2005-11-26

Nomoj de landoj kaj popoloj (I)

La lingvaĵo de babilantoj tre varias. Estas komencantoj, komencintoj kaj eĉ komencontoj. Preterpasas progresintoj, veteranoj, reformemuloj, tradiciuloj kaj stranguloj (inter ili la aŭtoro de tiu blogo).

Mi jam plurfoje rekontis babilanton, kiu nomis min germanulo. Jen vorto formita analoge al bonulo, grandulo, blankulo ktp. Kutime mi klarigas, ke mi estas germano kaj vivas en Germanujo. Sed antaŭ kelkaj tagoj nova defio aperis: babilanto, kiu diris, ke mi ne estas germano, sed germanano (tiel!). Laŭ li germano estas germ-an-o, kaj mi certe ne estas tia, ĉu?

Jen momento por profiti plian fojon de vera trezoro de Esperantujo: PMEG. Mi jam ofte konsultis la Bertilan verkon kaj ekŝatis ĝin pro ĝia stilo. En sekcio pri propraj nomoj ankaŭ troveblas paĝo pri Nomoj de landoj kaj popoloj. Kia bonŝanco: ĝuste tie la aŭtoro eĉ traktas tiun specon de ano, pri kiu tajpis la samideano:
Oni ne aldonu AN al tia popolvorto. Ne diru *Francano*. Tio signifus ano de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN nur al landonomo: FrancioFrancujo (landonomoj) FrancianoFrancujano (ano de lando), aŭ oni diru simple Franco.
Jen! PMEG savis min kaj mi povis regali la babilanton per ligilo al tiu paĝo. La reago de la ulo estis tia, ke mi ja esperas, ke li (kaj mi!) estonte malpli ofte paŝos en kaptilon kiam promenas sur la tikla tereno de propraj nomoj.

Tiu paĝo de PMEG legindas tute kaj atente. Mi trovis pliajn frazopojn, kiuj aparte impresis min (emfazo de frazeroj per ruĝa koloro fare de la bloganto):
La origina landonoma sufikso estas UJ, sed oni ofte uzas anstataŭe la neoficialan sufikson I. Pri tiuj du sufiksoj oni multe diskutis, sed ili estas ambaŭ bone uzeblaj. Ambaŭ estas komprenataj de ĉiuj Esperantistoj. Duoblaĵoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblaĵoj kiel dormejo kaj dormoĉambro, aŭ policisto kaj policano.
[...]
Se oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...ujo, oni ĉiam scias certe, ke ĝi estas kunmetita, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por loĝanto de la lando.

Se oni aŭdas landonomon, kiu finiĝas per ...io, oni ne povas esti certa, ĉar multaj nekunmetitaj landonomoj (hazarde) finiĝas tiel, kvankam ili ne havas sufikson, ekz. Aŭstralio, Namibio kaj Ĉilio. En tiuj landoj ne loĝas *Aŭstraloj*, *Namiboj**Ĉiloj*. Tio signifas ankaŭ, ke oni ne povas ŝanĝi al UJ en tiaj nomoj, ĉar la nomoj ne estas kunmetitaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj nomoj.

Ankaŭ kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj tute ne estas kunmetitaj, ekz. Nederlando kaj Islando. Aliaj ja estas kunmetitaj, sed la unua parto ne estas nomo de popolo, ekz. Rejnlando. En tiuj landoj do ne loĝas *Nederoj*, *Isoj**Rejnoj* (Rejno estas nomo de rivero). Oni devas paroli pri Nederlandanoj, Islandanoj kaj Rejnlandanoj.

Se oni scias certe, ke nomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, aŭ se oni hezitas, oni povas ĉiam trankvile uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Franciano, Ĉiniano, Italiano, Pollandano k.t.p. Tia uzado neniam estas eraro, kvankam tiaj AN-vortoj ja estas malofte uzataj, kiam ekzistas simpla popolvorto.

