2006-07-02

Krizoj kaj surprizoj

Germana flago kun tri pilkojLa teŭtonoj daŭrigis sian marŝon al eble plia ĉampioneco.

Sed la kvaronfinala venko kontraŭ la argentinanoj estis pena afero. Fakte min tute ne kontentigis la ludmaniero de nia teamo: Dum la sudamerikanoj teknike konvinkis, la germanoj apenaŭ sukcesis endanĝerigi la kontraŭulan golejon. Kaj post la golo de AYALA mi pensis, ke ne restos multe da espero pri germana venko.

La malfrua egaliga golo de KLOSE verŝajne pli ŝuldiĝas al la anstataŭiĝo de tri argentinaj ludistoj dum la dua duontempo ol al vera supereco de nia teamo. La antaŭa kolizio de nia sturmanto kun la argentina golulo – kiu ial restis sen puno flanke de la krome severa arbitraciulo el Slovakujo – iom poste devigis la argentinanojn, sendi multe malpli spertan gardiston sur la kampon. Tiu fakto certe ankaŭ kontribuis al la posta venko nur surbaze de punŝota duelado.

Punŝota duelado post du horoj da streĉa surkampa batalado – jen defio kaj por la elektitaj (mal)trafontoj kaj la (mal)kaptontoj. Se iu ŝotinto jam malsukcesis, la premo sur samteama ŝotonto ja fariĝas preskaŭ neeltenebla. Kaj kion fari, se „nia mano de Dio“1 (tiel titolegis germana ĵurnalo la postan tagon) frontas argentinan golemulon? Dufoje la germana golejestro LEHMANN2 ja kaptis la pilkon kaj tiel savis la germanan teamon.

Mi ne spektis la alian kvaronfinalon samtagan, ĉar mi ja supozis, ke Italujo sendube venkos Ukrainion. Fakte tio okazis, kaj tiel la italoj renkontos la germanojn duonfinale. La ludo en Dortmundo nepre kaŭzos plian bruan nokton ankaŭ en mia kvartalo – sendepende de la venkinto.3

La angloj plian fojon malsukcesis dum kvaronfinalo. Ankaŭ tiu ludo decidiĝis nur dum la punŝota duelado, ĉar la angloj sukcese rezistis eĉ post la ruĝa karto por ROONEY. La portugala golulo RICARDO rekorde kaptis la pilkon tri fojojn tiel malesperigante la insulanojn. Dum kvardek jaroj la luzitanianoj ne eniris duonfinalan etapon. Nun ili havas ŝancon eĉ ĉampioniĝi unuafoje.4

La elfalo de la brazila teamo kompreneble estas sensacio. Post 1990 Brazilo ĉiam eniris la duonfinalan etapon. Sed ĉi-foje la franca teamo superregis kaj la malforteco de la „selektitaro“ dolorige evidentiĝis. Do jam ne povos ripetiĝi la finalo de la antaŭa mondĉampionado …

Post la kvaronfinalo restas nur eŭropaj teamoj: du „norduloj“ (Germanujo kaj Francujo) kaj du „suduloj“ (Italujo kaj Portugalujo). Malfacile prognozeblas, kiu atingos la finalon. Eĉ se la germanoj elfalos mardon, ili ja povas esti tute kontentaj, ĉar antaŭe plej multaj dubis, ke la teamo entute estos inter la lastaj kvar konkursantoj. Jen certe respektinda rezulto, kiu silentigis la kritikemulojn de la agado de Jürgen KLINSMANN kaj liaj kunuloj.

Piednotoj:

1 Tiu ĉi frapfrazo aludas faman golon de la neforgesebla argentina sturmanto Diego MARADONA, kiu – nerimarkite de la arbitraciulo, kiu supozis perkapan ŝoton – uzis sian manon por engoligi la pilkon dum la kvaronfinala ludo de la mondĉampionado de 1986 en Meksiko. Iom poste kaj samlude MARADONA sukcesis plian fojon, kaj tiu ĉi ja poste prave konsideriĝis la „golo de la jarcento“.

MARADONA, kiu ĉeestis ĝisfine ĉiujn ludojn de la argentinanoj kiel entuziasma spektanto sur la eminentula tribuno, ĉi-foje forlasis la stadionon jam post dudek minutoj. Superstiĉuloj diros, ke tio ja estis malbona aŭguro …


2 Dum la monatoj antaŭ la mondĉampionado longe ne estis klare, kiun el la du pintaj goluloj trejnisto KLINSMANN elektos. Nun montriĝis, ke lia favorado de LEHMANN al KAHN (elstara dum la azia mondĉampionado en 2002) estis la ĝusta decido.

3 Ni memoru, ke ankaŭ Italujo jam tri fojojn ĉampioniĝis (en la jaroj 1934, 1938 kaj 1982). Estos do plia „tro frua finalo“ same kiel la ludo kontraŭ la argentinanoj.

4 Ni esperu, ke ankaŭ dum la venonta ludo kontraŭ la francoj ne amase videblos punkartoj flavaj kaj ruĝaj kiel dum la batalaĉa okonfinalo kontraŭ la nederlandanoj.

2 komento(j):

Blogger María diris:

foje, post multe da peno ne estas rekompenso...multfoje mi vidis tion en futbalo. ces`t la vie
La tago estis ankaux sunega, mi ne eltenas!

afiŝita je 02 Juli, 2006 23:44 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger María diris:

La germanoj hodiaux perdis la matchon sed sendube ili brile ludis. Ili perdis kun honoro.
Amike.

afiŝita je 05 Juli, 2006 00:35 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Krizoj kaj surprizoj

<< Reen al la ĉefpaĝo