2006-04-10

Pri la neceso de sendoktrina edukado

Richard DAWKINS parolanta dum konferenco en 2005Nur hieraŭ mi trovis, ke Richard DAWKINS faris interesan paroladon dum konferenco de (gvidaj) instruistoj en Londono jam pasintan jaron. La tuta parolado spekteblas kiel "elsendo laŭ peto" ĉe la TTT-ejo de Specialist Schools Trust. Oni ankaŭ disponigas transskribitaĵon de la anglalingva prezentado. Bedaŭrinde nur tiuj inter vi, kiuj sufiĉe bone komprenas la anglan, povos vere ĝui la retorikon de la Oksfordulo.

DAWKINS substrekas la neceson de sendoktrina instruado, kiu kondukos al lernantoj kapablaj mem pensi kaj fari konkludojn. Kiel biologo lin aparte ĝenas, ke instruistoj, por plenumi preskribojn ŝtatajn, estas devigataj trakti multajn faktojn senkoherajn. Dume unu el la plej gravaj eltrovoj de la scienco pri la vivo, la teorio pri evoluo, ofte neglektiĝas dum la instruado – kvankam laŭ konata diraĵo de Theodosius DOBZHANSKY nenio en biologio havas sencon, escepte se el vidpunkto de evoluo.

Kiel ekzemplon de doktrino DAWKINS prezentas la t.n. kreismon, kiu lastatempe ankaŭ infektis la edukan sistemon de Britujo. Riĉega entreprenisto Sir Peter VARDY starigis fondaĵon, kiu celas la fondiĝon de sep (ĉu pro la magieco de la nombro? :-) ) sendependaj lernejoj, kie fundamentismaj kristismaj kredoj fakte pli gravas ol scienca bazo. La skandalo konsistas en tio, ke tiuj privataj lernejoj ne nur disponos privatan monon, sed krome profitas de subteno kadre de oficiala programo de la brita registaro. Protesta letero subskribita de kaj eminentaj natursciencistoj kaj teologiistoj (!) sendiĝis al la brita ĉefministro, sed laŭ ties respondo ne multe impresis lin (ĉu mirige?). En marto 2005 DAWKINS menciis la efektiviĝon de nur unu tia kolegio, sed unu jaron poste ekzistas jam tri.

DAWKINS en sia parolado ilustras la diferencojn inter evoluo kaj kreismo kaj klare montras, ke ili – kontraste al la asertoj de la kreismanoj – apartenas al malsamaj terenoj. Ili ne povas prezentiĝi kiel alternativaj klarigoj sciencaj. Kaj eĉ por teologoj kristismaj la tezoj de kreismo apenaŭ estas akcepteblaj, ja impresas blasfemie.

La vera elekto estas inter Mi rajtas scii, kiu nur realigeblas en socio, kiu subtenas liberan pensadon kaj Mi devas kredi, kiu estas la esenco de socio, kiu ja timas la memstaran rezonadon de individuoj (kaj tial strebas subpremi ĝin).

Oni ne miskomprenu min: Kompreneble ankaŭ validas Mi rajtas kredi, sed tian decidon povas fari nur maturiĝinta homo, kiu antaŭe eksciis, ke ne nur estas unu sola kredo. Kaj tion ja devas certigi sinceraj edukado kaj klerigado.

2 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Kiel vi eble scias, mi plurfoje blogis pri DAWKINS, precipe la 12an Novembro, 2003, pri lia "nova" koncepto de la "mimeo".

Mi konsentas kun ĉio, kion vi diras, nur aldonus, ke sendoktrina edukado verŝajne neeblas, kaj ke diverseco (reala diverseco!) utilas ankaŭ en la edukado.

Ken

afiŝita je 11 April, 2006 14:44 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Kara Ken,

dankon pro la informo pri la blogdato. Ja estas iom malfacile retrovi specifan afiŝon en via blogo ... ;-)

Pri edukado: mi ĉiam admiris gimnazian instruiston, kiu dum unu leciono instruas 10jarulojn (5a klaso, komencantoj) kaj dum sekva 19jarulojn (13a klaso, abiturientoj). Kompreneble la lernantoj atendas kaj bezonas tute malsimilan traktadon.

En la realo la diverseco de la instruado respegulas la diferencojn inter (samfakaj) instruistoj. Oni nur konsideru freŝe bakitan instruiston kaj veteranon, kiu jam jardekojn pasigas en la sama lernejo.

Mi ne esploris la aferon, sed foje menciiĝas en la amaskomunikilaro, ke la meza aĝo de germanaj instruistoj ofte estas relative alta. Mankas junaj instruistoj, ĉar la ŝtato ne dungas novajn. Jen eble nur unu el la kaŭzoj por la subaveraĝa rezulto de mialandaj lernantoj en konkursoj kia PISA.

afiŝita je 11 April, 2006 15:25 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Pri la neceso de sendoktrina edukado

<< Reen al la ĉefpaĝo