2006-09-07

Telenovela survoje al soap opera

Dum la lastaj du jaroj la televida ĝenro de telenovela1 – populara antaŭe jam ĉefe en Latinameriko – invadis ankaŭ germanan Televidujon.

La plej sukcesa telenovela dissendiĝas ĉiutage (lunde ĝis vendrede) en la privata kanalo Sat.1. Ĝi nomiĝas Verliebt in Berlin2 kaj nova horduona epizodo prezentiĝis ĉiuvespere dum multaj monatoj. Pasintan semajnfinon la serio kulminis per la 365-a kaj supozeble lasta epizodo.

Almenaŭ mi tiel supozis ĝis antaŭ nelonge.

Ĉar … ĉu telenovela laŭdifine ne havas finon antaŭfiksitan? Tio ja estas la diferenco al soap opera3, kiu povas (principe) neniam ĉesi.4

Nu, la respondeculoj elturniĝis jene:

La unua epizodaro larmige finiĝis (kompreneble) per la edziniĝo de la ĉefrolulino, kiu poste malaperas kune kun sia edzo en la mondon de la riĉuloj kaj beluloj.

Sed la serio daŭrigatas per la dua epizodaro (ekde tiu ĉi semajno), kiu enkondukas novan rolulon, la ĝis nun tute nekonatan duonfraton de la ĵusedzino, kiu distingiĝas per siaj nelerteco kaj tamen malfacile kaptebla ĉarmo (kion alian vi atendis? :-) ). Ĉar ankaŭ aperas nova rolulino (el tute alia socia tavolo), la situacio jam pretas por plia multepizoda dramo pri paro. La esenca diferenco ŝajnas esti, ke nun la viro venas el la malsupra socia tavolo, dum la ino apartenas al la supra: anstataŭ Cindrulino nun estas Cindrulo. :-)

Resume la telenovela transformiĝis en soap opera – aŭ ĉu eble serio de telenovelas?

Ĉiukaze la unua epizodaro estis granda sukceso por la televida kanalo kaj tute ne certas, ĉu la populareco ne suferos pro la daŭrigo. (Eble ja montriĝos, ke oni maltrafis la ĝustan momenton por ĉesi je alta nivelo.)

Estas interese, ke nur antaŭ du semajnoj Sat.1 lanĉis plian telenovela-n, Schmetterlinge im Bauch5, kiu dissendiĝas ĝuste dum la horduono antaŭ Verliebt in Berlin. ;-)

Piednotoj:

1 Telenovela estas hispanlingva termino. En la Esperanta Vikipedio artikolo pri la fenomeno ankoraŭ mankas, sed ŝajnas, ke oni konsideras televidromano taŭgan tradukon.

2 La titolo tradukeblas per Enamiĝinta en BerlinoEnamiĝinta al Berlino. Mi ne scias, ĉu la kreintoj konscias pri tiu ambigueco. Laŭenhave la unua interpreto pli taŭgas. :-)

3 Ankaŭ pri soap opera (angla termino) la Esperanta Vikipedio ankoraŭ ne okupiĝis. Dum dubindas, ke fakte temas pri „opero“, „sapo“ ja aludas la devenon de la ĝenro (kp. evoluon de la soap opera (en la angla)).

4 Ekzemplo de tia senĉesa serio (jam pli ol mil epizodoj dissendiĝis) estas la (okcident)germana Lindenstraße („Tilia strato“), kiun oni produktas en Kolonjo ŝajnigante straton en Munkeno. Ĝi ekis fine de la jaro 1985 kaj ĝis nun ĉiusemajne aperas nova epizodo 30-minuta. Kelkaj aktoroj dum la tuta tempo restis, aliaj dumtempe eksiĝis kaj poste revenis. Antaŭ kelkaj tagoj la plej maljuna mortis pli ol 90-jaraĝa: al la dekomence rolinta Annemarie WENDL restis nur kelkaj monatoj post sia „emeritiĝo“ kiel fifama klaĉema edzino de domzorgisto.

5 La titolo tradukeblas per Papilioj en la ventro kaj aludu senton de profunda enamiĝo.

2 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Interesa blogero! Dankeminde, la senfina speco (la "soap opera") jam ne ekzistas en Usono; eĉ tre popularaj TV-serioj baldaŭ ĉesas kompare kun la iamaj radiodramoj. Tre longa tamen estis "Columbo", eble 60 epizodoj.

Kiel ĉiam, mi devas harfendi pri la Vikipedia artikolo. Unue ekestis la esprimo "horse opera" (ĉevalopero) dum la silentfilma erao; tio estis dramo pri vakeroj, ankaŭ nomata "western". Poste, ĉ. 1938, originis "soap opera" analoge al "horse opera". (Pri la sapo tamen Vikipedio pravas.)

Fakte mi iam blogis pri tiu temo. "Se oni legus mian blogon..." ;)

Cetere, la latinamerika kutima nomo por eĉ la serioztema telenovela estas "comedia" -- almenaŭ laŭ miaj tiudevenaj konatoj.

Ken

afiŝita je 08 September, 2006 06:11 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger María diris:

Bona afisxo, Kolonjano, mi sxatis ke vi pritraktis la temon pri Telenovela... Mia opinio estas ke tiu tipo de filmaro estas malkvalita en cxiuj aspektoj (parolado, scenejo, temo...)
Bone...mia simpla opinio povus plenigi tutan libreton...
Comedia kaj Telenovela estas two malsamaj aferoj.

afiŝita je 09 September, 2006 05:06 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Telenovela survoje al soap opera

<< Reen al la ĉefpaĝo