2006-04-03

Vekiĝo post longa dormo

Hodiaŭ finiĝis mia kvardekdua vivojaro. 42 – ja magia nombro. :-) Laŭdire ĝi estas la fina respondo al la demando. Sed kiel ni scias, tiu demando daŭre estas trovenda.

Ĉiukaze la dato taŭgas por reekblogi – kaj espereble ne nur eke, sed eĉ ade.