2005-12-02

Komencantula fuŝblogado

Ekblogante antaŭ unu semajno mi ja ne antaŭvidis, ke mi dediĉos tiom da tempo al teknikaj aferoj. Ĝuste tial mi ja decidis uzi Blogger-on por eki ...

Sed montriĝis, ke la ŝablono, kiun mi elektis, ne tute plaĉis al mi. Unuflanke temis pri la aspekto, aliflanke pri la deziro, laŭeble Esperantigi la blogon.

Bonŝance Blogger disponigas informojn pri la internaĵoj de siaj ŝablonoj, tiel ke esplorado de la helpa paĝaro multe helpis. Sed je iu momento mi decidis rigardi mian "verkon" ne nur per mia kutima retumilo – mi uzas Netscape (= NS) jam dum pli ol dek jaroj –, sed ankaŭ per alia, kaj jen ŝoketo pro la nepretervideble malsimila interpretado!

Unue mi tute ne komprenis, kial Internet Explorer (= IE) tiom malsame prezentis la blogon. Sed kiel kutime montriĝis, ke ne kulpas la programo, sed la programanto. Multaj modifoj en la ŝablono ja simple estis forkomentigo de pristilaj detaloj – almenaŭ tiel mi supozis ...

Sed montriĝis, ke miaj scioj pri HTML kaj CSS suferis pro longa neuzado: la sintakso de komentoj en tiuj du sferoj ja iom diferencas. Korektinte la koncernajn sekciojn en mia ŝablono, mi vidis, ke la du kroziloj NS 7.2 kaj IE 6.0 nun ne plu prezentis al mi ĝene malsaman paĝaron. La restantaj diferencetoj estas tolereblaj.

Resume mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ bezonos sufiĉe da (re)trejnado pri TTT-a programado. Kiel germanlingvano mi certe ankaŭ estonte multe uzos SELFHTML-on, kiu jam dum dek jaroj evoluas en la reto. Ĝi estas vere nemalhavebla lernilo kaj konsultilo.