dum la milito kontraŭ nazia Germanujo.

Germanujo reunuiĝinta kun 16 federaciaj landojTial fine, post nur unu jaro — rapidega evoluo, kiun antaŭvidis neniu kaj kiun eble volis, sed ne povis malhelpi iuj el la venkintoj de la dua mondmilito — la orienta ŝtato malaperis per la aliĝo de kvin novaj federaciaj landoj al FRG je la 3-a de oktobro 19902.

En 1991 la federacia parlamento decidis, ke Berlino denove estos ĉefurbo kaj sidejo de parlamento kaj registaro de Germanujo. Fine de la jarmilo oni fakte transloĝiĝis al la plej granda urbego (ankaŭ reunuiĝinta) kaj nun oni ofte uzas la terminon Berliner Republik (= Berlina respubliko) kontraste al la antaŭa Bonn-a epoko.

Antaŭe oni supozis, ke pro tiu grava ŝanĝo oni kreos novan konstitucion3 por tuta Germanujo kaj okazos referendumo pri ĝi. Sed fakte oni nur ŝanĝis kelkajn artikolojn kaj la preamblo nun finiĝas tiel:
Die Deutschen in den Ländern Baden-Württemberg, Bayern, Berlin, Brandenburg, Bremen, Hamburg, Hessen, Mecklenburg-Vorpommern, Niedersachsen, Nordrhein-Westfalen, Rheinland-Pfalz, Saarland, Sachsen, Sachsen-Anhalt, Schleswig-Holstein und Thüringen haben in freier Selbstbestimmung die Einheit und Freiheit Deutschlands vollendet.

(= La germanoj en la [federaciaj] landoj Baden-Virtembergo, Bavarujo, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesujo, Meklenburg-Antaŭpomerujo, Malsupra Saksujo, Nordrejn-Vestfalujo, Rejnland-Palatinato, Sarlando, Saksujo, Saks-Anhalto, Ŝlesvig-Holstinujo kaj Turingujo per libera memdecido kompletigis la unuecon kaj liberecon de Germanujo.)

Damit gilt dieses Grundgesetz für das gesamte Deutsche Volk.

(= Nun tiu ĉi fundamenta leĝo validas por la tuta germana popolo.)
Dum sesdekjara provperiodo la „provizora“ konstitucio montriĝis tiom daŭripova, ke nuntempe nur malmultaj volas anstataŭigi ĝin per io nova. Ni esperu, ke ankaŭ estonte ĝi certigos la bonfarton de Germanujo en iom post iom unuiĝanta Eŭropo.

Piednotoj:

1 Laŭvorte Grundgesetz signifas fundamenta leĝo. Pro politikaj kialoj oni en 1949 ne uzis Verfassung (= konstitucio), ĉar ne temis pri konstitucio por tuta Germanujo kaj la lando siatempe ne estis suverena.

2 La 3-a de oktobro estas la nacia tago de reunuiĝinta Germanujo. Antaŭe en FRG tiun signifon havis la 17-a de junio: ĝi memorigis pri la malsukcesa ribelo de la orientgermanaj laboristoj en 1953.

3 La lasta artikolo (n-ro 146) de la Grundgesetz tekstis:
Dieses Grundgesetz verliert seine Gültigkeit an dem Tage, an dem eine Verfassung in Kraft tritt, die von dem deutschen Volke in freier Entscheidung beschlossen worden ist.

(= Tiu ĉi fundamenta leĝo perdas sian validecon en tiu tago, kiam ekvalidos konstitucio, kiun aprobis la tuta germana popolo per libera decido.)