2006-09-10

Iom da statistiko

Ĉar mi iomete interesiĝas pri la vizitantoj al mia unua blogo, kiuj nur venas por legi kaj fuĝas sen esti lasinta komenton, mi aldonis „observilojn“ al tiu ĉi retejo antaŭ kelkaj monatoj.

Mi ne ŝatas ĝeni eventualajn legantojn per (plej ofte tute tedaj kaj senutilaj) reklamaĵoj (surpaĝaj aŭ eĉ ŝprucfenestraj). Tial mi decidis aliĝi al la senkostaj bazaj servoj de Site Meter kaj StatCounter.

La malsupra bildo informas pri la vizitoj („visits“) al mia blogo dum la lastaj 31 tagoj. Ĝi krome montras, kiom da paĝoj rigardiĝis („page views“):

Site Meter: paĝrigardoj kaj vizitoj dum lasta monato

(Rimarkigo: La sekvaj bildoj montras statistikojn surbaze de la lastaj cent vizitantoj.)

De kie venas miaj legantoj? Ŝajnas, ke la plej fidelaj (re)legantoj loĝas en Norda Ameriko …

Site Meter: vizitantoj laŭ landoj

Kiun operaciumon uzas iliaj komputiloj? Vindozo XP montriĝas la plej ofta, kio supozeble kongruas kun ties nuntempa disvastiĝo sur personaj komputiloj.

Site Meter: vizitantoj lau operaciumo

Kiun retumilon ili uzis dum la vizito? Ne nur fifaman Internet Explorer, sed ankaŭ Firefox kaj Opera. Safari estas nur-Macintosh-a retumilo (parto de MacOS X).

Site Meter: vizitantoj lau retumilo

Kiom alta estas la distingivo de iliaj ekranoj? Preskaŭ ĉiuj uzas ekranon, kiu disponas minimume 1.024 × 768 bilderojn. Mia retejo ja kvazaŭ antaŭkondiĉas tian t.n. XGA-distingivon.

Site Meter: vizitantoj laŭ distingivo

Kiom alta estas la kolorozo de iliaj grafikaj kartoj? Ankaŭ tiu ĉi estas tute sufiĉa por mia blogo. (Tre malofte mi observis vizitanton, kiu disponas nur 8-bitan kolorozon. Sed ĉar tiu ĉi retejo ne estas fotara, tio apenaŭ ĝenas.)

Site Meter: vizitantoj laŭ kolorozo

5 komento(j):

Blogger María diris:

Interesega noto...kiom diri. mi uzas ankaux statistikojn en mia blogo sed... via estas impresa kun tiom da detaloj...wow...
Granda Frato scias cxion :)
Amike

afiŝita je 13 September, 2006 00:21 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Mi bone kongruas kun plejmulto de viaj legantoj (Vindozo XP, 1024x768, Inter*net Exploder, 32 bita koloro sur ekrano)!

afiŝita je 15 September, 2006 00:15 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Kara María,

mi scias, ke vi uzas statistikilon en via blogo, sed bedaŭrinde ĝi apartenas al tiuj, kiuj „ĵetas“ reklamaĉon ŝprucfenestre al vizitanto …

Jen unu el la kialoj, kial mi entute afiŝis la supran blogeron. ;-)

Kaj pri la „Granda Frato“:

Site Meter ja ankaŭ ebligas vidi individuajn informojn pri la lastaj 100 vizitintoj al onia TTT-ejo. (Informoj pri novaj vizitantoj aŭtomate enviciĝas kaj forviŝas tiujn de la plej malnovaj antaŭaj.) Kompreneble mi ne publikigos tiujn.

Krome mi dekomence malebligis ĝeneralan alireblon al la statistikaro.

Fine: Vi certe jam spektis tiun filmon pri la neevitebla kreskado de la potenco de Google antaŭe, sed tamen mi aŭdacas afiŝi ligilon al laŭsone angla versio kun hispanaj subtekstoj: EPIC 2015.

Sincere,
via Kolon"Winston SMITH"jano ;-)

afiŝita je 17 September, 2006 18:45 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Kara Beĉjo,

mi, t.e. Site Meter, jam sciis pri via taŭge ekipita komputilo (kp. mian antaŭan komenton al María). ;-)

Mi supozas, ke viaj scioj de la angla sufiĉas por aprezi la originalan version de EPIC 2015. Bedaŭrinde mi trovis nur du ankaŭ laŭsone alilingvigitajn (ĉu „dublitajn“?) versiojn (germanan kaj portugalan) de tiu filmo en la retejo de YouTube.

Kolonjano

afiŝita je 17 September, 2006 19:26 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger María diris:

mi iom sopiras gxisdatigo :)
Kison

afiŝita je 16 Oktober, 2006 03:35 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Iom da statistiko

<< Reen al la ĉefpaĝo