Plia perlo
Ne nur blogoj abundaj je tekstoj altnivelaj povas esti plezurigaj. Samlandanino el regiono najbara al Rejnlando, konata en Skajpujo sub la kaŝnomo papilion, disponigas fotaran retejon kun jam sep albumoj kaj entute ĉ. 150 bildoj.
La fakto, ke la lingvo de la TTT-ejo estas la nederlanda, ne fortimigu vizitantojn. Tute male ili ja provu ĝui la foje amuzajn tekstojn en la germana aŭ nederlanda sur unuopaj fotoj.
Mi ne scias, ĉu la fotintino iam povos aldoni komentojn al la bildoj. Sed la spektanto certe impresiĝos eĉ sen scii precize, kiam, kie kaj kion kaptis la papilion-a fotilo diĝita.

2 komento(j):
Mi ankaux jam gxuis la fotojn de papilion. Sxi vere estas artistino.
Saluton, ankoraux el Sürth,
M@rkus~~~
Kara Markus,
ankaŭ vi estas artisto: Vi ja kreis belan ligilon komence de via komento. Bedaŭrinde ĝi ne kondukos la alklakinton al via retejo ...
Faru komenton pri Plia perlo
<< Reen al la ĉefpaĝo