2008-05-16

Famiĝu ankaŭ vi …

… kaj famadu pli ol nur 15 minutojn!

LaPingvino (tiel!), juna kaj ambicia civitano de Retlando, pasintan monaton lanĉis retejon por kolekti kaj konservi citaĵojn el plej diversaj babilejoj.

LaPingvino registrigis la domajnon korif.eu. La altnivela interreta domajno .eu estas rezervita por la Eŭropa Unio. Nehazarde la tuta domajnnomo similegas al la Esperanta vorto korifeu1. Evidente ĝi elektiĝis pro facila memoreblo.

La retejo mem estas facile uzebla de ĉiu ajn vizitanto. Oni ne bezonas registriĝi aŭ toleri vere tedan reklamaĉon dum sia vizito.

Kion vi povas fari surloke2:
  • legi jam afiŝitajn citaĵojn kaj (mal)amuziĝi pri ili

  • ekscii pri citaĵoj, kiujn vizitantoj konsideris aparte (mal)bonaj

  • juĝi la bonecon de citaĵo per (mal)altiga klako ŝanĝanta ties rangon en la listo.

  • malaprobi unuopajn citaĵojn

  • aldoni citaĵojn
Precipe la lasta eblo estas grava, ĉar la retejo estas ankoraŭ sufiĉe freŝa kaj la nombro de la citaĵoj malalta. ;-)

Se vi, kiel mi, frekventas iun ajn babilejon, kie oni uzas Esperanton, vi certe jam travivis momentojn, kiam aperis lingvaj perloj, kiujn vi nepre ŝatus konservi por postaj generacioj. Jen via ŝanco!

Ĉi-sube mi prezentas ekranfoton, sur kiu videblas parto de la momenta listo de la laste aldonitaj citaĵoj:

Lastaj citaĵoj de korif.eu
Ĉu vi jam sopiras pri famiĝo? Se jes, ek al korif.eu!

Piednotoj:

1 Se vi ankoraŭ ne sciis pri la (ZAMENHOF-a kaj oficialigita) vorto korifeo, ne hezitu legi pri ĝi en ReVo.

2 Kompreneble la retpaĝaro en sia nuna stato kvazaŭ invitas al manipulado. Aliflanke la Esperanta babilantaro ne estas tiom granda komunumo kaj eble ne multaj vere intencas famiĝi per tia dubinda agado. Kaj vi eble opinios, ke la aŭtoro de tiu piednoto estas nesavebla naivulo …

4 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Mi iom hezitus pro timo ofendi cititajn babilantojn. Aliflanke se necesus ĉiam peti citpermeson la afero certe stagnus. Krom tiu ebla problemeto, tre bona ideo!

Ken

afiŝita je 21 Mai, 2008 11:49 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Der Kommentar wurde von einem Blog-Administrator entfernt.

afiŝita je 21 Mai, 2008 11:51 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Kara Ken,

ofend(iĝ)emo ĉiam estas risko.

Sed ŝajnas, ke ĝis nun monavidaj advokatoj kaj ekprocesemaj kverelemuloj en Esperantlingva TTT ankoraŭ estas neglektebla minoritato.

Almenaŭ mi mem ne povas prezenti perditan kortuman batalon kiel rezulton de tro aŭdaca agado en retbabilejoj.

Mi eĉ ne eksciis pri konsiderinda ekscitiĝo pro iu detaleto en unu el miaj ja ne tiom multnombraj, sed daŭre publike videblaj blogeroj.

Kolonjano

P.S.: Mi forigis vian duan komenton, ĉar ĝia enhavo preskaŭ identis kun la unua.

afiŝita je 23 Mai, 2008 14:01 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:

Hodiaŭ mi ŝanĝis la ligilon, kiu informas pri LaPingvino.

Krome mi anstataŭigis la ekranfoton per alia.

afiŝita je 08 März, 2009 23:49 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Famiĝu ankaŭ vi …

<< Reen al la ĉefpaĝo