2007-09-20

Gerda Kofo malaperis

Kofo (Karl FREEMAN) estas usona Esperantisto, kiu loĝas en la urbo Modesto de la subŝtato Kalifornio. Li ekokupiĝis pri la lingvo antaŭ multaj jaroj kaj i.a. kunlaboris pri ReVo1. Mi ekkonis lin antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ekpaŝis en la mondon de reta babilado. Li estis regula vizitanto al la babilejoj de Ĝangalo, sed jam antaŭe kontribuis al tiu aspekto de la Esperantlingva kulturo.

Kiam mi ekuzis la sferon de voĉbabilado, mi renkontis lin ankaŭ tie (en Paltalko kaj Skajpo). Kaj kiam mi (re)malkovris la mondon de „prababileja“ IRCujo, Kofo estis preskaŭ ĉiutage inter la babilemaj samkanalanoj almenaŭ dum iom da tempo.

Lastatempe lia sanstato evidente malboniĝis kaj el liaj propraj rimarkoj konkludeblis, ke li estonte devos ofte submetiĝi al sufiĉe streĉa kuracado. Tamen ĝis antaŭ du semajnoj Kofo ankoraŭ frekventis la kutimajn Esperantajn kanalojn2. Poste li subite ne plu aperis en IRCujo.

Dume lia komputilo aperas daŭre konektita al Skajpujo, kiel sugestas jena ekranfoto (farita uzante la version 3.5.0.234 de la Vindoza skajpilo):

Kofo fantomanta en Skajpujo je 2007-09-20, mer
Mi provis kontakti lin per tekstmesaĝoj, kiujn Skajpo ŝajne sukcese transigis, sed ĝis nun mi ne ricevis iun ajn respondon de la alia flanko.

Eble iu el la legantoj de tiu ĉi blogero scias, kiel fartas Kofo kaj espereble povos konfirmi, ke ties neaktivado en la Esperantlingva provinco de Babilujo nur estas dumtempa afero.

Kofo, vi ja mankas al ni!

Piednotoj:

1 ReVo (= Reta Vortaro) estas atingebla per tiu, sed ankaŭ per tiu ĉi adreso

2 Tiuj estas #esperanto de IRC-Hispano kaj ##esperanto resp. #babilejo de la freenode-reto.

11 komento(j):

Blogger Nenge diris:

Ne gravas. Eble li troviĝos. Estas multaj aliaj E-skajpumantoj.

Pluraj el miaj samideanaj skajpamikoj malaperas de tempo al tempo, sed plej ofte ili revenas.

afiŝita je 29 September, 2007 13:34 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Ĝisdatigo fare de la bloganto:

Hodiaŭ vespere Kofo unuafoje ne plu aperas kun verda simbolo en mia skajpa amikaro. Tia simbolo ja indikas unu el la jenaj statoj: konektita, babilema, fora, ne disponeblane perturbenda.

Tio povus signifi, ke Kofo (iu) ŝanĝis sian (lian) staton al nevidebla. Sed pli verŝajne lia komputilo fine senkonektiĝis de Skajpujo.

(Dume mi uzas la version 3.5.0.239 de la Vindoza skajpilo.)

afiŝita je 06 Oktober, 2007 19:57 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Plia ĝisdatigo fare de la bloganto:

Hodiaŭ Kofo ŝajne reaperis kiel aktiva en mia skajpa amikaro.

Provinte kontakti lin tekstmesaĝe mi informiĝis, ke fakte estas lia filo Kevin, kiu sidas antaŭ la komputilo.

Li informis min, ke Kofo malsaniĝis antaŭ du monatoj, devis resti en la lito kaj do ne povis atenti sian komputilon.

Kofo nun estas en hospitalo kaj ne fartas bone. Ni esperu, ke li ja resaniĝos.

afiŝita je 18 Oktober, 2007 01:46 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Espereble li baldaŭ revenos!

afiŝita je 05 November, 2007 13:56 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ diris:

jes ja. ankaŭ mi forte esperas revidi nian karlon baldaŭ en la retejaro! fartu bone, kofo!

afiŝita je 12 November, 2007 16:24 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ diris:

mi forte esperas revidi kofon en la retejaro! fartu bone, kofo!

afiŝita je 12 November, 2007 17:09 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Tria ĝisdatigo fare de la bloganto:

Fine de oktobro dum plia mallonga skajpa kontakto kun Kevin, la filo de Kofo, mi eksciis kelkajn novajn detalojn.

Jen mia resumo de la originale anglalingva konversacio:

Kofo forlasis la hospitalon kaj nun estas en resanigejo, kie li restos dum 30 tagoj.

Lia sanstato iom pliboniĝis, sed ne multe.

Ne plu estas danĝero de morto, sed daŭros ankoraŭ longe, ĝis li povos reveni hejmen.


Do verŝajne ni ne spertos la reaperon de Kofo en Retlando antaŭ 2008.

Noto: Kevin petis min pri Esperantigo de frazo, kiu aperu kiel publike videbla informo en Skajpo.

Tamen li ial ĝis nun ne ĝisdatigis la mesaĝon, kiun oni povas legi pri Kofo en Skajpo.

Jen la nova „frapfrazo“:

Karlo forlasis la hospitalon kaj esperas komuniki kun vi ĉiuj baldaŭ.

afiŝita je 20 November, 2007 19:09 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Plej amikajn Esperanto-salutojn de Antibarbarus el Kroatio!

afiŝita je 21 November, 2007 16:47 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Ankoraŭ unu ĝisdatigo fare de la bloganto:

La 21-an de novembro mi eksciis de giridhar , barata skajpano, ke oni povas telefone atingi Kofon en la resanigejo menciita supre.

La postan tagon mi fakte sukcesis alvoki Kofon, kiam matenis en lia loko. Ni interparolis nur kelkajn minutojn, ĉar montriĝis, ke li ankoraŭ ne matenmanĝis. Tamen mi tiel fine konvinkiĝis, ke Kofo daŭre estas bonhumora homo kaj ja ĝojas kontaktiĝi de retamikoj.

Dume certe aliaj skajpanoj same kontaktis nian veteranon. Sed mi ne scias, ĉu Kofo intertempe povis forlasi la resanigejon aŭ ĉu almenaŭ li povos pasigi la jarfinajn festojn en familia rondo.

afiŝita je 18 Dezember, 2007 02:52 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Salut! Une Famille WEBANCK de Metz (France)

afiŝita je 06 Januar, 2008 02:19 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Lasta (?) ĝisdatigo fare de la bloganto:

Matene je la 6-a de januaro 2008 mi alvokiĝis skajpe de Kevin. Ni sufiĉe longe interparolis (en la angla), sed jen la esenca novaĵo:

Lia patro ja revenos hejmen dum tiu ĉi semajno. Ni do povos esperi revidi Kofon en Retlando baldaŭ. Eble nur tajpbabilante, sed eble ankaŭ voĉskajpante. :-)

Do denove atentu la skajpan konton de Kofo en via amikaro. ;-)

afiŝita je 07 Januar, 2008 23:44 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Gerda Kofo malaperis

<< Reen al la ĉefpaĝo