2005-11-30

Ĉiama konfuziĝo pri nombrovortoj trans miliono

En sia blogero de 2005-11-30 Ken MINER konfesas sian konfuziĝon pri biliono kaj triliono. Verŝajne li ne estas la sola membro de Anglalingvujo, kiu daŭre suferas pro la forta influo de usona lingvouzo. Ja eĉ aperis en la (brita) angla la esprimo a thousand million por eviti eventualan miskomprenon de billion ...

En la germana la afero tute klaras: oni uzas Million (= 106), Milliarde (= 109), Billion (= 1012), Billiarde (= 1015), Trillion (= 1018) ktp. Por ĉiu -illion-a vorto ekzistas koresponda -illiarde-a.

La unua parto de -illion-a vorto estas vortero latin- aŭ helendevena, kiu montras la potencon de miliono:
  • Million estas la unua potenco de miliono, do (Million)1 = (106)1 = 106.

  • Billion estas la dua potenco de miliono (= biliono), do (Million)2 = (106)2 = 1012.

  • Trillion estas la tria potenco de miliono (= triliono), do (Million)3 = (106)3 = 1018.

  • Quadrillion estas la kvara potenco de miliono (= kvadriliono), do (Million)4 = (106)4 = 1024.
ktp.

Kaj kio pri la -iliarde-aj vortoj? Nu, ili simple estas por nomi la miloblon de la koresponda -illion-a vorto:
  • Milliarde estas milo da milionoj (= miliardo), do 103 × (Million) = 103 × 106 = 109.

  • Billiarde estas la milo da bilionoj, do 103 × (Billion) = 103 × 1012 = 1015.

  • Trilliarde estas milo da trilionoj, do 103 × (Trillion) = 103 × 1018 = 1021.

  • Quadrilliarde estas milo da kvadrilionoj, do 103 × (Quadrillion) = 103 × 1024 = 1027.
ktp.

Oni vidas, ke
  • -illion-aj nombroj estas noteblaj kiel potencoj de 10 kun para eksponento, dum -illiarde-aj esprimeblas per nepara eksponento.

  • Ĉe -illion-a vorto la eksponento ĉiam estas pluroblo de 6. Por ricevi la eksponenton de la koresponda -illiarde-a vorto oni aldonu 3.

Kiel ofte ankaŭ ĉifoje PMEG konsultindas. Jen la koncernaj ligiloj: