Provizoraj babilejoj
Enhavo:
Averto
Nek la babilejoj de Ĝangalo nek la retpaĝaro mem plu ekzistas!
En la Interreta Arkivo vi povas trovi plurdek konservitaĵojn el la jaroj 2003 ĝis 2008.
Tiu ĉi blogero publikiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam Ĝangalo ankoraŭ viglis, sed foje ne disponeblis.
La samspecaj babilejoj, kiuj menciiĝas en la originala teksto, dume (eble jam delonge) malaperis.
Konsideru ĝin historia dokumento. :-)
Originala teksto
Momente la "malnova" babilejo de Ĝangalo plian fojon ne atingeblas – ĉu pro paneo, ĉu alikaŭze. Mi uzas la okazon por sciigi pri du babilejoj, kiuj same baziĝas sur phpMyChat:

- Provizora babilejo n-ro 1, kie mesaĝoj forviŝiĝas post 24 horoj kaj nomoj de babilantoj neregistritaj validas 15 minutojn. La babilejo mem realiĝis en la angla, sed tio ja ne malhelpas uzadon de ajna lingvo dum babilado.
- Provizora babilejo n-ro 2, kie mesaĝoj forviŝiĝas nur post 96 horoj, sed nomoj de neregistritaj babilantoj jam post 4 minutoj (!). Tiu ĉi babilejo estas pli simila al la Ĝangala, ĉar por ĝia fasado elekteblas pluraj etnaj lingvoj (simple alklaku iun el la flagetoj).
1 komento(j):
Noto de la bloganto:
Hodiaŭ mi aldonis enhavoliston kaj averton al tiu ĉi blogero.
Faru komenton pri Provizoraj babilejoj
<< Reen al la ĉefpaĝo