2005-11-26

Nomoj de landoj kaj popoloj (II)

En Libera Folio ĵus aperis la dua el tri partoj de eseo pri lingvaj esploroj en la reto. Interalie ĝi traktas la landnomojn. La leganto povas legi pri kelkaj surprizaj evolu(tendenc)oj. Oni serĉu la alineojn komenciĝantajn per jenaj frazeroj:
  • Ĉu -ujo arkaikiĝas?
  • Pri Koreio
  • Se ni turnas la okulojn al Ukrainio
  • Pri Egiptio superregas
La bloganto ne malkaŝas, ke li mem daŭre preferas vivi en Germanujo kaj Esperantujo.

Dum la jubilea IJK en Krakovo (1987) mi ankoraŭ kutimis (ŝerce) paroli al samkongresanoj pri Germanujo konsistanta el du Germanioj. Nuntempe renkonteblas babilantoj, kiuj jam ne scias, kio estis GDR ...