2006-07-12

Ĝangalo: ĉu subite neatingebla ankaŭ por vi?

Enhavo:
Averto

Nek la babilejoj de Ĝangalo nek la retpaĝaro mem plu ekzistas!

En la Interreta Arkivo vi povas trovi plurdek konservitaĵojn el la jaroj 2003 ĝis 2008.

Tiu ĉi blogero publikiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam Ĝangalo ankoraŭ viglis.

Mi ne viŝos ĝin, ĉar la informoj pri tracert eble ankoraŭ utilos al iuj uzantoj.

Krome konsideru ĝin historia dokumento. :-)


Originala teksto

Lastatempe mi eksciis pri almenaŭ tri frekventantoj1 de la nova Ĝangala babilejo, kiuj subite ne plu povas atingi ties servilon. Ŝajnas, ke tio ne ŝuldiĝas al iu forbaremo de la Ĝangala administrantaro. Male, la kunbabilantoj suferas pro iu interrompo de la reta trafiko inter sia komputilo kaj tiu de la babilejo.

Dum via komputilo estas konektita al la Interreto, ĝi daŭre sendas kaj ricevas datenojn en formoj de pakaĵoj. Tiuj ĉi vojaĝas tra aliaj komputiloj al sia celo. Do ne estas rekta ligo inter la maŝino, antaŭ kiu vi sidas, kaj la servilo de la babilejo. Kaj se iu komputilo survoje malfunkcias, povas esti ke la pakaĵoj perdiĝas. Jen ebla kaŭzo de neatingebleco de la Ĝangala servilo.

Kiel eltrovi detalojn pri la vojaĝo de la pakaĵoj?

Uzantoj de ne tro malmodernaj versioj de Vindozo povas uzi ordonon tracert, kiu raportas pri la komputilaj stacioj inter vi kaj via celo.

Jen la procedo:
  1. Por povi uzi tracert, vi unue bezonas taŭgan fenestron.
    Tajpu samtempe la Vindozan2 kaj la „R“-klavon.
    Enigu cmd por lanĉi la komandan fenestron.
    La fenestro, kiu aperos, aspektos simile al tiu ĉi (alklaku la bildeton por povi rigardi ĝin pli granda en aparta paĝo):

    komanda fenestro









    Memoru aŭ notu la nomon de la dosierujo (ekz. C:\KIE\AJN\VI\ESTAS), kiu videblas en la invita linio.

  2. Vi nun povas enigi la komandon:

    tracert gxangalo.com

    Se vi volas konservi, kion tracert raportos, vi povas sendi la tekston al dosiero per komanda linio simila al tiu ĉi:

    tracert gxangalo.com > rezulto_2006071201.txt

    Vi povos rigardi la enhavon de rezulto_2006071201.txt per iu ajn programo, kiu povas trakti tekstan dosieron.

  3. Se vi volas, sendu al mi retleteron, en kiu vi mencias vian babilejan kromnomon. Aldonu vian raporton kiel tekstan dosieron.

Jen la enhavo de raportodosiero ĵus kreita sur mia komputilo3:

Routenverfolgung zu gxangalo.com [66.172.76.207] über maximal 30 Abschnitte:

