2006-06-22

Trifoja triumfo teŭtona

Germana flago kun pilkoMi tute ne estas fanatikulo pri piedpilkado. Ĝenerale mi ne interesiĝas pri la konkursoj naciaj kaj eŭropaj. Sed mondĉampionado ja nur okazas ĉiun kvaran jaron kaj ĉi-foje eĉ denove en mia hejmlando.1

La teamo de la gastiga lando aŭtomate partoprenas la ĉampionadon, do ne bezonas submetiĝi al serio da selektocelaj ludoj. Mi konsideris tion bonŝanca, ĉar malgraŭ la bona rezulto de la antaŭa konkurso en orienta Azio2, la nivelo de la nacia teamo tute ne estis tiom alta laŭ internacia skalo. Dum la lastaj du jaroj la teamo ne renkontis aliajn elstarajn naciojn piedpilkajn.

Inter la samgrupanoj nur Pollando ŝajnis esti konsiderinda kontraŭulo. Kaj fakte la ludo kontraŭ niaj najbaroj en la Dortmunda stadiono montriĝis plej malfacila: la decida golo okazis nur post la 90a minuto. Ankaŭ en la jaro 1974 la poloj malvenkis kontraŭ Germanujo per 1:0. Tiu ludo estas memorinda pro la pluvego super Frankfurto, kiu transformis la stadionan gazonon fakte en ŝlimejon. Kaj antaŭ 32 jaroj oni ankoraŭ uzis ledan pilkon, do tre suĉeman ludilon …

Antaŭe oni povis ĝui la renkontiĝon kun Kostariko en la Munkena stadiono. Dum tiu malferma ludo de la konkurso impresis min la forteco de la sturmantoj germanaj. Aliflanke tiam ankoraŭ videblis malforteco de la defendantaro, kiu ja ebligis la du golojn de la latinamerikanoj. Sed la sturmantoj per siaj kvar goloj certigis la unuan venkon germanan.

La tria ludo, kontraŭ samgrupano Ekvadoro, en la Berlina stadiono, estis sufiĉe unuflanka afero. Evidente la trejnisto de la sudamerikanoj ne sendis siajn plej bonajn ludistojn sur la batalkampon. Jam antaŭ la ludo ja klaris, ke ambaŭ teamoj eniros la okonfinalon, dum Kostariko kaj Pollando3 elfalos. Do ne ĝenis lin la malvenko per 0:3.

Resume la germana teamo venkis trifoje, do nun okupas la unuan lokon en sia grupo (A). La venonta kontraŭulo estas Svedujo, kiu atingis la duan lokon en sia grupo (B). Post tiu ludo, same kiel post ĉiuj aliaj de la okonfinalo, nur postvivos la venkinto, kiu eniros la kvaronfinalon.

La okonfinala ludo estos la unua vera defio por la piedpilkistoj germanaj. Tute ne estas garantio, ke la teamo postivivos tiun paŝon kaj daŭrigos – eble eĉ survoje al plia fina venko. Ĝis nun Germanujo trifoje ĉampioniĝis (en la jaroj 19544, 1974 kaj 1990) kaj sufiĉe ofte atingis lokon inter la lastaj kvar partpprenantoj. Tamen ankaŭ fruaj fiaskoj foje okazis. Postmorgaŭ vespere ni scios, ĉu la espero pri dua sukceso dum „hejma“ ĉampionado restos aŭ ne.5

Piednotoj:

1 La monda ĉampionado piedpilka lastfoje gastis en (siatempe ankoraŭ okcidenta) Germanujo antaŭ 32 jaroj. En la jaro 1974 mi havis nur dek jarojn, sed mi memoras, kiom entuziasme mi travivis la televidajn raportojn pri la ludoj de la germana teamo. Kompreneble la konkurso restis en mia memoro ne laste pro tio, ke FR Germanujo tiam gajnis la pokalon la duan fojon. ;-)

2 Dum la mondĉampionado en Suda Koreujo kaj Japanujo elfalis multaj teamoj, kiujn oni antaŭe konsideris favoratojn (inter ili tiu de Francujo, mondĉampiono de la jaro 1998). La fina kvaropo konsistis el Turkujo (unuafoja konkursanto), Koreujo, Germanujo kaj Brazilo. La turkoj sensacie venkis la koreojn, tiel atingante la trian lokon. Kaj la germanoj malvenkis nur finale kontraŭ la brazila teamo, kiu tiel en 2002 ĉampioniĝis jam la kvinan fojon.

3 Ja estas ironia fakto, ke la ĝis nun plej sukcesa golinto de la germana teamo, Miroslav KLOSE, naskiĝis kaj pasigis siajn unuajn vivojarojn en Supra Silezio, Pollando. KLOSE havas kaj germanan kaj polan ŝtatanecojn. Ankaŭ lia juna kolego kaj kunsturmanto Lukas PUDOLSKI estas denaska polo.

4 La unua mondĉampioniĝo de germana teamo estis granda surprizo. Siatempe la hungara teamo ŝajnis nevenkebla, dum la germanoj estis kvazaŭ „nano“ en Piedpilkujo. Tamen ĝuste tiuj du teamoj renkontiĝis dum la finalo en Svislando. La germana venko en la stadiono de Berno antaŭ pli ol duona jarcento restas en la komuna memoro de la nacio. La filmo „Das Wunder von Bern“ („La miraklo de Berno“ [2003]) rakontas pri tiu grava evento kaj estas portreto de la vivo en postmilita Germanujo reekprosperonta. En julio de 2004 la germana nacia radio Deutschlandfunk dissendis la originalan radioraporton – sondokumento, kiu, kontraste al la televida filmo, ja postvivis la jardekojn – okaze de la kvindeka datreveno de la finalo.

5 Grupo de entuziasmuloj faris brikfilmon surbaze de tiu ĉi espero pri kvara mondĉampioniĝo. Kio diable estas brikfilmo? Tio estas speco de animacia filmo, en kiu ĉefrolas Lego. Ne maltrafu la anoncfilmeton pri „Helden 06“ („Herooj 06“)!