2006-06-25

Ĉu fino en Berlino?

Germana flago kun du pilkojLa germana teamo ankoraŭ ne elrevigis siajn simpatiantojn.

Post sia hieraŭa venko kontraŭ la svedoj la gastiganto nun estas inter la lastaj ok aspirantoj pri ĉampioneco.

La du golojn denove faris unu el la „polaj“ sturmantoj, Lukas PODOLSKI1, kaj kompreneble ankaŭ ĉi tiam helpis lin la alia, Miroslav KLOSE, certe elstara ludanto dum tiu ĉi konkurso. Jam dum la unua horkvarono la ludo decidiĝis favore al Germanujo.

En la 35-a minuto unu el la svedoj forsendiĝis de la ludkampo. Tamen la germanoj ne golis plian fojon kontraŭ la resta dekopo sveda.

Iom post la komenco de la dua parto de la ludo, la arbitraciulo regalis la nordulojn per punŝoto. Sed la teŭtona golulo eĉ ne devis moviĝi kapticele: La ŝotinto ja sendis la pilkon super la golejon.

La sveda teamo elfalis; la germana post kelkaj tagoj devos fronti sudamerikan favoraton. La argentinanoj ja – iom bonŝance per dua golo nur dum la unua parto de la plilongiga tempo – elĵetis la meksikanojn. Do la monda ĉampionado ĝis nun restis sen punŝota duelado, kiu ja estus aparte streĉa afero post entute 120-minuta ludado.

La kvaronfinala ludo inter Germanujo kaj Argentino2 okazos en la ĉefurbo venontan vendredon. La ne tiom impresa prezentiĝo de la „bluuloj“ dum sia okonfinala ludo ja esperigas je plia venko germana en Berlino.

Pri la ceteraj ludoj dum la okonfinala etapo mi aŭdacas prognozi, ke Italujo kaj Brazilo ja sukcesos. Se ambaŭ teamoj venkos ankaŭ siajn kvaronfinalajn ludojn, Germanujo renkontos la italojn dum la duonfinala etapo. La brazilanoj tre verŝajne venkos sian duonfinalan kontraŭulon.

Resume la finala ludo de la ĉampionado ja povus esti denove duelo inter la teŭtonoj kaj la kvinfoja kaj aktuala mondĉampiono. Ĉu ĉi-foje la brazilanoj venkeblos?

Ĉiukaze la konkurso restas interesa, ĉar sufiĉe da favoratoj eniris la post-komencan etapon. Kaj la germanaj zelotoj plurevas pri glora fino en Berlino.

Piednotoj:

1 PODOLSKI dum kelkaj jaroj deĵoris ĉe 1. FC Köln, sed ekde la venonta ludsezono laboros ĉe la plej sukcesa klubo germana, FC Bayern München.

2 Argentino dufoje fariĝis mondĉampiono: En 1978 la lando estis gastiganto kaj finale venkis Nederlandon. Ok jarojn poste en Meksiko la fina kontraŭulo estis Germanujo. Ambaŭ teamoj plian fojon renkontiĝis fine de la mondĉampionado 1990 en Italujo, sed tiun fojon ja venkis la teŭtonoj.