1 <1 ms <1 ms <1 ms mygateway1.ar7 [192.168.1.1]
2 43 ms 43 ms 45 ms erx-pg1.netcologne.de [195.14.247.94]
3 41 ms 41 ms 42 ms cat6509-pg1-vl16.netcologne.de [213.196.239.163]
4 40 ms 40 ms 40 ms core-pg2-vl111.netcologne.de [195.14.215.169]
5 43 ms 44 ms 44 ms rtdecix2-g51.netcologne.de [81.173.194.145]
6 44 ms 43 ms 43 ms po1-0.core01.fra03.atlas.cogentco.com [80.81.192.63]
7 43 ms 43 ms 44 ms ten13-0-0.core01.fra03.atlas.cogentco.com [130.117.1.221]
8 61 ms 61 ms 60 ms p15-0.core02.par02.atlas.cogentco.com [130.117.0.18]
9 87 ms 60 ms 60 ms g3-0-0.core01.par01.atlas.cogentco.com [130.117.1.117]
10 141 ms 140 ms 141 ms p14-0.core02.dca01.atlas.cogentco.com [66.28.4.206]
11 139 ms 138 ms 138 ms p6-0.core01.jfk02.atlas.cogentco.com [66.28.4.82]
12 142 ms 143 ms 138 ms p15-0.core02.jfk02.atlas.cogentco.com [66.28.4.14]
13 170 ms 176 ms 170 ms p12-0.core01.mci01.atlas.cogentco.com [154.54.3.202]
14 205 ms 204 ms 204 ms p10-0.core02.sfo01.atlas.cogentco.com [66.28.4.209]
15 206 ms 205 ms 205 ms g50.ba01.b003070-1.sfo01.atlas.cogentco.com [66.28.5.182]
16 206 ms 206 ms 206 ms Sunwave_Communications.demarc.cogentco.com [66.28.21.138]
17 205 ms 204 ms 204 ms www.gxangalo.com [66.172.76.207]

Ablaufverfolgung beendet.

Kiel vi vidas, la pakaĵetoj senditaj bonorde atingis la servilon de Ĝangalo. Ne okazis interrompo survoje.

tracert sendas po tri pakaĵojn kaj mezuras la tempon, kiun ili bezonas por ĉiu paŝo (en milisekundoj).

Dekstre vi vidas la nomon kaj la unikan IP-adreson de ĉiu komputilo trapasita.

Piednotoj:

1 „KenUS“ kaj „Kofo“ (ambaŭ en Usono) rekte raportis; pri „stelo“ (Slovenujo) mi nerekte eksciis pro kelkaj frazoj lasitaj en la t.n. Snifejo. Se ankaŭ vi „viktimiĝis“, vi eble konsideru lasi komenton ĉi tie. ;-)

2 La surskribo de la Vindoza klavo aspektas tiel aŭ simile: bildeto de vindoza klavo.

3 La unua kaj lasta linioj estas en la germana kaj sur via komputilo supozeble aperos en alia lingvo. Gravas la linioj laŭvice numeritaj.

3 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Kara Stephan,

Dankon ke vi publikigas la problemon, kvankam solvo ne videblas.

Unu komenteto: malmodernaj platformoj certe ebligas 'tracert' ĉu ne, ĉar gxi estas nura DOS-komando. Mi memoras uzi ĝin antaŭ pli ol 15 jaroj -- se mi fidu mian memorkapablon. :)

Ken

afiŝita je 13 Juli, 2006 16:15 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Kara Ken,

se mi ne tute eraras, Microsoft subtenas TCP/IP nur ekde Vindozo 95 – tamen ankoraŭ ne en ties unua versio –, kiu ja fakte estas nenio alia ol la lasta multkolora grafika aldonaĵo al 16-bita MS-DOS. Ĉu vi memoras pri la tamtamo okaze de ĝia lanĉiĝo – kvazaŭ estus mondskua nova teknologio …

Sub „tradicia“ MS-DOS kaj Vindozo 3.x oni devis instali aldonajn pelilojn, programojn ktp. por povi uzi komandojn kiel telnetftp aŭ disponi terminalan fenestron.

Pri tracert mi ne memoras. Kompreneble traceroute (tiel!) jam delonge ekzistas en la Uniksa (kaj Linuksa) mondo. Kaj dum la lasta jardeko de la pasinta jarmilo mi ĉefe uzis uniksoidajn sistemojn. :-)

Kolonjano

afiŝita je 13 Juli, 2006 23:02 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Noto de la bloganto:

Hodiaŭ mi aldonis enhavoliston kaj averton al tiu ĉi blogero.

afiŝita je 13 August, 2009 13:49 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Ĝangalo: ĉu subite neatingebla ankaŭ por vi?

<< Reen al la ĉefpaĝo