2008-05-16

Sentaŭgulo fine tamen reekblogos en 2008

Pro diversaj kialoj tiu ĉi blogo neglektiĝis dum la pasintaj monatoj. Ne aldoniĝis novaj blogeroj, ne ŝanĝiĝis jam ekzistantaj kaj ne aperis novaj komentoj (eĉ ne de mi mem ;-) ).

Jen mi do anoncas, ke mi provos regali miajn eblajn legontojn per kelkaj atentindaj fragmentoj el mia senĉesa fluo de pensoj dum la tagoj, semajnoj kaj monatoj, kiuj restis de tiu ĉi jubilea jaro.

Mi esperas kaj deziras al ĉiuj samlingvanoj en Bloglando, ĉu aŭtoroj, ĉu legantoj, ĉu komentemuloj, ke ili fartas kaj fartu bone.

Ĝis baldaŭ! :-)