2006-07-08

Antaŭlaste

Germana flago kun kvar pilkojPreskaŭ finiĝis la dua mondĉampionado por viraj piedpilkistoj aranĝata de mia hejmlando.1

Post la duonfinaloj nun klaras, ke du jamaj ĉampionoj renkontiĝos en Berlino morgaŭ. La du teamoj plurfoje ja devis ludi unu kontraŭ la alia dum tiaj konkursoj. Sed neniam antaŭe francoj kaj italoj vidalvidis finale. Krome la italoj jam dum 28 jaroj ne plu sukcesis venki la gaŭlojn dum eŭropa aŭ monda ĉampionado. Do la suduloj sopiregas je venko.

Marde la teŭtonoj spertis la definitivan frapon fare de la italoj. Kvankam la ludo okazis en la stadiono de Dortmundo, kie la nacia teamo ĝis nun neniam malvenkis, la italoj iel sukcesis eviti la punŝotan dueladon, kiu certe alportintus malvenkon. Kvazaŭ lastminute ili golis ne nur unufoje, sed eĉ du fojojn, tiel definitive malhelpante egaligajn agojn de la germana teamo.

Merkrede la francoj ne devis peni tiom. Sufiĉis punŝoto pro faŭlo en la punareo portugala dum la unua duontempo por certigi ilian venkon. La portugaloj ja klopodis egaligi, sed la franca defendularo montriĝis nesuperebla. Do ŝajnas, ke la gaŭloj atingis la pinton de sia ludkapablo iom malfrue, sed ĝustatempe antaŭ la kulmino de la konkurso.2

Hodiaŭ vespere en la stadiono de Stuttgart okazos la t.n. „malgranda finalo“ inter teŭtonoj kaj luzitanianoj. Ne nur pro la elfalo de pluraj vunditaj ludistoj ambaŭflanke oni povos vidi sur la kampo kelkajn agantojn, kiuj ĝis nun devis resti sur la rezervulaj benkoj, i.a. la vicgolulon germanan.

Eĉ se la teamo ne atingos la trian lokon per venko hodiaŭ, Germanujo restos la dua plej sukcesa nacio (post Brazilo) ekde kiam okazas mondaj konkursoj – se la francoj malhelpos kvaran ĉampionecon italan morgaŭ.3

Piednotoj:

1 La unuan fojon Germanujo „gastigis la mondon“ en la jaro 1974.

2 Precipe dum la lastaj ludoj de la franca teamo denove montriĝis la elstareco de Zinédine ZIDANE.

3 Francujo aŭ ĉampioniĝos la duan fojon (post 1998) aŭ unuafoje vicĉampioniĝos.