Multaj problemoj pri landonomoj malaperas, se oni traktas ĉiun nomon, pri kiu oni estas malcerta, kiel nekunmetitan.

[...]
La multaj variantoj de landonomoj kaŭzas problemojn, sed ĉiuj variantoj estas uzeblaj laŭ la ĉi-antaŭaj principoj. Se ekz. oni preferas la nekunmetitan landonomon Koreo, oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni preferas la kunmetitan formon Koreujo (aŭ Koreio) por la sama lando, oni nomu la loĝantojn Koreujanoj, KoreianojKoreoj. Sed oni ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Ĉu oni preferas paroli pri Koreanoj, ĉu oni volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo.
[...]
Ĝenerale la diskutoj, eĉ kvereloj, pri landonomoj estas treege troigataj. Temas nur pri vortoj. Nur tio estas grava, ke ne ekzistu tro da variantoj, ĉar tiam la lingvo fariĝas malfacile lernebla.
[...]
El sensufiksaj landonomoj kaj simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskaŭ ĉiam metas la antaŭ tiaj lingvonomoj.
[...]
Ĉiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Solresol, Volapük, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p., (nur Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj formoj). Kial oni ne Esperantigu ankaŭ ĉi tiajn nomojn, kiam oni Esperantigas la nomojn de ĉiuj aliaj lingvoj en la mondo? Ekz.: Solresolo°, Idiomo Neŭtrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Loglano°, Bliso° k.t.p.

3 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Saluton. Pensiga blogo, al kiu mi certe revenos!

Nomoj de landoj, popoloj kaj lingvoj estas interesa afero en Esperanto. Koncerne esperantigon de nomoj de aliaj planlingvoj ekzistas diversaj opinioj - persone mi opinias ke oni ne devus esperantigi ilin. Nomoj kiel Okcidentalo, Interlingvo, Interlingveo kaj Interlingvao tute ne helpas la komprenon. Ecx male.

Kial ne simple "Occidental-Interlingue" kaj "Interlingua"? En Interlingua ni ne sxangxas la nomon de Esperanto ... :-)

afiŝita je 27 November, 2005 21:46 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Mi memoras, ke mi iam renkontis parolanton de alia interlingvo en la
malnova Ĝangala babilejo.

Ekde tiam mi zorgeme uzas Interlingva', kiam mi Esperante traktas tiun ĉi planlingvon.

Kaj kompreneble la Interlingvaanaro ne ŝanĝas la nomon de la ununura vera Lingvo Internacia, ĉar tio ja estus kontraŭnaturalisma. :-)

Interlingvao estas amuza distrilo por homoj naĝipovaj en latinidujo. El mia vidpunkto ĝi estas antaŭ ĉio (relative) facile legebla. (Mi neniam aŭdis parolanton, do ne scias, ĉu la fakta prononcado estas simile unueca kiel tiu de E-istoj, aŭ ĉu ĝi suferas kripligon kiel la latina ekzemple el la buŝo de anglalingvano ...)

Bedaŭrinde ankaŭ necesas homoj, kiuj skribas aŭ parolas la lingvon, por ke oni profitu de la laŭdire facila legado/aŭskultado. Kaj jen komenciĝas la problemoj: kiel mi sciu, kiu Interlingvaa ekvivalento de -ec- estas la ĝusta, se venkas jen la franca, jen la itala, jen iu alia "fontolingvo". Mi ja preferus paroli sufiĉe bone unu el tiuj "naturaj" lingvoj, ekz. la francan aŭ la hispanan – anstataŭ tian miksaĵon ...

afiŝita je 04 April, 2006 07:35 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Bertilo miras, ke ni kutime ne esperantigas nomojn de aliaj interlingvoj. Alia strangaĵo estas, ke ni preskaŭ neniam parolas pri "Zamenhofo" nominative.

Ken

afiŝita je 06 April, 2006 16:08 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Nomoj de landoj kaj popoloj (I)

<< Reen al la ĉefpaĝo