2006-06-14

Voĉoj de Esperantujo (I)

Jam delonge Esperanto estas aŭdebla en la elsendoj de kelkaj radiostacioj. Dum jardekoj ili estis la ĉefa fonto de aŭdebla lingvaĵo. Se la stacioj uzas kurtondajn frekvencojn, ili povas atingi siajn aŭskultantojn ankaŭ en foraj landoj kaj sur aliaj kontinentoj.

Estas entuziasmuloj, kiuj ŝatas aŭskulti la programojn per tradiciaj riceviloj. Sed kelkaj stacioj intertempe disponigas siajn elsendojn ankaŭ en la Interreto.1 Tiel oni povas uzi sian komputilon kvazaŭ kiel radioaparaton.

Krome estas homoj (inter ili la aŭtoro), kiuj preferas aŭskulti la programojn ne tiam, kiam ili fakte elsendiĝas, sed iam ajn poste. En la reta epoko ne plu necesas okupiĝi pri surbendigo; oni simple „elŝutas“. Kaj kion oni elŝutas? MP3-dosierojn kompreneble! Kaj el kie? La „Esperanto Radio Arkivo“ enhavas multegajn registritajn elsendojn de radiostacioj konataj (kaj ankaŭ de ne tiom konataj).

———

Radio Verda – la voĉo de Esperantujo
Komence de la 21a jarcento ankaŭ eblas fari sian propran radioprogramon kaj disponigi ĝin en la reto. La kanada paro Karlina kaj Arono lanĉis „Radio Verda“ en 1998. Intertempe ili produktis jam 76 epizodojn.2 Ĉiuj estas elŝuteblaj el ilia retejo.

La aŭskultanto konstatos, ke inter la unua elsendo (1998-09-20) kaj la ĝis nun lasta (2006-06-07) la sonkvalito konsiderinde pliboniĝis. Iam estis nur iom brua unukanala MP3-dosiero, sed nun oni povas elŝuti sufiĉe belsonan dukanalan. Kompreneble tiun evoluon subtenis ankaŭ la fakto, ke intertempe multaj homoj disponas retkonektojn altkapacitajn (ekz. per ADSL).

La enhavo de la epizodoj tre varias kaj dependas ne nur de tio, kion enmetas la redaktantoj. Ili daŭre petas kaj ankaŭ ricevas kontribuojn de aliaj amatoroj. Bedaŭrinde la teknika kvalito de tiaj eroj ne ĉiam estas kontentiga. Ofte la laŭteco de unuopaj programeroj ne estas unueca, estas bruo pro troa proksimeco al la mikrofono k.s. Sed la akĉento de la voĉoj kutime ne malhelpas kompreniĝon. ;-)

Piednotoj:

1 La konataj Radio Polonia en Varsovio kaj Ĉina Radio Internacia en Pekino – ambaŭ disaŭdigas ĉiutage – estas inter ili.

2 La produktado de epizodoj tamen haltis dum pli ol kvar jaroj inter RV025 (2001-07-30) kaj RV026 (2005-10-14). Pri la kaŭzoj oni ne informas en la retejo.

(daŭrigota)

1 komento(j):

Blogger Petro Ferrero de Hungaria diris:

Io cognosceva o usava (a vices) usque ora solmente le archivio "retradio", ubi se discarga non solmente actual, ma anque plus vetule emissiones. Vide: http://start.at/retradio

Mi konis aŭ uzis ĝis nun (kelkfoje) nur la arkivejon "retradio", kie elŝuteblas ne nur aktualaj, sed ankaŭ pli malnovaj elsendoj. Vidu: http://start.at/retradio

afiŝita je 14 Juni, 2006 20:35 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Voĉoj de Esperantujo (I)

<< Reen al la ĉefpaĝo