2005-11-26

Kuracilo por Germanujo

Antaŭ kelkaj tagoj la nova registaro de Germanujo fine enposteniĝis. La teamo konsistas el reprezentantoj de la du plej gravaj partioj (eks-socialdemokrata SPD kaj eks-kristandemokrata CDU). Certe niaj savantoj sukcese kuracos nian landon, kiu jam kromnomiĝas Lamentujo.

Kiel ĉiu sperta leganto scias, kuraciloj neniam estas tute perfektaj. Tial ankaŭ ĉi-kaze validas la konata konsilo:
Pri riskoj kaj kromefikoj legu la koalician kontrakton kaj konsultu vian kancelierinon aŭ ministrinon pri sano!
Mi promesas raporti pri la stato de la kuracado post la unuaj cent tagoj de aplikado. Sed mi ja ne dubas, ke jam antaŭe okazos blogindaj progresoj.

3 komento(j):

Anonymous Anonym diris:

Oj! Vi fulmrapidas kara!
Ne forgesu mangxi, zorgu vin.
;)
Lidja el Kubo.

afiŝita je 26 November, 2005 13:58 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Anonymous Anonym diris:

Stephan, kiujn malsanojn vi opinias kuracendaj fare de la ĵus enpostenigita registaro? Mi certas, ke pleja parto, eĉ la plej grava, de ili estas sistemeca kaj karakteriza al ĉiuj landoj aparteni al t.n. "Ora Miliardo" (la disvolvintaj landoj).Pluraj sistemecaj sociaj kaj ŝtataj problemoj estas solveblaj nur post jardekoj de diligenta alceliĝa procedaro. Post cent tagoj vi povos raporte blogi ĉi tien ekzemple pri agnosko de leĝo "pri persona respondeco de bruantaj loĝnajbaroj", ne pri pli signifaj... Ĉu vi opinias ekzisti diferenco inter la registaroj surbaze de jen CDU, jen SPD, en la solvokapableco ekz. pri la demografia disbalanciĝado, preventado de eventuala globala energia krizo, au plifortigo de la Euro-zono? Hehe! Jam ja ne estas kaŝataj la superregistaraj mondecaj institucioj, por kiuj jen Merkel, jen Schroeder esence signifas neniun distingon, kiuj laŭfakte efektivigas la realan politikon en multlandaj regionoj. Oni humiliĝu do! :) :)
Senpacience mi atendos la daurigon pri la kuracado...;)

afiŝita je 30 November, 2005 02:29 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  
Blogger Kolonjano diris:

Kara Valentin,

vi sendis du preskaŭ identajn komentojn, el kiuj la dua supozeble estu korekteto de la unua sendita du minutojn antaŭe. Mi do aprobis nur la duan "anonime" senditan. Mi esperas, ke tio estas en ordo.

Vi interpretas mian afiŝon, kvazaŭ la nova registaro -- same kiel la antaŭa -- ne sukcesos atingi gravajn ŝanĝojn sur la tereno de internacia politiko. Pri tio ni certe povus interkonsenti.

Fakte mi aludis la formiĝon de t.n. nomata "granda koalicio" sur la federacia nivelo. De post la fondiĝo de FR Germanujo tio nur okazas la duan fojon (la unua daŭris de 1966 ĝis 1969). Kutime jen SPD, jen CDU formas "malgrandan koalicion" kun unu aŭ pluraj el la pli malgrandaj partioj. Kunlaboro de la du grandaj partioj sugestas, ke per stabila plejmulto en la parlamento oni povos realigi reformojn, kiuj alikaze fiaskus. Do precipe temas pri solvado de internaj problemoj.

Sed mi ne komentu tro longe ĉi tie, ĉar certe indus fari plia(j)n afiŝo(j)n pri tiu temo. Kontraste al afiŝoj komentoj verŝajne malkaptos la atenton de vizitantoj al mia blogo. Eble mi iam devos fari apartan liston de ligiloj al legindaj komentoj ... :-)

afiŝita je 30 November, 2005 03:19 (konstanta ligilo al tiu ĉi komento)  

Faru komenton pri Kuracilo por Germanujo

<< Reen al la ĉefpaĝo