2006-10-26

Retaj parolejoj (I): Paltalk

En feburaro 2004 mi malkovris la mondon de babilejoj. Antaŭe mi konsideris retbabiladon afero por dekkelkjaruloj, simile kiel la amasa uzado de poŝtelegramoj1. Sed en tiu ĉi babilejo troveblis Esperantlingvanoj. Kaj unu el la unuaj babilantoj, kiujn mi vidis tie, montriĝis samideano, kiun mi renkontis unuafoje dum la 70-a UK en Aŭksburgo preskaŭ dudek jarojn antaŭe …

Kiel vi scias, mi restis fidela al la retbabileja mondo. Mia unua kromnomo estis malino, sed mi baldaŭ ekuzadis Kolonjano anstataŭe.

Bone, mi do aliĝis al babilejo, kie oni komunikas … tajpe. Sed Esperanto ja estas lingvo, kiun oni povas uzi ankaŭ voĉe. Antaŭe mi faris tion nur dum kelkaj kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj (ekz. la kunvenoj de la Kolonja klubo) aŭ telefone.

Baldaŭ mi eksciis pri Paltalk2 aŭ „Paltalko“ (= PT), kiel la siatempaj entuziasmuloj kutimis nomi ĝin.

Kio estas PT?

Ĝi estas sistemo, kiu ebligas al la aliĝintoj kunveni en t.n. ĉambroj por paroli unu kun la alia. Sed en tia ĉambro nur unu persono povas preni la mikrofonon, dum la aliaj aŭskultas. Do PT-ado ne similas al tradicia telefonado aŭ eĉ telefona konferenco. Ĝi pli memorigas pri la komunikado inter radioamatoroj.

Ankaŭ eblas tujmesaĝado inter unuopaj PT-anoj kaj laŭdire ja kvazaŭ-telefona interparolado inter nur du babilantoj, sed tiun ĉi mi neniam sukcesis efektivigi.

En PT-ujo ekzistas multaj ĉambroj konstantaj, sed ankaŭ eblas krei aldonajn (tamen nedaŭrajn) laŭbezone. Kreinto de ĉambro samtempe estas ties (unua) moderiganto, kiu povas i.a. silentigi aŭ bloki babilantojn.

Oni povas senpage aliĝi al PT-ujo. Necesas elŝuti apartan programon („klienton“, nome Paltalk Messenger) por eniri PT-ujon kaj konektiĝi al ties servil(ar)o. Sed tiu ĉi disponeblas nur por Vindozo(j).

Por uzi PT-on serioze oni disponu laŭeble surkapan aŭdilaron kun antaŭbuŝa mikrofono. Tio certigos minimumigon de ĝena ĉirkaŭa bruo kaj bonan kaptadon de aliulaj voĉoj.

Kaj tiel ni venis al la sonkvalito de PT. Ĝi ja ne estas tre alta, komparebla eble al tiu de kurtonda radiostacio. Ofte la voĉoj de PT-anoj alvenas neklare aŭ tre varias laŭ laŭteco: iuj preskaŭ kriegas, dum aliaj apenaŭ aŭdeblas. La kaŭzoj povas esti kaj maŝinaraj kaj programaraj kaj malfacile aŭ tute ne forigeblaj.

Antaŭ ol eniri ĉambron konsilindas kontroli la agordojn de sia parolilaro. Tiucele oni faru provon per la menuero Setup → Preferences → Audio Tests en la ĉefa fenestro de Paltalk Messenger.

Ĉu la menuoj de PT estas en la angla?!? Bedaŭrinde jes. Jen plia obstaklo por babilemulo: ne ekzistas alilingvaj versioj de la programo. Do oni prefere havu iom da scioj pri la (uson)angla, tiel ke oni ankaŭ povu konscie uzi la menuerojn de ĉambra fenestro.

PT furoris inter Esperantlingvanoj precipe en la jaro 2004, kiam oni ofte povis renkonti samlingvanojn en la ĉambro, kiu nun nomiĝas Esperanto Internacia ROLF3. La listo de miaj PT-aj kunuloj kreskis kaj fine ampleksis plurdek kromnomojn.

Pintaj eventoj estis la oftaj sabataj „radioprogramoj“ de la brazila Kultura Kooperativo de Esperantistoj en la ĉambro Esperanto KKE aranĝitaj de Aloísio SARTORATO. Mi konfesu, ke mi fifamiĝis pro tio, ke mi kutimis venki dum la kviza programero: entute dek libroj sendiĝis el Rio-de-Ĵanejro al Kolonjo dum tiuj neforgeseblaj monatoj. Ofte intervjuo surloka en la sidejo de KKE estis parto de la dissendo. Kaj montriĝis, ke eĉ eblas fari intervjuon per PT, kiel mi spertis pridemandite de Sartorato en septembro 2004.

Post la populariĝo de Skajpo – pri kiu mi blogos venontfoje – multaj Esperantlingvanoj forlasis PT-ujon, sed ŝajnas, ke ĝi lastatempe spertas iun renesancon. Almenaŭ kelkaj entuziasmuloj klopodas revigligi ĝin. Eble ankaŭ vi konsideros (re)aliĝi kaj/aŭ (re)frekventi ĝin.

Piednotoj:

1 Mi uzas la terminon poŝtelegramo por tiu speco de konciza tekstmesaĝo, kiu sendeblas per poŝtelefono (surbaze de GSM) kaj riĉigas la provizantojn de la poŝtelefonaj retoj.

2 Paltalk supozeble estas kunmetitaĵo el la anglaj vortoj pal („kunulo“) kaj talk („konversacii“ aŭ „konversacio“).

3 Pri tiu ĉambro legu la kontribuojn de Emilio CID al la Yahoo-a grupo esperantointernacia tie kaj tie ĉi.

6 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Mi legis vian blogon. Saluton el Brazilo!

afiŝita je 13 November, 2006 00:31 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger María diris:

Kara amiko...bedaurinde mi rimakas ke la babilejoj ne tiom viglas lastjare...mi ne scias cxu temas pri " nuntempa" epidemio de foresto aux temas pri io pli profunde.
Mi emis provi denove Paltalk-on sensukcese...cxiam malplenas la e-aj cxambroj..aux ili estas fermitaj.
Kion fari? Paltalko estis bone loko por renkontigxi/kanti/disdoni informojn...kial ne re-vigligi gxin?
Kise kaj amike

afiŝita je 22 November, 2006 21:58 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Kara, Saluton.
Mi jxus finins legi unuan parton de via blogo. Ja estas energio por mi dauxrigi mian blogon. Certe, ni E-blogantoj devas organizi sub iu asocio aux klubo, mi ne scias. Sed mi kredas ke ni samtempe montras al la mondo ke Esperanto ja vivas!

Mi tamen ne multe komprenis pri PT, eble cxar mi ne pvoas uzi gxin tie cxi.

Gxis,
Razeno el Nepalo
www.razeno.blog.com

afiŝita je 25 November, 2006 10:05 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger María diris:

Estimata, kio okazis? mi rimarkas longtempan pauxzon en via blogo. Mi esperas legi artikolon novan en via blogo denove.

afiŝita je 21 Dezember, 2006 02:13 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Hans-Georg Kaiser diris:

Saluton al vi, Cez!


Ankaŭ mi volonte plu babilus, sed kie?

Kore, Cez!

afiŝita je 09 April, 2007 19:39 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Saluton kara amiko!!!
Longtempe mi ne renkontas vin en la babilejoj.
Brakumojn el Brazilo.

afiŝita je 29 April, 2007 23:59 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Retaj parolejoj (I): Paltalk

<< Reen al la ĉefpaĝo