2005-12-19

Fino de silentado

Mi ne scias, kiom da Esperantaj blogoj ekzistas. Fakte mi mem konservis ligilojn nur al kelkaj, kiujn mi regule vizitas. De tempo al tempo mi malkovras plian blogon. Sed ne pro laŭsistema serĉado: mi simple profitas de la listoj de blogoj, kiuj troveblas sur la enirpaĝoj de miaj ŝatataj legejoj. Tre longan tian liston prizorgas ekz. Luis Guillermo RESTREPO RIVAS. (La scivolema leganto bonvole rolumu al la sekcio Aliaj Blogoj en la dekstra kolumno.)

Restas la demando, kiel formiĝas tiaj listoj. Kelkajn ligilojn oni eble ekscias el la profiloj de Ĝangalaj babilantoj, Paltalkemuloj aŭ Skajpanoj. Aliaj disvastiĝas pro la uzado de tujmesaĝiloj, kia ICQ.

Blogoj, kiuj subtenas publike legeblajn komentojn, ankaŭ povas esti fonto de listeroj. Ene de la mondo de Blogger eblas komenti anonime, kiel eksterulo aŭ per indiko de sia Blogger-a kaŝnomo. Per la tria metodo la komento ricevos ligilon al la profilo de la sam-Blogger-ano. Kaj tie kompreneble ofte troveblas i.a. informoj pri la blogo(j) de tiu retano.

Fine la plej facila maniero aldoni imponan liston al sia propra blogo: simple kopiu la listojn faritajn de via diligenta kolegaro ...

Provizore mi ne regalos miajn legantojn per tia (kreskanta) listo de samlingvaj taglibrejoj.

Kial ne? Ĉar mi opinias, ke mia unu(nur)a blogo estas ankoraŭ en suĉinfana stato. Mi ankoraŭ ne perdis esperon plenigi ĝin iom post iom per legindaj afiŝoj, kiuj eble eĉ komentigos iujn el miaj maloftaj vizitantoj. Krome mi ne volas fortimigi miajn eventualajn legantojn per amaso da vojmontriloj al aliaj provincoj de Blogujo.

Mi aldonu, ke mi ja aprezas la fakton, ke kelkaj kunblogantoj jam enmetis ligilon al mia blogo en sian liston. Kaj mi esperas, ke nek ili nek tiuj, kiuj trovis tiun ĉi provizorejon ĝuste pro tio, seniluziiĝis pro la neanoncita silentado miaflanka dum la pasintaj preskaŭ du semajnoj.