Jen plia blogujano!
Mi fine decidis aliĝi al la civitanaro de Blogujo. Pro pigreco mi ekis per la preta blogilaro de www.blogger.com. Mi esperas, ke la aranĝo, kiun mi elektis, ne tiom ŝokas la legantaron. :-)
Komentoj estas bonvenaj. ;-)
Komentoj estas bonvenaj. ;-)
4 komento(j):
Ha! Bonvenon al la ĉiam pligraviĝanta (almenaŭ pliiĝanta) submondo de Esperantio - blogoj en kompetenta E-o.
Vi elektis la laŭ mi plej plaĉan aranĝon de Blogger - la saman, kiun uzas Beĉjo (http://becxjo.blogspot.com/).
Ankaŭ Alejandro Pareja en Madrido havas relative novan blogon: http://alejandrop.blogspot.com/
Sukceson kaj malpigron!
Ken
Kara Ken,
mi esperas, ke mi sukcesos konservi sufiĉe altan nivelon ankaŭ estonte.
Kaj jes, mi foliumis la disponeblajn ŝablonojn de Blogger kaj fine decidis, ke tiu, kiun elektis Beĉjo, estas malplej dolora al miaj okuloj. ;-)
Krome mi mane faris kelkajn modifojn en la fontoteksto de la ŝablono por forigi ekz. majuskligon de tutaj vortoj krom en la titolo.
Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne eltrovis, kiel plene Esperantigi la aŭtomatajn elementojn.
Ĉiukaze blogado ankaŭ reinstigas okupiĝon pri HTML, kies uzadon en komentoj Blogger tamen tre limigas (kp. Blogger Help: Comments).
Cetere, ĉu vi rimarkis, ke Blogger disponigas ankaŭ serĉilon por mia blogo? Eble ĝi ja iam utilos por retrovi blogeron ...
Kolonjano
Hm! Kia surprizo!
Mi promesas legi detale Kol.
Vi scias, ke mi devas elŝuti la tekston, presi k poste en mia hejmo legi ĝin.
Gratulojn k antaŭen!
Lidja
Saluton sinjoro! Mi ĝojas ke vi donas al mi la adreson de via blogo. Mi antaŭgojas legi ĝin.
Faru komenton pri Jen plia blogujano!
<< Reen al la ĉefpaĝo